Teo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pri la aliaj signifoj de TEO rigardu en TEO.

teotrinkaĵoj rezultantaj de teofolioj de malsamaj gradoj de fermentado
Te-plantejo en Malajzio.
Infuzio de verda teo.

Teo estas azia arbedo (latine Camellia sinensis [kamElia sinEnsis] = Ĉinia kamelio), kies freŝa foliaro sekigita estas uzata por prepari infuzaĵon. Sekigitajn foliojn oni metas en tre varman akvon. Post kelkaj minutoj, la teo pretas kaj trinkeblas. Tiukadre la termino "teo" uzatas por esprimi ambaŭ jenajn aliajn signifojn: nome kaj la sekigitaj folioj de la tearbedo kaj la trinkaĵo infuze preparita el folioj de tearbo.

Ekzistas diversaj manieroj prepari teon:

Gravas scii, ke ne ekzistas organizaĵo por kontroli la tenomojn. Konsekvence, la nomoj ne estas tiom gravaj, kiom ili estas, ekzemple, por vinoj. Tamen, la tespecoj (vidu sube) estas universalaj. La uzo de la termino "teo" estas internacie normigita per la ISO-normo 3720.

Teo enhavas kafeinon, sed ofte homoj parolas pri teino, ĉar ambaŭ estas la sama molekulo. Tial ĝi stimulas la korpon kaj malhelpas dormon.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La etimologio de variaj vortoj uzataj por teo montras la historion de transigo de te-trinka kulturo kaj necesa komerco el Ĉinio al diversaj landoj tra la tuta mondo.[1] Plej granda parto de vortoj por teo tutmonde estas en almenaŭ unu el tri grandaj grupoj: te, ĉa kaj ĉai, kiuj ekzemple en angla ekzistas kiel tea [ti], cha [ĉa] aŭ char, kaj chai [Ĉaj]. Kiel indiko por aliaj linfgoj, la plej frua el tiuj tri ebloj eniranta en anglan estis ĉa, kiu venis en la 1590-aj jaroj tra la portugaloj, kiuj preskaŭ monopole komercis en Makao kaj ekuzis la kantonan prononcadon de la vorto.[2][3] La nun plej ofta formo tea [ti] alvenis en la 17-a jarcento tra nederlandanoj (ankaŭ komercantaj en Sudorienta Azio), kiuj akiris ĝin ĉu rekte ĉu nerekte el la Malaja vorto teh, aŭ rekte el la prononcado en Min-ĉina.[2] La tria formo ĉai (kun la signifo de "spicigita teo") originiĝis el la nordĉina prononco de ĉa, kiu veturis trakontinente (kaj ne transmare) al Centra Azio kaj Persio kie ĝi ekpprenis la persan finaĵon ji.

Tiel ĉefe du formoj (el radikoj "te" aŭ "ĉa(j)" eniris en la diversaj lingvoj, foje tre apude; ekzemple en hispana lingvo la vorto estas "té", dum en la najbara portugala lingvo estas "chá"; tamen en nuntempa uzado "chá limão" estas infuzio de citronŝelo, dum "chá preto" estas vera teo. Ĝenerale en centrokcidentaj eŭropaj lingvoj plej uzatas formoj el "te" (ankaŭ en Esperanto tiukadre), dum en slavaj lingvoj plej uzatas formoj el "ĉa". En araba kaj turka uzatas "ĉaj", dum en pola kaj litova "herbata" el herbo tute for de la ĝenerala tendenco.

Historio[redakti | redakti fonton]

Botanika deveno[redakti | redakti fonton]

Teplanto (Camellia sinensis) el germana verko Köhler's Medizinal-Pflanzen, 1897.

Teplantoj estas indiĝenaj de Orienta Azio kaj la probabla centro de origino de teo estas ĉe la ekfluejo de la rivero Iravadio el kiu ĝi dis vastiĝis ventumilforme al sudorienta Ĉinio, Hindoĉinio kaj Asamo. Tiel, la naturan hejmon de la teplanto oni konsideras ene de la kompare malgranda ventumilforma areo inter Nagalando, Manipuro kaj Mizoramo laŭlonge de landlimo kun Birmo okcidente, tra Ĉinio tiom for kiom ĝis Ĝeĝjango orinte marborde, kaj al tiu linio ĝenerale suden tra la montetoj ĝis Birmo kaj Tajlando ĝis Vjetnamio. La okcident-orienta akso indikita estas ĉirkaŭ 2,400 km longa etende el longitudo 95°-120°E. La nord–suda akso kovras ĉirkaŭ 1,920 km, starte el la norda parto e Birmo, latitudo 29°N pasante tra Junano, Tonkino, Tajlando, Laoso kaj ĝis Annan, atingante latitudon 11°N.[4]

Ĉina (malgrandfolia) tipa teo (C. sinensis var. sinensis) eble originiĝis en suda Ĉinio probable per hibridiĝo de nekonataj naturaj teparencoj. Tamen, ĉar ne estas konataj naturaj populacioj de tiu teo, ĝia origino estas nur spekulativa.[5][6]

