Sukero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Montetoj da diverstipa sukero
Kristaloj de kruda (nerafinita) sukero

La sukero estas unu tipo de la karbonhidratoj; la plej ofte uzata sukero estas la blanka kaj kristale solida saĥarozo, uzata por dolĉigi trinkaĵojn kaj manĝaĵojn. La simplaj sukeroj kiel la glukozo (kiu parte konstruas la saĥarozon) deponas grandan energion, uzatan en la metabolo.

Kiel kuireja termino, la sukero estas manĝaĵo, kiun karakterizas la dolĉeco. La ĉiutage uzata sukero estas aĉetebla kiel bruna aŭ kruda (kiu estas rafinaĵo de sukerkano, ne precize kruda sukero) kaj la blanka, altkvalite rafinita sukero. La kando estas purigita, kristaligita kaj preskaŭ travidebla (diafana) sukero.

Suker-produktado kaj komerco ŝanĝis la fluon de la homa historio laŭ multaj manieroj, influis la formadon de kolonioj, la pludaŭron de sklaveco, la transiron al deviga laboro, la migradon de popoloj, militojn inter sukerkomerckontrolaj landoj en la 19a jarcento, kaj la etnan komponon kaj politikan strukturon de la Nova Mondo.

La mondo produktis ĉirkaŭ 168 milionojn da tunoj de sukero en 2011. La averaĝa persono konsumas ĉirkaŭ 24 kg de sukero ĉiujare (33.1 kg en industriigitaj landoj), ekvivalento al ĉirkaŭ 260 manĝokalorioj por persono, por tago.

Ekde la lasta parto de la 20a jarcento, oni polemikis ĉu dieto alta je sukeroj, ĉefe rafinitaj sukeroj, estas bona por homa sano. Sukero estis ligita al tropezo, kaj supozeble iel responsa aŭ tute metita kiel kaŭzo de diabeto, kormalsanoj, frenezo, makula degenerado, kaj dentomalfortigo. Nombraj studoj estis entreprenitaj por klopodi klarigi tiun aspekton, sed kun variaj rezultoj, ĉefe pro la mafacilo trovi kontrolotajn loĝantarojn liberaj el uzado aŭ konsumado de sukero.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Formiko manĝanta sukerkristalojn

La etimologio montras la disvastigon de tiu varo. La anglalingva vorto "sugar"[1] originiĝis el la araba vorto سكر sukkar, kiu siavice devenas el la persa شکر shekar,[2] mem deriva el Sanskrita शर्करा śarkarā,[3] kiu originiĝis el la Tamila சக்கரை Sakkarai.[4] Ĝi plej probable venis al eŭropaj lingoj pere de italaj komercistoj. La tiutempa itala vorto estas zucchero, dum la hispana kaj portugala vortoj, nome azúcar kaj açúcar respektive, montras restojn el la araba difina artikolo. La malnovfranca vorto estas zuchre – nuntempa franca sucre. La pli frua greka vorto registrita estas σάκχαρις (sákĥaris).[5][6] Kontentiga itinero kiu tute klarigu la etendon de la vorto estas ankoraŭ farata. La anglalingva vorto jaggery, nome kruda bruna sukero farita el palmosevo aŭ suko de sukerkano, havas similan etimologian devenon; portugala xagarajagara, deriva el malajala chakkarā el Sanskrito śarkarā.[7]

Historio[redakti | redakti fonton]

Map showing sugar cane India as the first sugar cane country, followed by small areas in Africa, and smaller areas in Europe
Malnovmonda disvastigo de sukerkano en antaŭ-islamaj tempoj (ruĝe), en mezepoka araba mondo (verda) kaj fare de eŭropanoj en 1400-aj jaroj (viole)

Antaŭ la kristala sukero, oni uzis la sukon de la sukerkano (el HindioĈinio) aŭ la mielon por dolĉigi la nutraĵojn. Unuafoje oni ellaboris la kristaligon de sukero en Hindio kaj de tie disvastiĝis en la mondo. En Eŭropo aperis la sukero en la Mezepoko kun la alveno de la maŭroj. Ankaŭ la krucmilitistoj hejmenportis ĝin, kiam ili hejmeniris post la militado en la Sankta Lando. En la jaro 1747 Andreas Sigismund Marggraf, germana kemiisto, pruvis, ke la sukero de la sukerkano estas la sama kiel tiu de la beto. La esplorojn de Marggraf daŭrigis Franz Karl Achard, kiu ellaboris la industrian produktadon de sukero el sukerbeto. Li malfermis la unuan rafinejon en 1802 en Wohlau-Cunern (ekde 1945 Wołów-Konary), Silezio, Prusio.

Antikveco ĝis Renesanco[redakti | redakti fonton]

Plantejo de sukerkano.

Azio[redakti | redakti fonton]

Sukero estis produktita en la Hindia subkontinento[8] ekde antikvaj tempoj kaj ĝia kultivado etendiĝis el tie ĝis moderna Afganio tra la Ĥajbar-pasejo.[9] Ĝi estis nek disvastigita nek malmultekosta en fruaj epokoj, kaj en plej multaj partoj de la mondo, mielo estis multe pli ofte uzata por dolĉigo.[10] Origine, homoj maĉis krudan sukerkanon por elpreni ĝian dolĉecon. Eĉ post rafinita sukerkano iĝis pli amplekse disponebla dum la eŭropkolonia epoko,[11] palmosukero estis prefereita en Javo kaj alitipaj sukeroj produktitaj en partoj de sudorienta Azio, kaj kun kokosa sukero, ĝi estas ankoraŭ uzata surloke nuntempe por kuiri desertojn.[12][13]

Sukerkano estas indiĝena de tropikaj areoj kiel ĉe la Hindia subkontinento (Suda Azio) kaj Sudorienta Azio.[8][14] Ŝajne diversaj specioj originiĝis el diversaj lokoj, el kiuj Saccharum barberi originiĝis en Hindio and Saccharum edule kaj Saccharum officinarum venis el Nov-Gvineo.[14][15] Unu el la plej fruaj historiaj referencoj al sukerkano estas en ĉinaj manuskriptoj de la 8-a jarcento a.n.e., kiuj asertas, ke la uzado de sukekrkano originiĝis en Hindio.[16]

En la tradicio de hindia medicino (Ajurvedo), sukerkano estas konata laŭ la nomo Ikṣu kaj la sukerkana suko estas konata kiel Phāṇita. Ĝiaj variaĵoj, sinonimoj kaj karakteroj estas difinitaj en Nighantu kaj en Bhāvaprakāśa (1.6.23, grupo de sukerkanoj).[17] Sukero restis relative negrava ĝis hindianoj malkovris metodon igi sukerkanan sukon en grajnkristalojn kiuj estas pli facile stokeblaj kaj transporteblaj.[18] Kristaligita sukero estis malkovrita en la epoko de la Imperiaj Guptoj, ĉirkaŭ la 5-a jarcento n.e.[18] En loka hindia lingvo, tiuj kristaloj estis nomitaj khanda (Devanagari: खण्ड, Khaṇḍa), kiu estas la fonto de la internaciigita anglalingva vorto candy.[19] Hindiaj marirtoj, kiuj portis heligitan buteron kaj sukeron kiel liveraĵoj, enkondukis konon de sukero laŭlonge de variaj komercvojoj kiujn ili veturis.[18] Vagantaj budhistaj monaĥoj portis metodojn kristaligajn de sukero al Ĉinio.[20] Dum la regado de la imperiestro Harŝa (r. 606–647) en Norda Barato, hindiaj senditoj en la Tanga Ĉinio instruis metodojn kultivadi sukerkanon post la imperiestro Taizong de Tang (r. 626–649) diskonigis sian intereson en sukero. Ĉinio establis sian unuajn sukerkanajn plantejojn en la 7-a jarcento.[21] Ĉinaj dokumentoj konfirmas almenaŭ du misiojn al Hindio, iniciatitaj en 647 n.e., por akiri teknologion por sukerrafinado.[22] En la Hindia subkontinento,[8] Mezoriento kaj Ĉinio, sukero iĝis baza ingredienco de kuirado kaj desertoj.

Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Du prilaboritaj sukeraj triumfĉaroj de diinoj por vespermanĝo proponita de la Grafo de Castlemaine, Brita Ambasadoro en Romo, 1687.

