Ursa ajlo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ursa ajlo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Amarilidacoj Amaryllidaceae
Genro: Aliumo Allium
Specio: A. ursinum
Allium ursinum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ursa ajlo (latine Allium ursinum, sinonimoj Allium latifolium, A. nemorale, Ophioscorodon ursinum) aŭ "sovaĝa ajlo" estas staŭda, unukotiledona planto simila al kutima ajlo, cepo, poreo, askalono kaj ŝenoprazo. [1] Ĝi apartenas al la biologia genro aliumo kaj la familio aliacoj (kiu estis antaŭe konsiderata kiel sub-familio de liliacoj). Krom la taksona subspecio "kutima" ursa ajlo (Allium ursinum subsp. ursinum) ekzistas ankaŭ la subspecio "ukrainia" ursa ajlo (Allium ursinum subsp. ucrainicum), kiu havas pli malglatajn foliajn tigojn.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Floro de ursa ajlo
Folioj de ursa ajlo en bazarstando en Budapeŝto, Hungario
Fromaĝo kun la folioj de ursa ajlo
Fruktoj kun semoj

Ursa ajlo estas plurjara, herba planto, kiu atingas altecon de inter 20 kaj 50 centimetroj. Ĝi havas rektan, tri-lateran tigon. La plantoj havas longtigajn, lancoformajn foliojn, kiuj larĝas du ĝis kvin centimetrojn.

Ursa ajlo havas florarojn el po kvin ĝis dudek unuopaj floroj. La floroj havas po ses blankajn petalojn, kiuj aranĝiĝas stelforme.

La odoro similas al tiu de kutima ajlo, sed malpli fortas. La folioj aperas en la norda hemisfero ekde februaro respektive marto, kaj la plantoj floras inter aprilo kaj junio. La du ĝis tri centimetrojn grandaj semoj de la plantoj havas malgrandajn aldonaĵojn, kiuj estas tre ŝatataj de formikoj kaj garantias seman plutransportadon. Fine de majo, post la florado, la planto ĉesas kreski, kaj remalgrandiĝas ĝis la sekva februaro.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ursa ajlo ekzistas sovaĝe en preskaŭ la tuta Eŭropo kaj norda Azio, aparte en ombraj riverobordaj herbejoj kaj herbejaj arbaroj - precipe la plantoj ŝatas proksimecon de fagaj arbaroj. Sed krome ĝi intertempe grandkvante kultiviĝas en ĝardenoj.

Manĝeblo[redakti | redakti fonton]

Oni povas manĝi la bulbon kaj la foliojn (vidu la supran foton) kiel legomojnkondimentojn. Ĝi estas bonega kruda en salatoj[2]. Ĝiaj folioj prepariĝas kiel pesto kaj supo aŭ kiel spico en salatoj aŭ tizanoj. Oni povas kuiri kiel spinaco, konsumi sur pano kun kazeo (vidu la supran foton), aŭ en natura jogurto. Ĝi ankaŭ estas uzata kiel spicita butero por kradrostaĵo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu “Alio ursa” en: Plurlingva nomaro de sovaĝaj plantoj en Eŭropo - Bernhard Eichkorn - Eld. Villingen-Schwenningen - 1995.
  2. François Couplan. (1990) Le régal végétal - Plantes sauvages comestibles (Vegetala bongusto - Sovaĝaj manĝeblaj plantoj)' (france), p. 344/453. ISBN 287724024X.

Fotaj impresoj[redakti | redakti fonton]

Florbedoj de arbare floranta ursa ajlo tute pitoreske aspektas tiel: