Vakcino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vakcino kontraŭ variolo, malsano kiu malaperis danke al vakcinado
"Funkciado kaj historio de la vakcinoj" - video de la jutuba kanalo Scivolemo.
Jonas Salk en 1955 montranta du botelegojn de kultivo uzitajn por disvolvigo de la vakcino kontraŭ la poliomjelito.

Vakcino estas substanco, injekteblatrinkebla, estiganta ĉe la organismo imunecon kontraŭ iu mikrobaparazita malsano.[1] Vakcino prezentas mortigitajn aŭ senfortigitajn mikrobojn aŭ rekte izolitajn antigenojn sen infektaj elementoj, aŭ mesaĝan RNA-n (mRNA) de antigenoj, kiuj okazigas imunan respondon de la korpo, ofte per produktado de antikorpoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La celo de vakcinado estas plifortigi la respondojn de la homa korpo al mikroboj kiuj povas okazigi malsanojn. Se la korpo jam konas la kulpajn mikrobojn pro antaŭa infekto aŭ vakcino, ĝi povas respondi pli rapide kaj efike tiel ke la simptomoj de la malsano estos malpli fortaj aŭ neekzistantaj.

Ofte necesas vakcini plurfoje kontraŭ la sama malsano por plifortigi la imunan respondon, ĉefe dum la du unuaj jaroj de vivo, inter la gravaj vakcinoj estas tiuj kontraŭ Haemophilus, hepatito B, Streptococcus pneumoniae, Neisseria meningitidis, morbilo, rubeolo kaj mumpso. La forteco de imuna respondo povas malfortiĝi kun la tempo, do ankaŭ tie regulaj vakcinoj estas bezonataj kiel por kokluŝo. Kutime, nur unu injekto estas bezonata kontraŭ tuberkulozo. Kontraŭ gripo, vakcino estas ĉiujare bezonata, ĉar gripo estas kaŭzata de pluraj virusoj kiuj havas malsamajn antigenojn, kaj kiuj povas rapide mutacii.

Kelkfoje, vakcino permesas protekti kontraŭ pluraj malsanoj samtempe, kiel difterio, tetanoso kaj poliomjelito. Tiuj vakcinoj estas oportunaj, ĉar malpli da injektoj estas bezonataj, do homo kaj socio estas pli facile protektata. Esploristoj ankaŭ provas krei vakcinojn, kiuj liberigas la antigenojn je pluraj momentoj, tiel ke vakcini plurfoje por plifortigi la imunan respondon ne estos bezonata.[2]

BovinaJenera vakcino estas antivariola likvo el la pustuloj de mamoj de bovinoj, trafitaj de pokso.

Pasteŭra vakcinado estas vakcinado per senfortigitaj kultivaĵoj, ekz. antiantraksa vakcinado.

Historio de vakcinoj[redakti | redakti fonton]

Edward Jenner, la «patro de la moderna imunologio», realigis la unuajn inokulojn, specife por eviti la variolon.

Antaŭ la enkonduko de la vakcinado per bovovariolo (heterotipa imunado), la variolo estis evitita per intenca inokulado de malfortaj bredaĵoj de la viruso de la homa variolo akirita el epidemioj de malalta mortindico. Tiuj inokuloj disvolvigis la malsanon kun malalta risko al morto kompare kun la mortoj okazigitaj de epidemioj de pli agresemaj bredaĵoj, kio havigis imunecon kontraŭ tiuj epidemioj de variolo. La unuaj informoj pri la praktiko de la inokulado per variolo estas registritaj en Ĉinio dum la 10-a jarcento,[3] dum la unua dokumentita praktiko datas el la 15-a jarcento. Tiu praktiko konsistis en tranaza enblovado de pulvoro konstituita de fragmentoj de sekaj muelitaj pustuloj, cele al la atingo de la imunigo de pacientoj kiuj suferis malfortajn tipojn de variolo. Estis registrita ankaŭ la uzado de aliaj teknikoj de enblovado en Ĉinio dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj.[4]

En 1718, brita aristokrata, verkistino kaj vojaĝistino Lady Mary Wortley Montagu informis, ke turkoj havis la kutimon inokuli per puso akirita el la bovovariolo. Lady Montagu ŝajne inokulis siajn proprajn filojn tiel.

