Soleo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Soleo

Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Pleŭronektoformaj Pleuronectiformes
Familio: Soleedoj Soleidae
Genro: Solea
Specio: S. solea
Solea solea
Linnaeus, 1758
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Soleo (Solea solea, aŭ Solea vulgaris) estas plata fiŝo kiu troveblas en mezvarmaj maroj, aŭ en nesala akvo. Apartenas al familio de Soleidae.

Kutime ĝi estas sesdek centimetrojn longa kaj pezas tri kilogramojn. La formo de la korpo estas ovoida kaj plata. Dum la unua fazo de kresko, ĝia maldekstra okulo komencas moviĝi al la dekstra flanko de la korpo. Ĝia korpo estas protektata de etaj skvamoj kaj ĝia koloro estas verdbruna, tamen ĝi kapablas ŝanĝi la koloron por kaŝi sin sur la mara fundo. Pro tio la soleo kutimas kuŝi sur la fundo, kie ĝi povas pli bone kapti siajn predojn.

Soleo manĝas etajn fiŝojn, krustacojn kaj senvertebrulojn de la mara fundo. Ĝi reproduktiĝas printempe. Femalo metas milojn da ovoj sur la fundon kaj masklo fekundigas ilin. Femalo kutimas produkti inter du kaj tri milionojn da ovoj jare. Kiam ovo estas fekundigita, ĝi supreniras ĝis la surfaco, sed dum la disvolviĝo de la individuo la ovo sinkas. La idoj naskiĝas post dek kvin tagoj, kiam la ovoj rompiĝas kaj la larvoj flosas denove dum kvar-ses semajnoj.