Scenaristo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Scenaristo estas verkisto kiu praktikas la arton kaj metion verki scenaron sur kiu amaskomunikiloj, kiel filmoj, televidprogramoj kaj videoludoj, estas bazataj. Historie tiu laboro estas iel simila al tiu de dramaturgoj kiuj por teatro verkis teatraĵojn kun du bazaj konsistoj, nome la dialogo kaj plej ofte kaj due indikoj por la ludado. Por programoj de radio kaj televido oni fokusas al dialogo (respektive monologo).

En kino la laboro de scenaristo estas tre specifa kun apartaj dediĉoj al fotografio, koloroj, lumo ktp. Pro la granda pezo de la kinindustrio, la scenaristoj (ĉefe en Holivudo) konstituas apartan tavolon tre prestiĝa kun propraj sindikatoj, estante celo mem de la scenaroj (historioj) por specifaj filmoj, kiu ludis gravan rolon en difinitaj epokoj (Makartiismo) ktp.