Nearĥo, admiralo de Aleksandro la Granda, konis sukeron dum la jaro 325 a.n.e., dum sia partopreno en la kampanjo de Hindio estrita de Aleksandro mem (Ariano, Anabazo).[23][24] Greka kuracisto Dioskorido en la 1-a jarcento n.e. priskribis sukeron en sia medicina traktado De materia medica,[25] kaj Plinio la Maljuna, romiano de la 1-a jarcento n.e., priskribis sukeron en sia Natura Historio: "Sukero estas farita ankaŭ en Arabio, sed la hindia sukero estas pli bona. Ĝi estas tipo de mielo trovita en kano, blanka kiel gumo, kaj ĝi krakas inter la dentoj. Ĝi venas en pecoj grandaj kiel nukso. Sukero estas uzata nur por medicina celoj."[26] Krucmilitistoj kunportis sukeron al Eŭropo post sian kampanjoj en Sankta Lando, kie ili trafis karavanojn portantajn "dolĉan salon". Komence de la 12-a jarcento, venecianoj akiris kelkajn vilaĝojn ĉe Tiro kaj setlis bienojn por produkti sukeron por eksportadi al Eŭropo. Ĝi suplementis la uzadon de mielo, kiu estis ĝis tiam la nura disponebla dolĉigilo.[27] Krucmilitista kronikisto Vilhelmo de Tiro, skribante fine de la 12-a jarcento, priskribis sukeron kiel "tre necesa por la uzado kaj sano de la homaro".[28] En la 15-a jarcento, Venecio estis la ĉefa centro por sukera rafinado kaj distribuado en Eŭropo.[16]

Okazis drasta ŝanĝo meze de la 15-a jarcento, kiam Madejro kaj Kanarioj estis setlitaj el Eŭropo kaj sukero estis enkondukita tie.[29][30] Post tio "konsumegpasio por sukero ... forbalais socion" ĉar ĝi iĝis multe pli facile disponebla, kvankam dekomence ĝi estis ankoraŭ tre multekosta.[31] Ĉirkaŭ 1492, Madejro estis produktanta ĉirkaŭ 1 400 000 km da sukero ĉiujare.[32] Ĝenovo, unu el la distribuejoj, iĝis konata pro sia dolĉigita fruktaro, dum Venecio specialiĝis en bakaĵoj, dolĉaĵoj, kaj sukerfiguroj. Sukero estis konsiderata havanta "valorajn medicinajn propraĵojn" kiel "varma" manĝaĵo en kelkaj kategorioj, "helpa al stomako, kuracanta malvarmumojn, kaj mildiganta pulmomalsanojn".[33]

Festo en Tours en 1457 ordonita de Gaston de Foix, kiu estas "probable la plej bona kaj plej kompleta rakonto kiun oni havas pri malfrumezepoka bankedo" inkludas la unuan mencion de sukerfiguroj, ĉar la fina manĝaĵo proponita estis "heraldika bestaro skulptita en sukero: leonoj, cervoj, simioj... ĉiuj tenantaj en krifo aŭ beko la blazonon de la Hungaria reĝo".[34] Aliaj registris grandajn festojn en sekvaj jardekoj inkludis similajn pecojn.[35] Origine tiajn skulptaĵojn ŝajne oni manĝis dum la manĝado, sed poste ili iĝis nur tablornamaĵoj, el kiuj la plej prilaboritajn oni nomis triumfĉaroj. Oni scias, ke kelkaj gravaj skulptistoj produktis ilin; en kelkaj okazoj iliaj skizaj desegnoj konserviĝis. La plej fruaj estis el bruna sukero, parte gisitaj en muldujoj, kaj la finaj detaloj estis ĉizitaj. Ili plue estis uzataj ĝis almenaŭ la Kroniga Bankedo de Eduardo la 7-a en 1903; inter aliaj skulptaĵoj ĉiu gasto ricevis sukerkronon por forporti ĝin.[36]

Moderna historio[redakti | redakti fonton]

Detala bildo de sukerkano; peto de sukero kontribuis kreadi koloniajn sistemojn en areoj kie kultivado de sukerkano estas profitebla.

En Aŭgusto 1492, Kristoforo Kolumbo kolektis specimenojn de sukerkiano en La Gomera en Kanarioj, kaj enkondukis ĝin al la Nova Mondo.[37] La eltranĉaĵojn oni plantis kaj la unua sukerkana rikoloto okazis en Hispaniolo en 1501. Oni konstruis multajn sukermuelejojn en hispankaribaj Kubo kaj Jamajko ĉirkaŭ la 1520-aj jaroj.[38] Portugaloj portis sukerkanon al Brazilo. Ĉirkaŭ 1540, estis 800 sukermuelejoj en la insulo Santa Catarina kaj aliaj 2 000 en la norda marbordo de Brazilo, en Gujana Demararo, kaj en Surinamo. Ĉirkaŭ 1600 la brazila sukerproduktado superis tiun de São Tomé, kiu estis la ĉefa centro de sukerproduktado en la 16-a jarcento.[30]