Pro siaj genetikaj diferencoj formante diferencajn kladojn, ĉina Asam-tipa teo (C. sinensis var. assamica) eble havus du diferencajn stirpojn – unu en suda Junano (ksiŝuangbanna, Puer-urbo) kaj la alia en okcidenta Junano (Linkang, Baoŝan). Multajn tipojn de sudjunana Asam-teo oni hibridigis kun la tre proksime rilata specio Camellia taliensis. Malkiel la sudjunana Asam-teo, la okcidentjunana Asam-teo kunhavas multaj genetikajn similaĵojn kun la hindia Asam-tipa teo (ankaŭ C. sinensis var. assamica). Tiel, kaj la okcidentjunana Asam-teo kaj la hindia Asam-tipa teo eble originiĝis el la sama parencplanto en la areo kie koincidas sudokcidenta Ĉinio, Hindi-Birmo, kaj Tibeto. Tamen, ĉar la hindia Asam-tipa teo ne kunhavas haplotipojn kun la okcidentjunana Asam-teo, hindia Asam-tipa teo plej verŝajne originiĝis el sendependa aldomigo. Iom da hindia Asam-tipa teo ŝajne hibridiĝis kun la specio Camellia pubicosta.[5][6]

Enkalkulante generacion de 12 jaroj, oni ĉirkaŭkalkulas, ke ĉina malgrandfolia teo diverĝis al Asama teo antaŭ ĉirkaŭ 22 000 jaroj, dum la ĉin-Asama teo kaj la hindia Asama teo diverĝis antaŭ ĉirkaŭ 2 800 jaroj. La diverĝo de ĉina malgrandfolia teo kaj de la Asama teo korespondus al la lasta glacia maksimumo.[5][6]

Frua tetrinkado[redakti | redakti fonton]

Japana pentraĵo de la 19-a jarcento priskribanta Ŝennong: ĉinaj legendoj atribuas al Ŝennong la inventado de teo.[7]

Homoj en antikva Orienta Azio manĝis teon dum jarcentoj, eble eĉ dum jarmiloj, antaŭ konsumi ĝin kiel trinkaĵo. Ili eble plukis la freŝajn foliojn, kaj aldonis ilin al supoj aŭ al legomaĵoj, aŭ fermentis ilin kaj maĉis ilin same kiel oni maĉas betelon.[8]

Tetrinkado eble startis en la regiono de Junano, kie ĝi estis uzata por medicinaj celoj. Oni supozas ankaŭ, ke en Siĉuano, "homoj ekbolis tefoliojn por konsumado en koncentrita likvaĵo sen aldono de aliaj folioj aŭ herboj, tiel uzante teon kiel amara sed stimula trinkaĵo, anstataŭ kiel medicina trinkaĵo."[9]

Ĉinaj legendoj atribuas la inventon de teo al mita Ŝennong (en centra kaj norda Ĉinio) en 2737 a.n.e., kvankam pruvaro sugestas, ke tetrinkado eble estis enkondukita el sudokcidenta Ĉinio (Siĉuan/Junana areo).[7] La plej fruaj verkitaj registroj de teo venis el Ĉinio. La vorto 荼 aperas en la Ŝijing kaj en aliaj antikvaj tekstoj signifante tipon de "amara vegetalo" (苦菜), kaj eble ĝi referencis al multaj diferencaj plantoj kiel sonko, cikorio, aŭ poligono,[10] same kiel ankaŭ vera teo.[11] En la Kronikoj de Huajang, oni registris, ke homoj de la ŝtato Ba en Siĉuano prezentis tu al reĝo de Ĝoŭ. Poste la ŝtato Qin konkeris la ŝtaton Ba kaj ĝian najbaran Ŝu, kaj laŭ la fakulo de la 17-a jarcento nome Gu Janvu kiu verkis en Ri Ĵi Lu (日知錄): "Estis post Qin estis konkerinta Ŝu kiam ili lernis kiek trinki teon."[12] Alia ebla frua referenco al teo troviĝas en letero skribita de la generalo de la Dinastio Qin nome Liu Kun kiu postulis, ke oni sendis al li iom da "reala teo".[13]

La plej fruan konatan fizikan pruvaron[14] de teo oni malkovris en 2016 en la maŭzoleo de la imperiestro Jing de Han en Ŝjiano, indikanta, ke teon el la genro Camellia oni trinkis fare de imperiestroj de la Dinastio Han tiom frue kiom je la dua jarcento a.n.e.[15] La verko de la dinastio Han nome, "Kontrakto por Junularo", verkita de Ŭang Bao en la jaro 59 a.n.e.,[16] enhavas la unuan konatan referencon pri teboligado. Inter taskoj listigitaj kiel entreprenendaj de junularo, la kontrakto asertas, ke "li boligos teon kaj plenigos la ujojn" kaj "li aĉetos teon de Vujang".[12] La unuan registron de tekultivado oni datis ankaŭ el tiu periodo, dum kiu oni kultivis en la monto Meng (蒙山) ĉe Ĉengduo.[17] Alia frua fidinda registro de tetrinkado datas el la tria jarcento a.n.e., en medicina teksto de Hua Tuo, kiu asertis, "konstante trinki amaran t'u faras onin pli bone pensi."[18] Tamen, antaŭ la dinastio Tang, tetrinkado estis ĉefe praktiko de suda Ĉinio (Sudaj Dinastioj) centrita en Jiankang.[19] Teo estis disdegnita de aristokratoj de la Nordaj Dinastioj, kiuj priskribis ĝin kiel malsupra al jogurto.[20][21] Ĝi iĝis tre populara dum la dinastio Tang, kiam ĝi disvastiĝis al Koreio, Japanio, kaj Vjetnamio. La Teklasikaĵo ("ĉájīng"), traktaĵo pri teo kaj pri tepreparado, estis verkita en la 8-a jarcento fare de la ĉina verkisto, Lu Ju. Oni konsideras, ke li estis influanta tetrinkadon al granda parto en Ĉinio.[22]

Disvolvigoj[redakti | redakti fonton]

Teo kun ingrediencoj, Ĉinio.

