Trejnado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Korpa ekzercado kaj trejnado al infanoj.
Trejnado ĉe la strando por surfado

Trejnado estas sisteme organizita ekzercado cele al la plibonigo de kapablo(j) de individuo aŭ grupo. Trejnado kutime okupas de unu tago ĝis unu semajno kaj subkomprenas aktivan laboron de la homoj dum la tuta tempo.

Trejnadoj okazas en diversaj terenoj de scio. Plejofte estadas trejnadoj kunigitaj kun vendado kaj aliaj agadoj kunigitaj kun komerco.

Pri natursciencoj kutime trejnadojn oni ne uzas pro malsimpleco de la aferoj, tie anstataŭ trejnadi necesas studi en universitato dum sufiĉe longa periodo (kelkaj jaroj).

Kuntrejnado kaj en multaj lingvoj oni uzas la anglismon coaching, estas trejnado aŭ disvolvigo en kiu persono nome trejnistokuntrejnisto subtenas lernanton por atingi specifajn personan aŭ profesian celojn.

Besta trejnado[redakti | redakti fonton]

Besta trejnado estas la operacianta kondiĉigo kaj trejnado de besto por obei la instrukciojn de sia posedanto aŭ funkciigisto. Aldomigitaj bestoj povas esti trejnitaj por plenumi certajn agojn, kiel serĉi eksplodaĵojn aŭ fari cirkajn trukojn (kiuj ne estas nuntempe akceptitaj en la plej multaj okcidentaj landoj), ekzemple: hunda trejnado. Trejnado kaj funkciigado de polichundoj implikas multe da trejnado kaj tiu profesio estas nomita "hundtrejnisto".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]