Sukero estis luksaĵo en Eŭropo ĝis la komenco de la 19-a jarcento, kiam ĝi iĝis pli amplekse disponebla, pro la elstarigo de betsukero en Prusio, kaj poste en Francio kun Napoleono.[39] Betsukero estis germana inventaĵo, ekde kiam en 1747, Andreas Sigismund Marggraf anoncis la malkovron de sukero en betoj kaj imagis metodon uzanta alkoholon por elpreni ĝin.[40] Studento de Marggraf, nome Franz Karl Achard, imagis ekonomian industrian metodon por elpreni la sukeron en ĝia pura formo fine de la 18-a jarcento.[41][42] Achard la unua produktis betsukeron en 1783 en Kaulsdorf (Berlino), kaj en 1801, la unua instalaĵo por produkti betsukeron estis establita en Konary, Cunern, Silezio (tiam parto de Prusio, nune en Pollando).[43] La laboroj de Marggraf kaj Achard estis startpunkto por la sukerindustrio en Eŭropo,[44] kaj por la nuntempa sukerindustrio ĝenerale, ĉar ekde tiam sukero ne estis plu luksa produkto nek produkto produktita preskaŭ nur en varmaj klimatoj.[45]

Sukero iĝis tre populara kaj ĉirkaŭ la 19-a jarcento, troviĝis en ĉiu hejmo. Tiu evoluo de gusto kaj peto de sukero kiel esenca manĝingredienco rezultis en gravaj ekonomiaj kaj sociaj ŝanĝoj.[46] Peto kreskiĝis, parte pro koloniigo de tropikaj insuloj kaj areoj en kiuj sukerkanaj planteĵoj kaj sukerfabrikaj instalaĵoj pere de laborintenseco povus esti sukcesaj.[46] Monda konsumado pliiĝis pli ol 100 fojojn el 1850 ĝis 2000, regata de Britio, kie ĝi pliiĝis el ĉirkaŭ 2 funtoj porpersone jare en 1650 ĝis 90 funtoj je la komenco de la 20-a jarcento. Fine de la 18-a jarcento Britio konsumis ĉirkaŭ la duono de la sukero kiu venis al Eŭropo.[47]

Litografio de sukermuelejo en la brita kolonio de insulo Antigvo, 1823.

Post sklaveco estis aboliciita, la peto de laboristoj en kolonioj de eŭropanoj en Karibio estis plenumita per servolaboristoj ĉefe el la Hindia subkontinento.[48][49][50] Milionoj da sklavigitaj aŭ servutigitaj laboristoj estis portitaj al diversaj eŭropaj kolonioj en Ameriko, Afriko kaj Azio (kiel rezulto de la peto en Eŭropo de diversaj varoj, inter kiuj de sukero), kio influis la etnan mikson de nombraj landoj tra la tuta mondo.[51][52][53]

Sukero ankaŭ kondukis al ioma industriigo de areoj en kiuj oni kreskis sukerkanon. Por ekzemplo, en la 1790-aj jaroj Leŭtenanto J. Paterson, de la Bengala Prezidenteco promociis al la Brita Parlamento la ideon ke sukerkanon oni povus kreski en Brita Hindio, kie tio jam startis, kun multaj avantaĝoj kaj pli malmultekoste ol en Karibio. Kiel rezulto, oni establis sukerfabrikojn en Bihar en orienta Barato.[54][55] Dum la Napoleonaj militoj, produktado de sukerbeto pliiĝis en kontinenta Eŭropo pro la malfacilo importi sukeron kiam navigado estis celo de blokado. Ĉirkaŭ 1880 sukerbeto estis la ĉefa fonto de sukero en Eŭropo. Ĝi estis kultivata en Lincolnshire kaj en aliaj partoj de Anglio, kvankam Unuiĝinta Reĝlando plue importis la ĉefan parton de sia sukero el siaj kolonioj.[56]

Ĝis la fino de la 19-a jarcento, sukero estis aĉetita laŭ la nomitaj "sukerpanoj", kiuj devis estis dispecigitaj uzante tiucelajn ilojn nomitajn "sukertranĉiloj".[57] En postaj jaroj, oni vendis grajnsukeron plej ofte en sakoj. Oni produktis sukerkubojn jam en la 19-a jarcento. La unua inventisto de procezo por produkti sukeron en kuba formo estis Jakob Christof Rad, direktoro de sukerrafinejo en Dačice. En 1841, li produktis la unuan sukerkubon en la mondo.[58] Li ekfabrikis sukerkubojn post ricevi kvinjaran patenton por la procezo la 23an de Januaro 1843. Henry Tate de Tate & Lyle estis alia frua fabrikanto de sukerkuboj en siaj rafinejoj en Liverpool kaj Londono. Tate aĉetis patenton por fabriki sukerkubojn el la germana Eugen Langen, kiu en 1872 estis inventinta diferencan metodon procezi sukerkubojn.[59]

Sukero estis porciumita dum la Unua Mondmilito, kvankam oni diris, ke "Neniu antaŭa milito en la historio okazis tiom multe pro sukero kaj tiom malmulte pro alkoholo",[60] kaj eĉ pli akre dum la Dua Mondmilito.[61][62][63][64][65] Fakte estis sukerporciumado kio kondukis al disvolvigo kaj uzado de variaj artefaritaj dolĉigiloj aŭ sukersurogatoj.[61][66]

Produktado[redakti | redakti fonton]

Sukerkano kaj bovlo de rafinita sukero

La saĥarozo estas la ekstrakto el sukerkano, sukerbetosukerpalmo per rafinado. En la financa jaro 2001/2002, 134.1 milionoj da tunoj da sukero estis produktata tutmonde. La plej gravaj landoj, kiuj kultivas sukerkanojn (sukerenhavo 16-20 %) troviĝas en tropika klimato (Mez- kaj Sud-Ameriko, Sudorienta Azio). La sukerbeto (sukerenhavo 16-22 %) estas kultivata en la landoj de la kontinenta (mezvarma) klimato (ĉefe Eŭropo, Usono)

La kruda planto estas dispremata, la suko kolektata kaj filtrata. Tiu ĉi fluidaĵo estas traktata por eltiri malpuraĵojn (precipe per kalko) kaj poste neŭtrigata per sulfura dioksido. La suko estas bolpurigata, la sedimento surfundiĝas kaj tiel iĝas forigebla, la aliaj malpuraĵoj eliĝas per la ŝaŭmo.

Tranĉitaj sukerkanoj

La varmo estas reuzata en la sekvaj ŝtupoj (la temperaturo de la manipulado ĉiam malgrandiĝas) kaj la suko iom post iom plidensiĝas. (La malaltiĝo de la manipula temperaturo necesas por eviti la karameliĝon.) La densiĝo de la likvaĵo estas helpata per vakuo, la estiĝo de sukerkristaloj estas helpata per aldono de sukerpulvoro, kiu donas la kernon por la kristaloj. La densiĝanta sukerfluidaĵo tiel atingas la densecon de 90 % sekmaterialo. La dispartigo de la sukero kaj siropo (i.a. melaso) okazas en centrifugilo. Ankaŭ estas aliaj specoj de regionaj sukeroj.

Sukermuelejo, sukermuelilo aŭ simple muelejo estas stricto sensu la instalaĵo por muelado de sukerkano. Larĝsence tiu termino nomas ajnan agrindustrian establadon specialigitan pri transformado de sukerkano en sukeron, melason, kanbrandon kaj etanolon. La centra muelejo kaj muelejmodeloj komencis esti utiligitaj ĉe la fino de la 19-a jarcento kiam ekzistis bezono malaktivigi la malnovajn muelejojn en la bienoj kaj produkti sukeron en moderna industria fabriko kun ekonomio de skalo kaj strikta kvalitkontrolo.

Kemie[redakti | redakti fonton]

Saĥarozo: glukozo (maldekstre) kaj fruktozo (dekstre) gravaj molekuloj en la korpo.

Biokemie, la sukero estas simpla molekulo, kiun oni povas nomi karbonhidrato (monosaĥarido kaj disaĥarido). La sukeroj enhavas malofte aldehidan grupon (-CHO) aŭ ketonan grupon (C=O), kie la oksigeno kaj karbono havas duoblan ligon, kio faras ĝin reakcia. La plimulto de la sukeroj havas la formulon (CH2O)n , kie la n estas inter 3 kaj 7. La notinda escepto estas la desoksiribozo, kies nomo aludas al la “foraperinta” oksigeno (el la greka deoxi-). Kvankam oni povas karakterizi kelkajn per la reakciaj grupoj, ili estas ĉefe karakterizataj per la karbonenhavo. La triozaj derivaĵoj (C3H6O3) estas la interproduktoj de la glikolizo. Inter la pentozoj la plej gravaj estas la ribozoj kaj desoksiribozoj, kiuj konstruas i.a. la nukleajn acidojn. La ribozo do estas la komponento de multaj kemiaĵoj, kiuj estas gravaj en la metabolo, kiu enhavas NADH kaj ATP. La heksozoj kiel ekz. la glukozo estas la ĝenerala substrato por la produktado de energio en la formo de ATP. La plantoj konstruas dum la fotosintezo glukozon, kiu estas deponata ameloforme.

Multaj pentozoj kaj heksozoj kapablas formi ringan strukturon. La aldehida kaj la ketona grupo en tiuj fermit-ĉenaj formoj ne estas liberaj, tiel multaj tipaj reakcioj de tiuj ĉi grupoj ne okazas. Glukozo ekzistas en la solvaĵoj ekvilibraj plej ofte ringforme, ne pli ol 0,1 % de la molekuloj havas malfermitan formon.

La monosaĥaridoj povas formi glukozidajn ligojn al aliaj monosaĥaridoj en la fermit-ĉena formo, tiel kreante disaĥaridojn kiel saĥarozojn kaj polisaĥaridojn kiel amelon. La glikozidaj ligoj devas detruiĝi per hidrolizo aŭ alimetode per la enzimoj, antaŭ ol la komponantoj estas uzataj an la metabolo.

La prefikso ’’’gliko-’’’ aludas al la ĉeesto de la sukero en la cetere nekarbon-hidrata materialo: ekzemple la glikoproteino estas proteino kun alligita unu aŭ pluraj sukermolekuloj.

Simplaj sukeroj estas: saĥarozo, fruktozo, glukozo, dekstrozo, maltozo kaj mannozo.

La saĥarozo povas transformiĝi al glukozo kaj fruktozo per hidrolizo, produktante la t.n. ‘’invertitan sukeron’’. Tiu ĉi sukero estas pli dolĉa ol la originala saĥarozo kaj estas uzata en sukeraĵejoj por dolĉigi kaj moligi la strukturon de la sukeraĵoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Eŭropa Unio estas la 2-a plej granda eksportanto de sukero. La interna merkata prezo estas triobla ol tiu de la mondmerkato, la memkosto estas 5-6-obla ol en Afriko, Sud-Ameriko. La KAP (Komuna AgrarPolitiko) subvencias per 2 miliardoj da eŭro la eŭropajn produktantojn.

Apartaj uzoj[redakti | redakti fonton]

La vanilita sukero estas ingredienco de mezeŭropaj kaj skandinaviaj desertoj. Ĝi estas farita el vanilo-semoj aŭ vanila ekstrakto kaj tabla sukero. Ekster Eŭropo, ĝi estas multekosta kaj malfacile akirebla. Oni povas fari ĝin hejme, oni nur devas miksi sukeron kun vanilosemoj kaj lasi la miksaĵon por kelkaj semajnoj.