En 1796, dum epoko de forta etendo de la viruso de la variolo en Eŭropo, rura kuracisto de Anglio, nome Edward Jenner, rimarkis, ke kelkaj laktistinoj akiris foje specon de bovovariolo pro la kontakto kontinua kun bovinoj, kaj ke poste ili iĝis imunaj kontraŭ malsaniĝo pro komuna variolo. Efektive oni konstatis, ke tiu bovovariolo estas malforta varianto de la mortiga homa variolo. Laborante pri tiu okazo de inokulado, Jenner prenis bovovariolon de la mano de la farmistino Sarah Nelmes kaj inokulis tiun fluaĵon pere de injekto en la brako de infano ok-jaraĝa, nome James Phipps. La infano montris simptomojn de la infekto de bovovariolo. Kvardek ok tagojn poste, post Phipps estis rekuperinta komplete el la malsano, la doktoro Jenner injekciis al la infano infekton de homa variolo, sed tiun fojon li ne montris ajnan simptomon aŭ signon de malsano.[5] Ĉar la inokulado per la bova varianto estis multe pli sekura ol la inokulado per homa variolo per enblovado, oni malpermesis tiun lastan en Anglio en la jaro 1840. Ekde tiam tiu proceduro de vakcinado etendiĝis tra tuta Eŭropo kaj Ameriko, kvankam ne sen opozicio fare de kelkaj sektoroj de la eklezioj (en la 18-a jarcento, elstara moŝta kristano de Londono, nome Edmund Massey, antaŭ la progresoj kiuj finfine elfluos en la vakcino de Jenner, atakis la sansistemjan evitajn praktikojn, ĉar laŭ li ili estas kontraŭaj al la decidoj de Dio; kaj tiuj argumentoj estis ripetitaj eĉ ĝis la nuntempo.[6]

La dua generacio de vakcinoj estis enkondukita en la 1880-aj jaroj fare de Louis Pasteur, kiu disvolvigis vakcinojn kontraŭ la birda ĥolero kaj la antrakso. Por konstati la efektivecon de la antiantraksa vakcinado li plenumis kuraĝan kaj brilan publikan eksperimenton en la farmo de Pouilly-le-Fort.

Aparta epizodo[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekspedicio Balmis.

La Ekspedicio Balmis aŭ en hispana Real Expedición Filantrópica de la Vacuna estis trijara misio al Ameriko estrita de la Dro. Francisco Javier Balmis cele al vakcinado de miloj da personoj kontraŭ la variolo. Vakcinado, multe pli sekura vojo por eviti variolon ol pli malnovaj metodoj kiaj inokulado, estis enmetita de la angla kuracisto Edward Jenner (1749-1823). La Ekspedicio Balmis startis el Korunjo la 30an de novembro 1803. Ĝi povas esti konsiderata la unua internacia sansistema ekspedicio en la historio.[7][8] La malkovrinto de la vakcino Edward Jenner verkis "Mi ne imagas, ke la rakontoj de historio havigu ekzemplon de filantropio tiom nobla, tiom etenda kiom tiu."

La reĝo Karlo la 4-a de Hispanio apogis sian reĝan doktoron Balmis, ĉar sia propra filino María Luisa estis suferinta la malsanon. La ekspedicio veturis per la ŝipo Maria Pita kaj portis 22 orfojn (8 al 10-jaruloj) kiel sinsekvaj portantoj de la malsano, Balmis, kuraciston, kvar helpantojn, tri helpantinojn, kaj Isabel López de Gandalia, la estrino de la orfejo Casa de Expósitos de Korunjo.[9]

La misio portis la vakcinon al Kanarioj, Kolombio, Ekvadoro, Peruo, Meksiko, Filipinoj kaj Ĉinio.[10] Ĉio daŭris sep jarojn kaj dume mortiĝis la doktoro Salvany (Cochabamba, 1810). En Meksiko, Balmis prenis aliajn 25 orfojn por pluhavi la infekton dum la trapassado de la Pacifiko. En Filipinoj, li resendis plej el la ekspedicianojn reen al Meksiko dum li iris al Ĉinio, kie li vizitis Makaon kaj Kantonon. Survoje reen al Hispanio, Balmis konvinkis la aŭtoritatojn de Saint Helena (1806) rajtigi la tiean vakcinadon.

Kronologio[redakti | redakti fonton]

Malsanoj antaŭ kaj post la enkonduko de vakcino.
18-a jarcento

1796: Unua vakcino kontraŭ variolo.

19-a jarcento

1879: Unua vakcino kontraŭ gastroenterito.

1881: Unua vakcino kontraŭ antrakso.

1884: Unua vakcino kontraŭ ĥolero.

1885: Unua vakcino kontraŭ rabio.

1890: Unua vakcino kontraŭ tetano.

1890: Unua vakcino kontraŭ difterio.

1897: Unua vakcino kontraŭ pesto.

20-a jarcento

1926: Unua vakcino kontraŭ kokluŝo.

1927: Unua vakcino kontraŭ tuberkulozo.

1937: Unua vakcino kontraŭ flava febro.

1937: Unua vakcino kontraŭ tifo.

1945: Unua vakcino kontraŭ gripo.

1952: Unua vakcino kontraŭ poliomjelito.

1954: Unua vakcino kontraŭ japana encefalito.

1962: Unua vakcino trabuŝa kontraŭ poliomjelito.

