Silicia dioksido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Silico)
Silicia dioksido
Plata kemia strukturo de la Silicia dioksido
Alternativa(j) nomo(j)
  • Dioksido de silicio
  • Silico
Kemia formulo
SiO2
CAS-numero-kodo 7631-86-9 (amorfa silico)
ChemSpider kodo 22683
PubChem-kodo 24261
Fizikaj proprecoj
Aspekto Travidebla solido
blanka/blanketa(amorfa solido)
flava (pulvoro/sablo)
Molmaso 60,08 g·mol−1
Denseco (α-kvarca) 2,648 g·cm−3
(amorfa) 2,196 g·cm−3
Fandpunkto 1713 °C
Bolpunkto > 2200 °C
Refrakta indico  1,458 (amorfa maldika tavolo)
Solvebleco 10 mg/l je 25 °C en akvo (kvarco)
magneta konduko diamagneta
specifa varmokapacito 44,4 J·K−1 mol−1
elektra rezistivo 1016 Ω·m (fandita kvarco) [1]
termika konduktivo 12 (|| k-akso), 6.8 (⊥ k-akso); 1,4 (am.) W/(m⋅K)
Pridanĝeraj indikoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco 08 – Risko al sano
ICEK, grupo 1 kancerogena al homoj[2] (silico kristala inhalita sub formo de kvarco)
ICEK, grupo 3 ne-klasebla rilate al iu kancerogeneco al homoj[3] (silico amorfa)
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Silicia dioksido, aŭ dioksido de silicio aŭ ankoraŭ silico, estas kemia kombinaĵo kun formulo SiO2. Ĝi estas senkolora solido ĉeestanta en abundo en la natura medio kaj en diversaj vivaj estaĵoj. Ĝi ekzistas en libera formo en malsamaj kristalajamorfaj formoj, kaj kemie kombinita kun aliaj oksidoj al en silikatoj, kiuj estas la ĉefaj eroj de la terkrusto kaj termantelo. Kombinita aŭ ne-kombinita, ĝi konsistas el 60,6% pri la maso de la kontinenta terkrusto[4]. Ĝi estas precipe abunda en formo de kvarco, precipe en granitoj. Ĝi ankaŭ ekzistas en la formo de sinteza materialo, kiel kvarca vitro, fumigita silico, silica ĝelo kaj aeroĝeloj. Ĝi estas uzata kiel struktura materialo, en mikroelektroniko, kiel elektra izolaĵo, same kiel ingrediento por la farmacia industrio kaj la agrikultura industrio.

La termino silico povas ankaŭ rilati al ĉiu mineralo konsistanta al silicia dioksido, precipe kvarco, kalcedono kaj opalo[5].

La inhalo de fajne dividita kristala silico estas venena kaj povas konduki al severa inflamo de la pulmoj, silikozo, bronkito, pulmo-kancero kaj aŭtoimunaj malsanoj kiel sistema disigita eritemo kaj reŭmata artrito. Aliflanke, la sorbo de amorfa silicia dioksido kaŭzas nur mallongajn reverteblajn inflamojn[6].

Kristalaj formoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rezistivo de kelkaj materialoj (france)
  2. IARC Working Group on the Evaluation of Carcinogenic Risks to Humans (16 janvier 2009). Evaluations Globales de la Cancérogénicité pour l'Homme, Groupe 1 : Cancérogènes pour l'homme (france). CIRC. Arkivita el la originalo je 2008-11-28. Alirita 22 a de aŭgusto 2009.
  3. IARC Working Group on the Evaluation of Carcinogenic Risks to Humans (16 janvier 2009). Evaluations Globales de la Cancérogénicité pour l'Homme, Groupe 3 : Inclassables quant à leur cancérogénicité pour l'Homme (france). CIRC. Arkivita el la originalo je 2008-12-09. Alirita 22a de aŭgusto 2009.
  4. R. L. Rudnick kaj S. Gao. (2005) Treatise on Geochemistry (Traktato pri geokemio) 3 (angle), p. 48–53. ISBN 978-0-08-044847-3.
  5. Vd silico-n en vortaro.net
  6. Carl J. Johnston, Kevin E. Driscoll, Jacob N. Finkelstein, R. Baggs Michael, A. O'Reilly, Janet Carter, Robert Gelein et Günter Oberdörster. "Pulmonary Chemokine and Mutagenic Responses in Rats after Subchronic Inhalation of Amorphous and Crystalline Silica (Pulmaj respondoj de ratoj post inhalo de amorfa kaj kristala silico)", aŭgusto 2000, paĝo p. 405-413. (angle)