Sapo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peco de tualetsapo

Komponaĵo, rezulto de la kemia reakcio sapiĝo, kiun oni uzas por lavi sin, tolaĵojn, ktp. La vorto "sapo" renkontiĝas kiel unue en teksto de Plinio la pli maljuna, romia sciencisto. Jam temas pri produktaĵo farita el sebo kaj cindroj, sed ĝi estis uzita de la gaŭloj por kolorigi siajn harojn al rufo. Longtempe la homoj lavis sin sen uzo de sapo, ekzemple pere de varmega vaporo, kaj la tolaĵojn oni batadis en flua akvo por forigi la malpuraĵojn. La unua vera sapo estis elfarita en Mezopotamio, kaj la epoko de Krucmilito konatigis ĝin al la eŭropanoj.

Nuntempe en la urbo Halepo en Sirio oni plu elfaras sapon el olivoleo kaj natrio (ricevita el cindroj de salikorno), kun aldono oleon el laŭr-bero, kiun oni povas rigardi kiel la plej praava de la nun ekzistantaj sapoj. En hodiaŭa epoko tiu 100% natura sapo, ekĝuas bonfamon ĉe naturama publiko.
Ankaŭ la krucmilitistoj hejmenportis ĝin, kiam ili hejmeniris post la militado en la Sankta Lando.

Poste la elfarado de sapo disvastiĝis al aliaj havenoj de la Mediteranea Maro, tiel kiel Alikanto, Ankono, kaj la plej konata tiurilate : Marsejlo. Diversaj receptoj ekzistas : el vegetala aŭ animala graso, kun natrio aŭ kalio, ktp.

Post la Dua Mondmilito pli kompleksaj kemiaĵoj la detergoj emis anstataŭi ĝin. Sed nun tiuj lastaj suferas kritikojn de la ekologiismanoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]


Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri sapo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     Nigran kornikon sapo ne blankigos. 
  • Citaĵo
     Sapo blankecon ne havas, tamen blanke ĝi lavas. 
  • Citaĵo
     Sapumi la okulojn. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-04-26.