1964: Unua vakcino kontraŭ morbilo.

1967: Unua vakcino kontraŭ mumpso.

1970: Unua vakcino kontraŭ rubeolo.

1974: Unua vakcino kontraŭ varicelo.

1977: Unua vakcino kontraŭ pneŭmonio (Streptococcus pneumoniae).

1978: Unua vakcino kontraŭ meningito (Neisseria meningitidis).

1981: Unua vakcino kontraŭ hepatito B.

1985: Unua vakcino kontraŭ Haemophilus influenzae tipo b (HiB).

1992: Unua vakcino kontraŭ hepatito A.

1998: Unua vakcino kontraŭ boreliozo Lyme.

21-a jarcento

2005: Unua vakcino kontraŭ homa papilomaviruso (ĉefa faktoro por risko de cervika kancero).

2009: Ebla vakcino kontraŭ hepatito C, unua vakcino kontraŭ gripo A (H1N1).

2015: Unua vakcino kontrolita kontraŭ la viruso de ebolo.

2020: Unua vakcino kontraŭ COVID-19 aprobita, kiu estas ankaŭ la unua vakcino de ARN aprobitada (BNT162b2).[11]

Vakcinkalendaro[redakti | redakti fonton]

En ĉiu lando oni rekomendas, ke la infanojn oni vakcinu tiom frue kiom ilia imunsistemo kapablu reagi al la artefarita imunigo, pere de la kromaj postaj dozoj por plifortigo kiuj necesus, por atingi la plej bonan sanprotektadon. Krome, ekzistas internaciaj rekomendoj de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS).[12]

Krom la kalendaro de infana vakcinado kaj situacioj de vojaĝoj al landoj kie estus riskoj je specifaj malsanoj, ankaŭ kelkajn vakcinojn oni rekomendas dum la tuta vivo (memorigaj dozoj) kiel kontraŭ tetano, gripo, pneŭumonio, ktp. La gravedaj virinoj estas foje ekzamenitaj por konstati ilian rezistadon al la rubeolo. Ĉe maljunuloj oni rekomendas speciale la vakcinoj kontraŭ la pneŭmonio kaj la gripo, nome malsanoj kiuj je altaj aĝoj povas esti danĝeraj.

Malvarma ĉeno[redakti | redakti fonton]

La ĉeno de malvarmo devas esti uzita en la liverado de vakcinoj, ĝis foraj lokoj en varmaj klimatoj, sekurigitaj per retoj de transportoj, kiu en kelkaj areoj estas malmulte disvolvigitaj. La interrompo de malvarma ĉeno okazigas konsekvencoj similaj al historiaj eksplodoj de variolo en Filipinoj dum la Hispan-usona milito, dum kiuj la liveritaj vakcinoj iĝis neutilaj pro manko de kontrolo de temperaturo dum la transportado.[13]

Por precizaj vakcinoj ekzistas diferencaj tipoj de ĉenoj de malvarmo (je stato de 2020), nome la jenaj:

  • Ĉeno de malvarmo ultrafrosta por vakcinoj kiuj postulas −70 °C. La vakcinoj kontraŭ ebolo kaj kontraŭ KOVIM-19 postulas tiun nivelo, same kiel kelkaj vakcinoj por animaloj, kiel ekzemple por kokoj.
  • Sekva ŝtupo estas la ĉeno de malvarmo frosta kiu postulas −20 °C. La vakcinoj kontraŭ la varicelo kaj la zostero postulas tiun nivelon de malvarmo.
  • La plej malalta ŝtupo estas la fridoĉeno, kiu postulas temperaturojn inter du kaj ok (2-8) gradoj. La plimulto de la vakcinoj kontraŭ la gripo postulas nur fridon.[14]

En 2020, dum la pandemio de KOVIM-19, la disvolvigitaj vakcinooj postulis temperaturojn por stokado kaj transportado ultrafrostajn tiom malaltajn kiom −70 gradoj Celsius (−94 ), kio postulis tion kio nomiĝis infrastrukturo de "ĉeno pli malvarma".​[15] Tio okazigis problemojn de distribuado ekzemple de la vakcino de Pfizer. Oni ĉirkaŭkalkulis je decembro 2020, ke nur 25 ĝis 30 landoj en la mondo, havis la necesan infrastrukturon por la malvarma ĉeno ultrafrosta postulita.[14]

Kontraŭpoliaj vakcinoj[redakti | redakti fonton]

Hilary Koprowski (legu: Hilari Koprovski), Varsovio, 2007

Hilary Koprowski [Hilari Koprovski] (naskiĝis la 5-an de decembro 1916 en Varsovio, mortis la 11-an de aprilo 2013 en Filadelfio) estis pola-usona virusologo kaj imunologo; ano de la Pola Scienca Akademio, ano de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj, profesoro de la Thomas Jefferson Universitato en Filadelfio; inventinto de la unua efektiva polio-vakcino.