Laŭlonge de jarcentoj, oni disvolvis varion de teknikoj por procezi teon, kaj nombrajn diferencajn formojn de teo. Dum la dinastio Tang, oni vaporboligis teon, poste oni dispecigis kaj el tio oni formis kukon,[23] kaj en la dinastio Song, oni disvolvis izolfolian teon, kio iĝis tre populara. Dum la dinastioj Yuan kaj Ming, neoksidigitajn tefoliojn unue oni movis sur varma seka pato, kaj poste oni ruligis kaj aersekigis, procezo kiu haltigas la procezon de oksidiĝo kiu estus malheliginta la foliojn, tiel ebligante, ke la teo restu verda. En la 15-a jarcento, oni disvolvis bluan teon, en kiu oni permesis, ke la folioj parte oksidiĝu antaŭ esti varmigitaj sur la pato.[19] Okcidenta plaĉo, tamen, preferis la tute oksidigitan nigran teon, kaj oni lasis, ke la folioj oksidiĝu plue. La flava teo estis hazarda malkovro en la produktado de verda teo dum la dinastio Ming, kiam ŝajne senzorgaj praktikoj lasis, ke la folioj flaviĝu, kio produktis diferencan guston.[24]

Tutmonda disvastigo[redakti | redakti fonton]

Tepesila stacio norde de Batumi, Rusa Imperio, antaŭ 1915.

Teo estis enkondukita por la unua fojo al okcidentaj pastroj kaj komercistoj en Ĉinio dum la 16-a jarcento, kiam ĝin oni nomis ĉá.[25] La plej frua eŭropa referenco al teo, verkita kiel chiai, estis en la verko Delle navigationi e viaggi verkita de la venecia Giambattista Ramusio in 1545.[26] La unua registrita enŝipigo de teo fare de eŭropanoj okazis en 1607 kiam la Nederlanda Orient-hindia Kompanio transportis kargon de teo el Makao al Javo; post du jaroj, la nederlandanoj aĉetis la unuan mendokargon de teo, nome el Hirado, nun en Gubernio Nagasaki en Japanio, por esti ŝiptransportita al Eŭropo.[27] Teo iĝis enmoda trinkaĵo en Hago en Nederlando, kaj la nederlandanoj enkondukis la trinkaĵon en Germanion, Francion, kaj trans Atlantiko al Nova Amsterdamo (Novjorko).[28]

En 1567, rusoj ekkontaktis kun teo kiam la kozakaj Atamanoj Petrov kaj Jaliŝev vizitis Ĉinion.[29] La Mongolia Ĥano donacis al la caro Miĥail la 1-a kvar pudojn (65–70 kg) de teo en 1638.[30] Laŭ Jeremiah Curtin,[31] eble en 1636[32] Vassili Starkov estis sendita kiel ambasadoro al Altan Ĥano de Ĥalĥa. Li ricevis 250 pundojn da teo kiel donaco por la caro. Starkov dekomence malakceptis, ne vidante utilecon por kargo de sekaj folioj, sed la Ĥano insistis. Tiel oni enkondukis teon de Rusion. En 1679, Rusio faris traktaton por regula teliverado el Ĉinio pere de kamelkaravanoj interŝanĝebla por feloj. Teon oni konsideras nun de facto nacia trinkaĵo.

La Raymond, de komandanto Hugh Mckay. La unua ŝipo rekte navigante el Ĉinio al Hull je sia alveno la 14an de Oktobro 1843 kunportanta kargon de teo.

La unua registro de teo en angla lingvo venis el letero verkita de Richard Wickham, kiu venis al oficejo de la Brita Orienthinda Kompanio en Japanio, srikibinte al komercisto en Makao mendante "the best sort of chaw" (la plej bonkvalita te-speco) en 1615. Peter Mundy, vojaĝanto kaj komercisto kiu serĉis teon en Fuĝjano en 1637, skribis, "ĉaa – nur akvo kun tipo de herbo boligita en ĝi".[33][34] Teon oni vendis en kafejo en Londono en 1657, Samuel Pepys gustumis teon en 1660, kaj Catarina de Bragança portis la te-trinkadan kutimon al la anglia kortego kiam ŝi edziniĝis al Karlo la 2-a en 1662. Teo tamen ne estis amplekse konsumita en la Brita Insularo ĝis la 18-a jarcento kaj restis multekosta ĝis la lasta parto de tiu periodo. Anglaj trinkantoj preferis aldoni sukeron kaj lakton al nigra teo, kaj tiel la nigra teo superis la verdan teon en populareco en la 1720-aj jaroj.[35] Kontrabando de teo dum la 18-a jarcento rezultis en aliro de la ĝenerala publiko kiu povis akiri kaj konsumi teon. La Britia registaro forigis la imposton al teo, tiel eliminante la kontrabandan komercadon ĉirkaŭ 1785.[36] En Britio kaj Irlando, teo estis dekomence konsumita kiel luksaĵo por nur specialaj okazoj, kiel ĉe religiaj festivaloj, funebraj vigiloj, kaj arigoj por hejma laboro. La prezo de teo en Eŭropo tuj falis dum la 19-a jarcento, speciale post hindia teo ekalvenis grandkvante; fine de la 19-a jarcento teo estis iĝanta ĉiutaga trinkaĵo por ĉiuj sociaj tavoloj.[37]

La populareco de teo ludis gravan rolon en historiaj okazaĵoj – La Tea Act (Teleĝo) de 1773 okazigis la ribelon nomitan «Bostona teumado» kiu siavice rezultis en la Usona Revolucio. La neceso fronti la problemon de la Britia komercdeficito fakte pro la tekomerco rezultis en la nomita Opia milito. La imperiestro Kangksi de Qing estis malpermesinta vendadon de eksterlandaj produktoj en Ĉinio, kaj dekretis en 1685, ke ĉiuj varoj aĉetitaj el Ĉinio devas esti pagita per arĝenta monero aŭ ingoto.[38] Komercistoj el aliaj landoj tiam klopodis por trovi alian produkton, tiuokaze opio vendota al Ĉinio por rericevi la arĝenton postulitan kiel pago por teo kaj por aliaj varoj. Sekvaj klopodoj fare de la ĉina reĝistaro por eviti la komercon de opio kondukis al la milito.[39]

Teplukistinoj en plantejo de Darĝiling.

