Skalo de Mercalli

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Skalo de Mercalli estas skalo de 12 punktoj disvolvigita por pritaksi la intensecon de la tertremoj pere de la sekvoj kaj damaĝoj kaŭzitaj al diversaj strukturoj. Ĝi ŝuldas la nomon al la italia fizikisto Giuseppe Mercalli.

La malaltaj niveloj de la skalo asociiĝas al la maniero kiel la personoj sentas la tertremon, dum la plej altaj gradoj rilatas al la struktura damaĝo observita.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu skalo de intenseco estis kreata de la vulkanologo italia Giuseppe Mercalli en 1883 kaj reviziita en 1902, kaj estis etendita al 12 gradoj de la germano August Heinrich Sieberg kaj estas la tertrema skalo taŭga por mezuri la energion kaj ne la sekvojn aŭ intensecon tra kio orientiĝis la ideo de Mercalli.

Tiu ideo permesas scii kiom da damaĝo kaŭzas tertremo.

Skalo de Mercalli[redakti | redakti fonton]

Grado Skuoj Priskribo
1a Nesentebla Nesentebla al majoritato escepte laŭ favoraj kondiĉoj.
2a Tre leĝera Sentebla nur de kelkaj ripozaj personoj, ĉefe de tiuj kiuj troviĝas en la supraj etaĝoj de la konstruaĵoj. La pendantaj objektoj moviĝas.
3a Leĝera Sentebla de kelkaj personoj ene de la konstruaĵoj, ĉefe en altaj etaĝoj. Multaj ne agnoskas ĝin kiel tertremo. La haltigitaj aŭtoj iome moviĝas. Sento simila al paso de eta kamiono.
4a Milda Sentebla de plej parto de personoj ene de la konstruaĵoj, de malmultaj personoj en la ekstero dum la tago. Dumnokte kelkaj personoj povas vekiĝi. Movoj en keramiko, pordoj kaj fenestroj. La muroj kutime bruas. La haltigita aŭtoj moviĝas energie. Sento simila al paso de granda kamiono.
5a Iom forta La plej parto de la objektoj falas, piediri estas malfacile, fenestroj bruas.
6a Forta Senteblaj de ĉiuj personoj; multaj personoj ektimas kaj kuras eksteren; malfacilas teni la ekvilibron dum paŝado. Fenestroj, teleroj kaj vitraĵoj difektiĝas. Objektoj falas de siaj lokoj, mebloj moviĝas aŭ falas. Malgravaj difektiĝoj de la konstrustrukturoj.
7a Tre forta Stariĝi mafacilas. Damaĝoj ĉe mebloj. malgravaj damaĝoj ĉe strukturoj bonaj kaj laŭ dezajno kaj konstruo. Malgravaj al moderaj damaĝoj en strukturoj ordinaraj bone konstruitaj. Konsiderindaj damaĝoj ĉe strukturoj malbone konstruitaj. Masonaĵo damaĝita. Sentebla de personoj ene de moviĝantaj veturiloj.
8a Ruiniga Malgravaj damaĝoj en specializitaj strukturoj. Konsiderindaj damaĝoj en strukturoj ordinaraj bone konstruitaj, eblaj faloj. Akra damaĝo en strukturoj malbone konstruitaj. Masonaĵo akre damaĝita aŭ detruita. Mebloj komplete for de sia loko.
9a Detrua Ĝenerala paniko. Konsiderindaj damaĝoj en specializitaj strukturoj, muroj for de ties iama vertikalo. Grandaj damaĝoj en gravaj konstruaĵoj, kun partaj faloj. Konstruaĵoj for de siaj bazoj.
10a Tute detrua Kelkaj strukturoj el ligno bone konstruitaj detruitaj. Majoritato de la strukturoj de masonaĵo kaj la marko detruita kun siaj bazoj. Reloj falditaj.
11a Katastrofa Malmultaj, se iuj, strukturoj de masonaĵo restas stare. Pontoj detruitaj. Reloj falditaj grandmezure.
12a Apokalipsa Totala detruo kun malmultaj survivantoj. Aĵoj saltas al aero. Niveloj kaj perspektivoj restas distordaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]