La vanilina sukero estas spico uzata en dolĉaĵofarado kiel pli malmultekosta anstataŭaĵo de vanilita sukero. Ĝi estas farita el sukero miksita kun vanilino aŭ etila vanilino.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La -g- estas neklarigita, eble montrante influon de Venecia dialekto.
  2. Komparu la OED kaj la Online Etymology Dictionary.
  3. Ahmad Y Hassan, Transfer Of Islamic Technology To The West, Part III: Technology Transfer in the Chemical Industries, History of Science and Technology in Islam.
  4. Achaya, K.T.. (2003) The Story of Our Food. Universities Press, p. 7. ISBN 9788173712937.
  5. σάκχαρ, Henry George Liddell, Robert Scott, A Greek-English Lexicon, ĉe Perseus
  6. Tiu formo ne estis fonetike klarigita, sed povas montri mezperadon tra lingvo survoje el la Sanskrito origina. Moderngreka ζάχαρη [sáχari] ŝuldiĝas el simpligo [kχ] > [χ] kaj komenca kontaĝo (el την σάχαρη [tin sáχari] > τη ζάχαρη [ti záχari]). Tiu vorto ŝanĝis ankaŭ sian nomklason.
  7. Jaggery. Oxford Dictionaries. Arkivita el la originalo je 2016-08-21. Alirita 2012-08-17.
  8. 8,0 8,1 8,2 Roy Moxham. (7 February 2002) The Great Hedge of India: The Search for the Living Barrier that Divided a People. Basic Books. ISBN 978-0-7867-0976-2.
  9. Gordon, Stewart. (2008) When Asia was the World. Da Capo Press.
  10. (June 2013) “Traditional and Modern Uses of Natural Honey in Human Diseases: A Review”, Iranian Journal of Basic Medical Sciences 16 (6), p. 731–742. 
  11. (2000) The Cambridge World History of Food. Cambridge University Press. ISBN 9780521402156.
  12. (2004) Southeast Asia: A Historical Encyclopedia from Angor Wat to East Timor. ABC-CLIO. ISBN 9781576077702.
  13. (2a de Decembro 2020) Cooking Through History: A Worldwide Encyclopedia of Food with Menus and Recipes. ABC-CLIO. ISBN 9781610694568.
  14. 14,0 14,1 Kiple, Kenneth F.. World history of Food – Sugar. Cambridge University Press.
  15. Sharpe, Peter (1998) Sugar Cane: Past and Present. Illinois: Southern Illinois University. Arkivita el la originalo je 10a de Julio 2011.
  16. 16,0 16,1 Rolph, George. (1873) Something about sugar: its history, growth, manufacture and distribution. San Francisco: J.J. Newbegin.
  17. Murthy, K.R. Srikantha. (2016) Bhāvaprakāśa of Bhāvamiśra, Vol. I, 2016‑a eldono, Krishnadas Ayurveda Series 45, Chowkhamba Krishnadas Academy, Varanasi, p. 490–94. ISBN 978-81-218-0000-6.
  18. 18,0 18,1 18,2 Adas, Michael (Januaro 2001). Agricultural and Pastoral Societies in Ancient and Classical History. Temple University Press. (ISBN 1-56639-832-0). p. 311.
  19. Sugarcane: Saccharum Officinarum. USAID, Govt of United States (2006). Arkivita el la originalo je 6a de Novembro 2013. Arkivigite je 2013-11-06 per la retarkivo Wayback Machine
  20. Kieschnick, John (2003). The Impact of Buddhism on Chinese Material Culture Princeton University Press. (ISBN 0-691-09676-7).
  21. Sen, Tansen. (2003). Buddhism, Diplomacy, and Trade: The Realignment of Sino-Indian Relations, 600–1400. Manoa: Asian Interactions and Comparisons, a joint publication of the University of Hawaii Press and the Association for Asian Studies. (ISBN 0-8248-2593-4). pp. 38–40.
  22. Kieschnick, John (2003). The Impact of Buddhism on Chinese Material Culture Princeton University Press. 258. (ISBN 0-691-09676-7).
  23. Jean Meyer, Histoire du sucre, eld. Desjonquières, 1989
  24. Anabasis Alexandri, tradukita de E.J. Chinnock (1893)
  25. "There is a kind of coalesced honey called sakcharon [i.e. sugar] found in reeds in India and Eudaimon Arabia similar in consistency to salt and brittle enough to be broken between the teeth like salt," Citita el la dua libro de Dioskorido Materia Medica. La libro estas elŝutebla el ligiloj de artikolo en artikolo de anglalingva Wikipedia en:Dioscorides.
  26. Faas, Patrick, (2003). Around the Roman Table: Food and Feasting in Ancient Rome Arkivigite je 2023-04-15 per la retarkivo Wayback Machine. Chicago: University of Chicago Press. p. 149. (ISBN 0-226-23347-2)
  27. Ponting, Clive. [2000] (2000) World history: a new perspective. London: Chatto & Windus. ISBN 978-0-7011-6834-6.
  28. Barber, Malcolm. (2004) The two cities: medieval Europe, 1050–1320, 2‑a eldono, Routledge. ISBN 978-0-415-17415-2.
  29. Strong, 195
  30. 30,0 30,1 Manning, Patrick. (2006) “Slavery & Slave Trade in West Africa 1450-1930”, Themes in West Africa's history, Akyeampong, Emmanuel Kwaku., Athens: Ohio University, p. 102–103. ISBN 978-0-8214-4566-2. OCLC 745696019.