Oni enkondukis ĉinan malgrandfoli-tipan teon en Hindio en 1836 fare de Britio laŭ klopodo por rompi la ĉinan monopolon pri teo.[40] En 1841, la doktoro Archibald Campbell kunportis semojn de ĉina teo el la himalaja regiono Kumaun kaj eksperimentis per plantado de teo en Darĝiling. Oni malfermis Alubari teĝardeno en 1856, kaj oni ekproduktis la Darĝiling-an teon, kiu estos gravega en la estonteco.[41] En 1848, Robert Fortune estis sendita de la Brita Orienthinda Kompanio en misio al Ĉinio por porti teplanton reen al Granda Britio. Li ekveturis sekretege ĉar lia misio okazis en la batalpaŭzo inter la Unua kaj la Dua Opi-militoj.[42] La ĉinajn teplantojn kiujn li kunportis oni enkondukis en Himalajo, kvankam plej granda parto el ili ne survivis. La Britoj estis malkovrinte, ke diferenca vario de teo estas endemia de Asamo kaj de la nordorienta regiono de Hindio, kiu estis tiam hibridigita kun ĉina malgrandfoli-tipa teo. Uzante ĉinajn plantadajn kaj kultivadajn teknikojn, la Britia kolonia registaro establis teindustrion proponante teron en Asamo al ajna eŭropano kiu interkonsentu kultivi teon por eksportado.[40] Teo estis origine konsumita nur de Angl-hindianoj; tamen, ĝi iĝis tre populara en Hindio en la 1950-aj jaroj pere de sukcesa reklamkampanjo fare de la India Tea Board (Hindia Teservo).[40] La Britoj enkondkis teindustrion ankaŭ en Sri Lanko (tiam nomita Cejlono) en 1867.[43]

Kultivado[redakti | redakti fonton]

Teon oni kultivas en diversaj landoj. La plej konataj estas jenaj: Barato, Ĉinio, Kenjo, Srilanko, Japanio, Nepalo, Aŭstralio, Tajvano kaj Argentino. La teplanto adaptiĝas plej bone en subtropikaj kaj tropikaj klimatoj, krome ĝi postulas pluvoj de proksimume 1250 mm jare. Kelkaj el plej bonkvalitaj teplantejoj estas je pli ol 1 500 m de alteco; tiu faktoro malrapidigas la kreskon de la planto kaj la folioj intensigas sian guston.

La kvar ĉefa tipoj de teo distingiĝas laŭ la laborprocezo. La folioj de la arbedo de Camellia sinensis, se oni ne sekigas ilin tuj post rikoltado, ekoksidiĝas. Por eviti tiun procezon de oksidiĝo, oni varmigas la foliojn cele al forigo de la humidecon.

Oni stucas la arbedon por ke ĝi ne superu 2 m de alteco, kio faciligas la rikoltolaborojn. Ekde la tria jaro, oni povas rikolti la foliojn akirante rendimenton.

Oni procezas la tefoliojn por produkti la verdan aŭ nigran teojn. La produktado de nigra teo startas per procezo de "sekigado" de la folioj, ĉu nature ĉu per varma aero. Post sekigado, oni pasigas la materialon inter ruliloj por elpremi la sukojn kaj oni batas ilin por disrompi la foliojn. Poste oni kribas tion kaj oni fermentas ĝin por akiri la kvaliton de la fina produkto. Tiam oni sekigas, oni gradigas kaj oni klasigas la fermentitan teon por enpaki ĝin. La verdan teon oni preparas varmigante la foliojn, ĉu sur varmaj pletoj aŭ per vaporo. Oni premas la foliojn pere de ruloj, oni varmigas ilin kaj oni premas ilin denove, por akiri la deziritan kvaliton.

La teproduktado povas krei kelkajn gasajn forĵetaĵojn el la sekigoperacio. Tiuj elsendoj ne tro gravas, kompare kun la elsendoj de la kaldronoj funkciigataj per karbo aŭ petrolo uzitaj por produkti la vaporon. La likvaj forĵetaĵoj devenaj de la purigoperacioj estas same ne tro gravaj.

Specoj[redakti | redakti fonton]

Infuziĝo de te-folioj.

Ekzistas pluraj specoj de teo. La plej popularaj inter ili estas teoj nigra, verda, blanka, pu-erh (ruĝa), ŭulong (blua), flava kaj aromigita.

Nigra teo estas produktata pere de kvar procezoj - velkado, mallongigado, fermentado kaj sekigado. Laŭ legendo, nigra teo kreiĝis hazarde, rezulte de malsekiĝo (kaŭzanta fermentadon) de verda teo veturanta ŝipe al Anglio. Nigran teon oni kutime dividas al jenaj kategorioj:

  • Pekoe, Orange Pekoe, Flowery Orange Pekoe – diversaj specoj de malgrandaj folioj el supra parto de arbedo; laŭ teoŝatantoj, ĝuste ili ebligas preparon de la plej bongusta trinkaĵo.
  • Broken Pekoe, Broken Orange Pekoe – kiel supre, sed folioj estas mekanike rompataj dum produktado.
  • Souchong – grandaj teo-folioj, kutime el suba parto de arbedo.
  • Teo-polvo - la plej malbonkvalita tipo uzata por produktado de teo en papersaketoj.

