Sterko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Disigante stalan sterkon, organikan fekundigilon

Sterkaĵofekundigilo estas naturdevena, organika aŭ sintezita, neorganika materialo, kiu entenas kemiajn elementojn por kresko kaj produktemo de la plantoj. Ĝi grandigas la nutrosubstancon de la grundo aŭ replenumas la detiritajn kemiajn elementojn fare de la antaŭaj kultivplantoj.

Organikaj sterkoj[redakti | redakti fonton]

El la organikaj sterkoj plej grava estas la stala sterko, la ekskremento de la hejmaj bestoj, ofte miksita kun substerkaĵo. Gravas ankaŭ la plantodevena kompoŝto, en kelkaj landoj eĉ homa ekskremento, la birda sterko (guano). Oni nomas verda sterko tiujn plantojn, kiujn oni kultivas por kovri la agron kaj pli poste enplugi en la agron.

La stala sterko estas tre riĉa je organikaj materialoj, kiuj plibonigas la akvorezervan proprecon de la agro, tiel malpliigas la erozion. Malavantaĝo estas, ke plimulto de la kalio kaj nitrogeno povas perdiĝi, se la bestosterkon tralavas pluvo. Tio estas evitebla, se oni kolektas la sterkon al holmo kaj kovras ĝin aŭ rapide disŝutas kaj enplugas sur la agro. La verdaj sterkoj plibonigas eĉ la grundostrukturon.

Sintezaj sterkaĵoj[redakti | redakti fonton]

La neorganikaj aŭ mineralaj, kemiaj, artefaritaj, sintezaj sterkoj enhavas unu aŭ pli el la tri plej gravaj elementoj por la plantoj: nitrogeno, fosforo kaj kalio. En la modernaj mineralsterkoj troviĝas ankaŭ la duagravaj elementoj kiel sulfuro, magnezio, kalcio kaj aliaj spurelementoj.

La nitrogen-, fosfor- kalioenhavo de la organikaj sterkoj estas malpli ol tiu de la kemiaj sterkoj, tiel oni devas pli grandan kvanton doni el ĝi al la agroj. En unu tuno da bova, porka aŭ ĉevala sterko troviĝas ĉirkaŭ 5 kg da nitrogeno, 2,5 kg da fosfora pentoksido kaj 5 kg da kalio.

Oni produktas la nitrogenajn kemiajn sterkaĵojn el sintezita amonio (NH3). Oni uzas tiun kombinaĵon en gasa aŭ akva solvaĵo aŭ en ties salaj formoj (amonia sulfato, nitrato kaj -fosfato), sed povas esti bazmaterialo la konservindustriaj defalaĵoj, prilaborita rubo, poluakvo aŭ stala sterko.

Oni produktas la fosforan mineralsterkon ekz. el fosfataj ŝtonoj aŭ osto (kalcia fosfato). Por produkto de la pli solvebla kaj duobla superfosfato, oni traktas la kalcian fosfaton per sulfura aŭ fosfora acido. La kaliaj sterkoj estas minataj kiel kalia klorido kaj sulfato.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Oni uzas diversajn maŝinojn en la modernaj agrikulturaj bienoj por alŝuto de sterkaĵo sub gasa, likva aŭ solida formo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]