Strobilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Strobilino de Pinus coulteri
Virstrobiloj de nigra pino.

Strobilo (aŭ (pin)konuso el la latina conus) estas aro de reproduktigaj organoj ĉe la nudsemplantoj, ĉiam unuseksa. Ĝi ne estas floraro ĉar la nudsemplantoj ne havas florojn. La skvamoj kovrigas unu la aliajn, ekde la bazo ĝis la pinto. Baze ĉiu skvamo, staras reproduktigajn organojn, tio estas la ovoloj ĉe la inseksaj. La inaj strobiloj estas multe pli grandaj, ties skvamoj kaj akso estas ligniĝintaj en matura stato, protektante la estontajn semojn. La viraj estas malgrandaj kaj daŭras malmulte da tempo.

Seksaj aranĝoj[redakti | redakti fonton]

Ĉe plejparto el specioj, la uloj havas ambaŭ seksaj strobiloj, sed maniere eviti memfekundiĝo: la virstrobiloj kaj strobilinoj kreskas sur malsamaj branĉoj. La viraj kreskas sur subaj branĉoj, dum la inaj estas sur la supraj branĉoj. Tiu aranĝo permesas krucan fekundiĝon, ĉar la poleno plej certe ne altiĝos supren, al la inaj. La fekundiĝo tiel okazas normale kun alia arbo.

Ĉe kelkaj specioj, la plantoj havas aŭ virajn aŭ inajn strobilojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Post fekundiĝo, la strobilinoj staras surarbe dum almenaŭ tri jaroj, dum la semoj plenkresiĝas. La maljunaj ne estas plu nutriĝi per la planto, kaj la sekiĝo malfermigas la skvamojn, liberante la semojn. La semoj estas havas ofte flugiloj, kaj la dissendo estas perventa.

Malsamaj specoj[redakti | redakti fonton]

La inaj strobiloj sidas diverse sur la branĉoj de la diversaj pingloarboj. Ĉe la abio staras ili rekte, ĉe la piceo ili pendas, ĉe la nigra pino staras horizontale ĉe la branĉoj.

Kelkaj strobiloj, kiel tiu de abio, disfalas dum la maturiĝo, tiel oni ne povas trovi tutan strobilon sur la grundo. Ĉe aliaj pingloarboj, la strobiloj defalas kompletaj de la arbo, tiel ĉe la piceo kaj pino. Antaŭ la defalo, tiuj strobiloj malfermiĝas sur la arbo kaj la flugilhavaj semoj falas el inter la skvamoj.

La skvamoj de la subfamilio „Pinoidae” larĝiĝas alpinte; la skvamoj de la subfamilio „Abietoideae” mallarĝiĝas alpinte.

Strobilo de taksuso, similante al bero.

Aliformaj strobiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉe junipero, la strobiloj estas karnaj, kaj similas al beroj. Ĉe taksuso, estas nur unu skvamo po strobilo, kun unu ovolo. La skvamo iĝas karna, milda, kolora, kiel bero, kaj protektas la solan semon. Oni nomas ĝin arilo. Ĝi estas manĝata per birdoj, kaj poste la semo falas grunden.

Falsaj strobiloj[redakti | redakti fonton]

La alno havas ŝajnan strobilon, kiuj fakte estas ina amento. Tiun floraron havas ankaŭ velviĉio.

Inaj amentoj similante al strobilo.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

La kongresa bulteno de la 70-a Universala Kongreso de Esperanto de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 1985 en Aŭgsburgo, Germanio, titoliĝis La Strobilo, laŭ la tradicia simbolo de la urbo, videbla en ties blazono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]