Substanco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Substanco estas termino kiu povas kongrui al diversaj konceptoj. Substanco estas ĉiu aparta speco de materio.

En filozofio[redakti | redakti fonton]

Substanco estas, el filozofia vidpunkto:

  1. la esenca aŭ plej grava parto de io; tio, kio estas vere reala en io.
  2. daŭra realaĵo, konceptata kiel subportanta kaj unuiganta la ŝanĝiĝantajn fenomenojn percepteblajn per la sensoj, kaj kiel manifestiĝanta per ili.[1]

En ĥemio kaj biologio[redakti | redakti fonton]

En ĥemio kaj biologio, la sama aŭ simila substanco, depende de la uzo kaj kvanto (aŭ dozo), povas esti drogo, kuracilo (medikamento, farmako; aŭ narkotilo, t.e. dormigilo) aŭ veneno.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

farmacio - farmakologio

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV Alirita la 18an de Junio 2021.