La plej popularaj specoj de nigra teo: asamo, junano, darĝilingo, cejlono.

Verda teo (绿茶) estas farata el folioj, kiuj ne estis fermentitaj - tuj post kolektado, la folioj estas sekigataj. Dank' al tio ĝi konservas pli da valoraj substancoj ol nigra teo aŭ ŭulong-teo. Ĝia gusto estas pli milda ol gusto de nigraj teoj. La plej popularaj specoj de verda teo: genmaicha, gunpowder, longjing (lung ĉing), senĉa.

Blanka Teo estas farata el junaj burĝonoj, kiuj ankoraŭ ne malfermiĝis. Kolektado de tiaj burĝonoj eblas nur printempe. Arbedoj, el kiuj estos farata blanka teo, kelkfoje estas krome sekurigataj de suno, kio celas malebligi produktadon de klorofilo. Burĝonoj velkas kaj estas sekigataj. Ĉi tiu teo estas produktata ĉefe en Ĉinio. Blanka teo havas iomete arĝentan koloron, preparita trinkaĵo estas helpajlkolora.

Flava teo komence estas produktata simile, kiel blanka teo, tamen oni pli longe sekigas ĝin, kio kaŭzas, ke ĝia gusto rimarkeble diferencas de blanka kaj verda teoj. Preparita trinkaĵo estas verdflava. Nuntempe flava teo estas opiniata la plej nobla teospeco.

Puerteo (普洱茶) estas ruĝa teo, kiu estas trapasata tra kromajn procezojn de fermentado kaj konservado. Ĝi venas el provinco Junano en suda Ĉinio. Ĉiujn ceterajn teojn oni konservas ne pli longe ol unu jaron, dum pu-erh povas esti konservata eĉ dum 50 jaroj. Karakterizas ĝin tre intensa odoro kaj gusto.

Blua teo (烏龍茶) estas nomata ankaŭ verdbluaduonfermentita teo. Ĝi estas produktata en kontinenta Ĉinio kaj sur Tajvano. Kolektado de folioj okazas en precize difinita tempo. Tuj post kolektado, folioj estas lasataj sub la suno. Kiam ili velkos, oni skuas ilin en bambuaj korboj por ŝiri bordojn de la folioj. Tiujn procezojn (velkado kaj skuado) oni kelkfoje ripetas, ĝis kiam folioj fariĝos flavaj. Tiam oni ankoraŭ lerte fermentas kaj varmigas ilin.

Aromigita teo estas kreataj per miksado de kromaj aromoj kun teofolioj - verdaj, nigraj, pu-erh aŭ ŭulong. Tio estas farata tuj antaŭ pakado, do jam post fino de ĉiuj procezoj ligitaj kun produktado de teo. Plej ofte al teoj oni aldonas florfoliojn aŭ fruktajn odoresencojn.

Popularaj specoj de aromigita teo estas jenaj: Earl Grey, Kukiĉa, lapsang souchong.

Formoj[redakti | redakti fonton]

Premita teo; dekstre supre libera teo; dekstre sube pakita teo

La teoj ankaŭ povas sin prezenti laŭ diversaj formoj:

  • libera: la preparitaj folioj estas prezentitaj liberaj, sen ion ajn fari.
  • premita: la preparitaj folioj estas presitaj en brikformo, pli uzebla por transportado.
  • pakita: la folioj, rompitaj. Poste oni povas meti tion en saketojn.

Ankaŭ la teo povas esti miksita kun aliaĵoj kiel mento, floroj, spicoj, ktp. Diversaj receptoj ekzistas. Ofte oni aldonas al teo naturajn aŭ artefaritajn aromojn.



Socia signifo[redakti | redakti fonton]

Japana te-ceremonio

Teo estas ofta trinkaĵo ĉe manĝaĵo en Ĉinio kaj Japanio. Ĉinianoj preferis ĝin al simpla akvo, ĉar akvo en troloĝataj valoj ofte enhavis malsanigajn ĝermojn, kiujn la bolado mortigis.

En Japanio, la teceremonio komenciĝis kiel rito ligita al zeno.

Dum la Industria Revolucio la stimulo de teo ebligis al la britaj proletoj elteni la longajn laborhorarojn. En aliaj industriaj landoj kafo rolis kiel stimulilo. En Britio oni nomis "teo" (aŭ te-tempo) la manĝaĵon je la 5-a posttagmeze, eĉ se oni ne trinkas teon.

Legendoj[redakti | redakti fonton]

Jen kelkaj legendoj pri teo:

  • Legendo pri Ĉeng Nong: Imperiestro Ĉeng Nong [ĉeng nung] estis obsedata de higieno: li ĉiam boligis akvon antaŭ trinki ĝin. Iun tagon, kiam li ripozis sub tearbo, folio falis en lian tason. Scivolema, la imperiestro gustumis la infuzaĵon kaj tre ŝatis ĝin: tiel la teo naskiĝis.
  • Legendo pri Bodhidharmo: Bodhidharmo iam promesis neniam dormi dum la 7 jaroj, kiujn devis daŭri lia meditado. Sed iun tagon, li ekdormis kaj havis maldecajn sonĝojn. Ekde kiam li vekiĝis, li fordeŝiris siajn palpebrojn kaj enterigis ilin antaŭ si, por neniam plu dormi. Tuj post kiam li estis tion farinta, arbeto kreskis tie, kie li enterigis siajn palpebrojn. Scivolema, li enmetis foliojn en bolantan akvon kaj malkovris, ke tio ebligas maldormi (pliklarigo de la spirito). Jen la teo naskiĝis.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Teo estas la plej populara trinkaĵo en la mondo se temas pri konsumado. Ĝia konsumado egalas al ĉiuj aliaj produktataj trinkaĵoj en la mondo — inkluzive de kafo, ĉokolado kaj aliaj trinkaĵoj kaj alkoholaj kaj senalkoholaj — kune.[44] Plejparto de teo konsumata ekster Orienta Azio estas produktata en larĝaj plantejoj en Barato kaj Sri-Lanko, kaj celas grandskalan komercon. Opozicie al tiu ĉi grandskala industrio ekzistas pluraj malgrandaj "ĝardenoj" aŭ plantejoj, kiuj produktas tre maloftajn kaj multkostajn teojn.

Produktado[redakti | redakti fonton]

En 2003, monda teo-produktado egalis al 3,21 milionoj da tunoj jare.[45] En 2008 monda teo-produktado atingis pli ol 4,73 milionojn da tunoj.[45] La plej grandaj produktantoj de teo estas Ĉinio, Barato, Srilanko kaj Turkio.

La ĉi-suba tabelo montras nombron da teo-produktado (en tunoj) en la avanaj landoj en lastaj jaroj. La datumoj estis preparitaj de Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (ONA) de Unuiĝintaj Nacioj januare 2010.[45]

Elcentaĵo de la suma teoproduktado en 2017
  •   Malpli ol 0.5% aŭ sensignifa kvanto
  •   De 0.5 ĝis 1%.
  •   De 1 ĝis 5%.
  •   De 5 ĝis 10%.
  •   De 10 ĝis 20%.
  •   Pli ol 20%
  • Lando 2006 2007 2008
    Popola Respubliko Ĉinio Popola Respubliko Ĉinio 1 047 345 1 183 002 1 257 384
    Barato Barato 928 000 949 220 805 180
    Kenjo Kenjo 310 580 369 600 345 800
    Srilanko Srilanko 310 800 305 220 318 470
    Turkio Turkio 201 866 206 160 ne haveblas (*)
    Vjetnamio Vjetnamio 151 000 164 000 174 900
    Indonezio Indonezio 146 858 150 224 150 851
    Japanio Japanio 91 800 94 100 94 100
    Argentino Argentino 72 129 76 000 76 000
    Irano Irano 59 180 60 000 60 000
    Bangladeŝo Bangladeŝo 58 000 58 500 59 000
    Malavio Malavio 45 009 46 000 46 000
    Ugando Ugando 34 334 44 923 42 808
    Aliaj landoj 189 551 193 782 205 211
    Sumo 3 646 452 3 887 308 ne haveblas (*)
    • Laŭ datumbazo de ONA en 2008 produktado en Turkio egalis al 1,100,257 tunoj, kio plej verŝajne estas eraro. Tiu nombro signife diferencas dis de teo-produktado en Turkio en antaŭaj jaroj (ĉirkaŭ 200,000 tunoj). Raka ĵurnalo "Tea Weekly" raportis ke teo-produktado en Turkio ĝis 2017 supozeble atingos 279,000 tunojn[46], kio krome montras verŝajnan eraron de ONA.

    Konsumado[redakti | redakti fonton]

    En Barato oni trinkas plej multe da teo en la mondo, tamen pokapa konsumado egalas tie nur al po 750 gramoj por persono ĉiujare. Turkio, kun 2.5 kg da teo konsumita de unu persono dum jaro, estas la plej granda pokapa teo-konsumanto.[47]

    La ĉi-suba tabelo montras jaran porkapan konsumadon de teo en 2004.[47]

    Numero Lando Teo-konsumado
    1 Turkio Turkio 2,5 kg
    2 Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) 2,1 kg
    3 Irlando Irlando 1,5 kg
    4 Maroko Maroko 1,4 kg
    5 Irano Irano 1,2 kg
    6 Egiptio Egiptio 1,1 kg
    7 Nov-Zelando Nov-Zelando 1 kg
    7 Pollando Pollando 1 kg
    8 Japanio Japanio 0,9 kg
    9 Nederlando Nederlando 0,8 kg
    10 Aŭstralio Aŭstralio 0,8 kg

    Ĉinia, tibeta tetrinkado[redakti | redakti fonton]

    Tibeta monaĥo preparanta buterteon.

    Kiel hejmlando de teo, Ĉinio havas multspecajn teojn kaj teaĵojn. Kaj ĉinoj alte taksas tetrinkadon kaj ties morojn. Kiel ĉiutagaj trinkaĵoj, buterteo, oleteo kaj laktoteo estas vaste ŝatataj de nacimalplimultoj de Ĉinio kaj intime rilatas kun iliaj vivmanieroj.

