Distrikto Miltenberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Subdistrikto Miltenberg)
blazono mapo
Wappen des Landkreises Miltenberg situo de la distrikto en Germanio
bazaj informoj
federacia lando: Bavario
distriktaro: Malsupra Frankonio
administra sidejo: Miltenberg
areo: 715 km²
loĝantoj: 129 835
(fine de decembro 2022)
Aŭtokodo: MIL
Municipokodo: 09676
Komunumoj: 32
Administreja adreso: Brückenstraße 2
63897 Miltenberg
Retejo: www.landkreis-miltenberg.de
Situo ene de Bavario
situo de la distrikto en Bavario

La germana distrikto Miltenberg situas ambaŭflanke de la rivero Majno en la distriktaro Malsupra Frankonio (Unterfranken) de Bavario. Sur la distrikta areo de 715 km² fine de decembro 2022 loĝis 129 835 homoj; do meznombre 179 sur unu kvadrata kilometro. La distrikto apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno. Norde najbaras la distrikto kaj urbo de Aschaffenburg, oriente la distrikto Main-Spessart kaj la baden-virtemberga distrikto Main-Tauber, sude la same baden-virtemberga distrikto Neckar-Odenwald kaj okcidente la hesiaj distriktoj Odenwald kaj Darmstadt-Dieburg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Plej grava strato de la regiono estas la federacia strato B 469, kiu de sudo al nordo gvidas al la aŭtoŝoseo A3 kaj ligas la distrikton al la ekonomia centro de Frankfurto ĉe Majno kaj ĉirkaŭaĵo. Pliaj gravaj vojoj estas la stratoj B 47, kiu okcidente gvidas al Michelstadt kaj Worms, kaj B 426, kiu okcidente gvidas al Höchst im Odenwald kaj Darmstadt.

Fervoja linio konektas kun la urbo Aschaffenburg, kaj la rivero Majno helpe de kanalo inter Majno kaj Danubo ligas la riverojn Rejno inter Svisio kaj Nederlando kaj Danubo inter suda Germanio kaj Rumanio.

Urbaj kaj neurbaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

En la distrikto troviĝas sep urboj (inter krampoj la nombro de loĝantoj fine de decembro 2022):

La plej grandaj inter la kromaj 19 komunumoj estas:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]