  31. Strong, 194
  32. Frankopan, 200. "By the time Columbus set sail, Madeira alone was producing more than 3 million pounds in weight of sugar per year—albeit at the cost of what one scholar has described as early modern 'ecocide,' as forests were cleared and non-native animal species like rabbits and rats multiplied in such numbers that they were seen as a form of divine punishment."
  33. Strong, 194–195, 195 citita
  34. Strong, 75
  35. Strong, 133–134, 195–197
  36. Strong, 309
  37. Abreu y Galindo, J. de. (1977) A. Cioranescu: Historia de la conquista de las siete islas de Canarias. Tenerife: Goya ediciones.
  38. Antonio Benítez Rojo. (1996) The Repeating: The Caribbean and the Postmodern Perspective, James E. Maraniss (translation), Duke University Press. ISBN 0-8223-1865-2.
  39. The Origins of Sugar from Beet (3a de Julio 2001). Arkivita el la originalo je 2020-08-01. Alirita 29a de Marto 2020.
  40. Marggraf (1747) "Experiences chimiques faites dans le dessein de tirer un veritable sucre de diverses plantes, qui croissent dans nos contrées" (el Retarkivo {{{1}}}) [Kemiaj eksperimentoj en la intenco elpreni realan sukeron el diversaj plantoj kiuj kreskiĝas en niaj teroj], Histoire de l'académie royale des sciences et belles-lettres de Berlin, pp. 79–90.
  41. Achard (1799) "Procédé d'extraction du sucre de bette" Arkivigite je 2023-01-14 per la retarkivo Wayback Machine (Proceduro por elpreni sukeron el betoj), Annales de Chimie, 32 : 163–168.
  42. (1953) “Franz Karl Achard, 1753–1821; a contribution of the cultural history of sugar” 7 (4), p. 253–4. 
  43. Festveranstaltung zum 100jährigen Bestehen des Berliner Institut für Zuckerindustrie (23 November 2004). Arkivita el la originalo je 24a de Aŭgusto 2007. Alirita 29a de Marto 2020.
  44. (13a de Oktobro 2009) Larousse Gastronomique. Éditions Larousse, p. 1152. ISBN 9780600620426.
  45. Andreas Sigismund Marggraf | German chemist. Alirita 29a de Marto 2020.
  46. 46,0 46,1 Mintz, Sidney. (1986) Sweetness and Power: The Place of Sugar in Modern History. Penguin. ISBN 978-0-14-009233-2.
  47. Otter, Chris. (2020) Diet for a large planet. USA: University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-69710-9.
  48. Forced Labour. The National Archives, Government of the United Kingdom (2010).
  49. Lai, Walton. (1993) Indentured labor, Caribbean sugar: Chinese and Indian migrants to the British West Indies, 1838–1918. ISBN 978-0-8018-7746-9.
  50. Vertovik, Steven. (1995) The Cambridge survey of world migration, p. [htt://archive.org/details/cambridgesurveyo00robi/e/57 57–68]. ISBN 978-0-521-44405-7.
  51. Laurence, K. (1994) A Question of Labour: Indentured Immigration Into Trinidad & British Guiana, 1875–1917. St Martin's Press. ISBN 978-0-312-12172-3.
  52. St. Lucia's Indian Arrival Day. Caribbean Repeating Islands (2009).
  53. Indian indentured labourers. The National Archives, Government of the United Kingdom (2010).
  54. Early Sugar Industry of Bihar – Bihargatha Arkivigite je 2017-09-16 per la retarkivo Wayback Machine. Bihargatha.in. Alirita la 7an de Januaro 2012.
  55. Compare: Bosma, Ulbe. (2013) The Sugar Plantation in India and Indonesia: Industrial Production, 1770–2010, Studies in Comparative World History. Cambridge University Press. ISBN 978-1-107-43530-8.
  56. How Sugar is Made – the History. SKIL: Sugar Knowledge International. Alirita 28a de Marto 2012.
  57. A Visit to the Tate & Lyle Archive. The Sugar Girls blog (10 March 2012). Alirita 11a de Marto 2012.
  58. Dačice. Město Dačice. Alirita 2021-09-02.
  59. Barrett, Duncan. (2012) The Sugar Girls. Collins. ISBN 978-0-00-744847-0.
  60. Otter, Chris. (2020) Diet for a large planet. USA: University of Chicago Press. ISBN 978-0-226-69710-9.
  61. 61,0 61,1 The Pursuit of Sweet. Science History Institute (Printempo 2010).
  62. "1953: Sweet rationing ends in Britain", BBC, 5a de Februaro 1953.
  63. "Could You Stomach America's Wartime Sugar Ration? 75 Years Ago", Saturday Evening Post, 5a de Majo 2017.
  64. Sugar Supply. CQ Press. (1946). Alirita 28a de Oktobro 2018.
  65. Rationing of food and clothing during the Second World War. The Australian War Memorial (25a de Oktobro 2017).
  66. (2015) “Xylitol: a review on bioproduction, application, health benefits, and related safety issues.”, Critical Reviews in Food Science and Nutrition 55 (11), p. 1514–28. doi:10.1080/10408398.2012.702288. 

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sugar en la angla Vikipedio.