Trinkmono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Trinkmono en manĝejo

Trinkmono (alinome dankmono, gratifiko) estas krommono, kiun oni donas al servistoj por danki lian agadon. Estas du tipoj: deviga kaj nedeviga. "Deviga" trinkmono estas vere parto de la prezo, sekve, en multaj landoj, kiel en Brazilo estas specialaj leĝoj por eviti trompojn al klientoj aŭ malpago de impostoj.

La uzo de trinkmono estas tre malsama laŭ la kulturo kaj lando. En Usono, ekzemple, tio estas preskaŭ devo, en Japanio, ĝi estas preskaŭ insulto. En aliaj landoj tio estas malofta, sed bone akceptita, kiel ekzemple, en Brazilo, kie estas tiel ofte ke la taksiistoj kaj kelneroj rabatas la cendojn, kiel oni aldonas trinkmonon.

Alie, en multaj landoj estas paga, kio en aliaj estas senpaga. Ekzemple, en multaj landoj, enirado en publikaj necesejoj estas senpaga; en aliaj, tio estas pagenda, sed oni ne devas konfuzi tion kun trinkmono.