Sojlolando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sojlolandoj)
Malhelverdaj, disvolviĝantaj ekonomioj laŭ IMF; helverdaj, disvolviĝantaj ekonomioj ekster atento de IMF; ruĝaj, laŭgradigintaj al industrilandoj; bluaj, sojlolandoj.

Sojlolando estas nomata lando kiu estas tradicie ankoraŭ konsiderata evolulando, sed jam ne montras ties tipajn ecojn. Pro tio, tia lando estas nocie disigata de la evolulandoj.

La angladevena nocio estiĝis en la 1970-aj jaroj kaj celis komence la aziajn "tigroŝtatojn". Okaze oni nomas tian landon, en la angla, ankaŭ "take-off-country", ĉar ĝi superis la tipajn strukturajn trajtojn de evolulando kaj estas eliĝonta el tiu grupo.

Sojlolando estas survoje al industriiĝo, laŭ ekonomiaj evolu-indikiloj. En tiu stadio estas karakterizata de grandskala restrukturado de la ekonomiaj strukturoj, kiu kondukas de agrokultura ekonomio al industriiĝo. Tia restrukturado estas ofte nur ebla per subpremaj ŝtatstrukturoj kaj per tre malalta salajro-nivelo. Pro tio, sojlolandoj havas plej ofte fortan kontraston inter riĉo kaj malriĉo kaj estas elmetitaj al politikaj ribeloj. Kontraŭdiroj inter konservativaj fortoj kaj partioj dezirantaj modernigon kondukas al kromaj tensioj.

La sociaj evolu-indikiloj (alfabetigo-kvoto, bebo-mortiĝo, vivespero, disvolvado de civila socio) kaj mediprotektado ofte postlamas la ekonomiajn progresojn. survoje al industria lando, do "ĉe la sojlo de industrilando". Ekzemploj, en la jaro 2006, estas, en Ameriko: Brazilo, Meksiko, en Azio: Sud-Koreio, Barato, Ĉinio...

Trajtoj[redakti | redakti fonton]

Sojlolando montras kutime jenajn sukcesojn:

Pli ol averaĝaj kreskokvotoj, kiuj klare superas ankaŭ tiujn de la OEKE-landoj.

Ili disvolvas la larĝec- kaj profund-strukturon de la prilabora industrio ĝis produktado de investaĵoj kaj kreas per celitaj investoj en la materialan kaj socian infrastrukturon, ĉefe en formado de hom-kapitalo, la kondiĉojn por evolu-saltoj.

Laborproduktivo komparebla kun tiu de la OEKE-landoj, kun signife pli malalta salajronivelo.

Uzado de niĉoj de la mondmerkato kaj veto pri eksporto de finproduktoj.

Popersona enspezo superas 699 usonajn dolarojn jare.

Listo de landoj[redakti | redakti fonton]

De diversaj flankoj (ekz-e Monda Banko, OEKE, IMF, Eŭropa Komunumo) oni faris en la lastaj jaroj listojn de sojlolandoj. Tamen ne ekzistas valida listo de la sojlolandoj, ilia nombro, laŭ la diversaj listoj, troviĝas inter 10 kaj 30. La decido konsideri landon sojlolando estas politika.

Mankas ĝenerale validaj, mezureblaj kaj akceptataj normoj. La Monda Banko kaj la Internacia Mon-Fonduso (IMF) ambaŭ nomas 10 landojn sojlolando. La OEKE aliflanke montras konsiderinde pli da sojlolandoj. La germana federacia ministrejo pri ekonomia kunlaborado kaj disvolvado (BMZ) kaj la Eŭropa Unio provis kune trudi ankaŭ sociajn kaj politikajn indikilojn por difino de sojlolandoj, sed ili ne sukcesis sur internacia nivelo.

Post tio, la ministrejo (BMZ) retiris sian liston de 30 sojlolandoj, kiu enhavis interalie ankaŭ Ekvadoron kaj Nikaragvon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]