    En Tibeto kaj Interna Mongolio oni trinkas ĉefe buterteon; precipe por la tibetanoj butero estas nemankigebla manĝaĵo. Antaŭe la tieaj paŝtistoj ekstraktis buteron el lakto de bovinoŝafino. Unue ili varmigis lakton, poste enverŝis ĝin en grandan sitelon kaj forte kirlis ĝin centojn da fojoj ĝis graso disigis de lakto. Fine ili ĉerpis helflavan grason kaj enverŝis la grason en ledsakon. Post malvarmigo butero estis preta. Nun pli kaj pli multaj paŝtistoj faras tion per maŝino. La tibetanoj ŝatas trinki buterteon. Por prepari buterteon oni unue infuzas teon aŭ tebrikon kaj kuiras ĝin, ĝis ĝi fariĝos densa suko. Ĝin verŝinte en specialan tesitelon kaj aldoninte ai ĝi buteron kaj salon, oni forte tiras kaj retiras dekojn da fojoj korkon en la sitelo, ĝis butero kaj teo plene kunfandiĝos. Poste, oni enverŝas tiun likvaĵon en poton por ĝin varmigi. Jen la bongusta buterteo estas preta. Buterteo utilas al delikatigo de Ia haŭto, helpas rezisti kontraŭ frosto. Ĝi estas vaste ŝatata de tiuj, kiuj vivas sur altebenaĵo kun seka klimato.

    Kompare kun tibetanoj, mongoloj preparas buterteon pli simple: boligi akvon en kupra kuirilo, pulvorigi teon, ŝuti ĝin en bolantan akvon kaj aldoni al ĝi iom da salo, konvenan kvanton da freŝa lakto bovinaŝafina, gis ruĝa teo fariĝos lakto-blanka. Jen pretiĝas laktoteo. Poste, ili aldonas al ĝi iom da butero kaj bruna sukero. Jen estas preparita buterteo, ofte por solena ceremonio.

    Monk in red robes pouring butter tea into a bowl in the ground from a large silver-colored tea pot
    Monaĥo el Taŝilhunpo verŝante buterteon.

    Oleteo furoras en la regionoj de la nacimalplimultoj de Guanĝi, Guizhou kaj aliaj lokoj en suda Ĉinio. En tiuj lokoj la klimato estas kompare humida kaj en ties montaraj regionoj iom malvarma. Oleteo estas utila al forigo de malsekeco en la korpo. Pro tio, la tieaj logantoj kutimas trinki oleteon ĉiutage. Donante grandan atenton al ĝiaj ingrediencoj, oni rostas miksitajn teon kaj rizon, kuiras ilin en akvo, per speciala ĉerpilo elakvigas la rekrementon kaj aldonas al la likvaĵo rostitajn gluec-rizon, sojfabojn, arakidsemojn, malgrasan viandon, porkan hepaton, fiŝfrajon, fiŝetojn kaj salikoketojn.

    En la Ninĝia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono, en norda Ĉinio, oleteo kaj teo fakte preskaŭ havas nenion komunan, tamen oni tiel nomas oleteon, ĉar oni trinkas ĝin en maniero simila al tiu de tetrinkado. La procedo de preparado estas jena: unue distranĉi solidigitan ŝaf-grason kaj ĝin fandi en poto, aldoni al ĝi rostitan farunon kaj bolantan akvon, antaŭ ol kuiri ĝin ĝis supiĝo, poste aldoni al ĝi ankaŭ salon, vinagron, dishakitan ŝenoprazon k.a. Tiu nutroriĉa trinkaĵo utilas al la sano.

    Buterteo, oleteo kaj laktoteo estas nemankigeblaj por la ĉiutaga vivo de la supre menciitaj nacimalplimultoj ne nur pro bezono, sed ankaŭ pro ĝuo. Ekz., mongoloj kutimas trinki laktoteon matene kaj vespere. Tiam ĉiuj familianoj sidas kune, multe ĝuante la trinkadon, kaj en la tendo regas ne nur bonodoro, sed ankaŭ gaja etoso.

    Internacia Tago de Teo[redakti | redakti fonton]

    Laŭ Unuiĝintaj Nacioj la internacia tago de Teo estas la 21-a de majo.[48]. Aliaj diras, ke tiu Tago estas la 15-a de decembro.

    Institucioj[redakti | redakti fonton]

    La Muzeo Horniman estas muzeo en Forest Hill, London Borough of Lewisham, Anglio. Fondita de viktoria teo-komercisto Frederick John Horniman, Ĝi enhavas kolektojn de naturhistorio, kulturaj artefaktoj kaj muzikaj instrumentoj de Frederik John Horniman, kiu antaŭ 1891 fariĝis la plej granda komerca entrepreno pri teo en la mondo.

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Mair kaj Hoh, 2009, pp. 262–264
    2. 2,0 2,1 tea. Online Etymology Dictionary.
    3. Mair kaj Hoh, 2009, p. 262
    4. . Origin And Distribution Of The Tea Plant (19 September 2021).
    5. 5,0 5,1 5,2 (2016) “Indications for three independent domestication events for the tea plant (Camellia sinensis (L.) O. Kuntze) and new insights into the origin of tea germplasm in China and India revealed by nuclear microsatellites”, PLOS ONE 11 (5), p. e0155369. doi:10.1371/journal.pone.0155369. 
    6. 6,0 6,1 6,2 (2018) “Domestication origin and breeding history of the tea plant (Camellia sinensis) in China and India based on nuclear microsatellites and cpDNA sequence data”, Frontiers in Plant Science 8, p. 2270. doi:10.3389/fpls.2017.02270. 
    7. 7,0 7,1 Yee, L.K., Tea's Wonderful History, The Chinese Historical and Cultural Project, archived from the original on 2002-08-03, https://web.archive.org/web/20020803115304/http://chcp.org/tea.html, retrieved 17a de Junio 2013, "year 1996–2012" 
    8. George Van Driem. (2019) Tale of Tea: A Comprehensive History of Tea: From Prehistoric Times to the Present Day (angle). BRILL. ISBN 978-9004386259.
    9. Heiss & Heiss 2007, pp. 6–7.
    10. Benn 2015, p. 22.
    11. Mair & Hoh 2009, pp. 264–65.
    12. 12,0 12,1 Mair & Hoh 2009, pp. 29–30.
    13. Kit Boey Chow. (1990) All the Tea in China. Sinolingua, p. 2–3. ISBN 978-0-8351-2194-1.
    14. "Archaeologists discover world's oldest tea buried with ancient Chinese emperor", The Independent, Independent Print Limited.
    15. Houyuan Lu (7a de Januaro 2016). “Earliest tea as evidence for one branch of the Silk Road across the Tibetan Plateau”, Nature 6, p. 18955. doi:10.1038/srep18955. 
    16. World's oldest tea found in Chinese emperor's tomb. Phys.org (28a de Januaro 2016). Arkivita el la originalo je 17a de Septembro 2016. Alirita 22a de Julio 2016. “The oldest written reference to tea is from the year 59 BC.”.
    17. Mair & Hoh 2009, pp. 30–31.
    18. Bennett Alan Weinberg, Bonnie K. Bealer. (2001) The World of Caffeine: The Science and Culture of the World's Most Popular Drug. Routledge. ISBN 978-0-415-92722-2.
    19. 19,0 19,1 Benn 2015, p. 42.
    20. Andrew Chittick. (2020) The Jiankang Empire in Chinese and World History. Oxford University Press, p. 75–76. ISBN 9780190937546.
    21. (2001) Scott Pearce: Culture and Power in the Reconstitution of the Chinese Realm, 200–600. Harvard University Asia Center. ISBN 0-674-00523-6.
    22. Miranda Brown (2a de Marto 2022) The Medieval Influencer Who Convinced the World to Drink Tea—Not Eat It.
    23. Mair & Hoh 2009, pp. 39–41.
    24. Mair & Hoh 2009, p. 118.
    25. (2001) The World of Caffeine: The Science and Culture of the World's Most Popular Drug. Psychology Press. ISBN 978-0-415-92722-2.
    26. Mair & Hoh 2009, p. 165.
    27. Mair & Hoh 2009, p. 106.
    28. Mair & Hoh 2009, p. 169.
    29. Russian Tea History. Alirita 28a de Majo 2019.
    30. (1978) Granda Sovetia Enciklopedio. Советская энциклопедия, p. vol. 29, 11.
    31. Jeremiah Curtin, A Journey to Southern Siberia, 1909, chapter one
    32. Basil Dymytryshyn, Russia's Conquest of Siberia: A Documentary Record, 1985, volume one, document 48 ("he was an envoy that year, but the tea may have been given on a later visit to the Khan")
    33. Paul Chrystal. (2014) Tea: A Very British Beverage. Amberley Publishing Limited. ISBN 978-1-4456-3360-2.
    34. Peter Mundy Merchant Adventurer, 2011, eld. R.E. Pritchard, Bodleian Libraries, Oxford
    35. "Tea". In Our Time. 29a de Aprilo 2004. BBC Radio 4. Arkivita el la originalo la 11an de Aprilo 2015. Alirita la 7an de Septembro 2015.
    36. A Social History of the Nation's Favourite Drink. United Kingdom Tea Council. Arkivita el la originalo je 30a de Julio 2009. Arkivigite je 2009-07-30 per la retarkivo Wayback Machine
    37. Lysaght, Patricia (1987). "When I makes Tea, I makes Tea: the case of Tea in Ireland". Ulster Folklife. 33: 48–49.
    38. Goldstone, Jack A.. (2016) Revolution and Rebellion in the Early Modern World: Population Change and State Breakdown in England, France, Turkey, and China, 1600–1850; 25th Anniversary Edition (angle). Routledge. ISBN 978-1-315-40860-6.
    39. Lovell, Julia. (2012) The Opium War: Drugs, Dreams and the Making of China. Picador. ISBN 978-1-4472-0410-7.
    40. 40,0 40,1 40,2 Colleen Taylor Sen. (2004) Food Culture in India. Greenwood Publishing Group. ISBN 978-0-313-32487-1. “Ironically, it was the British who introduced tea drinking to India, initially to anglicized Indians. Tea did not become a mass drink there until the 1950s when the India Tea Board, faced with a surplus of low-grade tea, launched an advertising campaign to popularize it in the north, where the drink of choice was milk. (Ironie, estis la Britoj kiuj enkondukis tetrinkado en Hindion, dekomence por angligi hindianojn. Teo ne iĝis amastrinkaĵo tie ĝis la 1950-aj jaroj kiam la India Tea Board, frontis pluson de malalt-grada teo, lanĉis reklamkampanjon por popularigi ĝin norde, kie la plej elektita trinkaĵo estis lakto.)”.
    41. Mair & Hoh 2009, p. 214.
    42. Sarah Rose. (2010) For All the Tea in China. Penguin Books, p. 1–5, 89, 122, 197.
    43. TED Case Studies – Ceylon Tea. American University, Washington, DC. Arkivita el la originalo je 23a de Februaro 2015. Alirita 27a de Novembro 2013. Arkivigite je 2015-02-23 per la retarkivo Wayback Machine
    44. Alan Macfarlane, Iris Macfarlane. The Empire of Tea. Eldonita en 2004 de The Overlook Press. ISBN 1-58567-493-1. p. 32
    45. 45,0 45,1 45,2 Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (ONA) de Unuiĝintaj Nacioj FAOSTAT. Kontrolita 9-an de januaro 2010
    46. http://www.sourcejuice.com/1114624/2009/02/11/current-situation-global-tea-market-development/[rompita ligilo]
    47. 47,0 47,1 [1]
    48. [2]

    Literaturo[redakti | redakti fonton]

    Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

    • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tea en la angla Vikipedio.
    • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo en la hispana Vikipedio.