En 1988 Asembleo de la Monda Organizaĵo pri Sano akceptis rezolucion pri forigo de poliomjelito ĝis la jaro 2000. Tia certeco baziĝis sur la alta efektiveco de la viva kontraŭ-poliomjelita vakcino de Sabin. Tamen post la jaro 2000 oni kelkfoje prokrastis la tempolimojn de elimino de poliomjelito. Sed kvankam la forigo de la malsano ankoraŭ ne estas atingita, en la lukto kontraŭ poliomjelito jam estas signifaj sukcesoj. Poliomjelito jam oficiale estas eliminita en Ameriko, Eŭropo, Rusio, Ĉinio kaj en multaj aliaj landoj de Azio kaj de Pacifiko.

Kompare kun 1988, la kvanto de infektitaj homoj en la mondo en 2008 malpligrandiĝis je 99 %, kaj la kvanto de endemiaj landoj dum tiu periodo malpliiĝis de 125 ĝis 4 (Barato, Pakistano, Afganio kaj Niĝerio), en kiuj estas disvastiĝintaj poliovirusoj de la 1a kaj 3a tipoj, dum la 2a tipo jam estas tutmonde eliminita. La kaŭzoj de la persisteco de la poliovirusoj en tiuj regionoj estas nesufiĉa vakcinado, difektoj en higieno ktp. Sed krom endemiaj regionoj, poliomjelito de tempo al tempo registriĝas ankaŭ en iuj aliaj landoj. Antaŭ kelkaj jaroj estis epidemio de la malsano en Namibio, kie la plimulto de malsanuloj estis plenaĝuloj. Malsanuloj estis registritaj ankaŭ en Angolo, Burundo, Demokratia Respubliko Kongo kaj aliaj afrikaj landoj. Printempe de 2010, epidemio de poliomjelito eksplodis en Taĝikio – la malsano verŝajne estis enportita el endemia Afganio. Kun migrantoj kelkaj kazoj de poliomjelito el Taĝikio estis enportitaj en Rusion, kaj unu malsanulo mortis. En ĉiuj landoj oni enigas vakcinadon en la kalendaron de devigaj vakcinadoj. Sed en la endemiaj regionoj kaj en tiuj, kie estas granda minaco de enportado de poliomjelito, krome oni okazigas tiel nomatajn naciajn tagojn de vakcinado. Tiam oni vakcinas samtempe ĉiujn infanojn ĝis 3-5-jarajn, kio ĉesigas la cirkuladon de la virusoj inter homoj. Tio, ekzemple, antaŭnelonge okazis en Barato, kiam dum unu tago estis vakcinitaj perbuŝe 180 milionoj da infanoj malpli ol 5-jaraj. En tiu kampanjo partoprenis, krom enlandaj medicinistoj, multaj miloj da volontuloj el diversaj landoj.

En la landoj, kie oni uzas por vakcinado la vivan vakcinon de Sabin, registriĝas ege malofte vakcinorilataj kazoj de paralizoj, verŝajne ĉe personoj kun nesufiĉa imunstato. Tial en iuj landoj, kie poliomjelito estas likvidita, por evitigi postvakcinajn komplikiĝojn, nun oni akceptas nur la vakcinon de Salk, entenantan mortigitajn poliovirusojn. Sed en la landoj, kie ankoraŭ registriĝas poliomjelito, necesas uzi por vakcinado la vakcinon de Sabin, ĉar la vakcino de Salk ne estas kapabla preventi la virusportadon.

Aliaj vakcinoj[redakti | redakti fonton]

Kontraŭgripa vakcino[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kontraŭgripa vakcino.
Flegistino vakcinas usonan mararmeanon.

La kontraŭgripa vakcino, estas vakcino kiu protektas kontraŭ infekto de gripaj virusoj. Nova versio de la vakcino estas disvolvita dufoje jare, ĉar la gripa viruso rapide ŝanĝiĝas. Kvankam ties efikeco varias de jaro al jaro, la plej multaj el ili provizas modestan ĝis altan protekton kontraŭ gripo. Usona Centroj por Kontrolo kaj Preventado de Malsanoj taksas ke vakcinado kontraŭ gripo reduktas malsanon, medicinajn vizitojn, enhospitaligojn, kaj mortojn. Kiam imunizita laboristo malsaniĝas pro la gripo, ili averaĝe ree laboras duonan tagon pli frue. Vakcina efikeco en malpli ol du jaraĝulojn kaj pli ol 65 jaraĝaj restas nekonata pro la malalta kvalito de la esplorado. Vakcinataj infanoj povas protekti la ĉirkaŭantojn.

La Monda Organizaĵo pri Sano rekomendas jaran vakcinadon por preskaŭ ĉiuj homoj ĉirkaŭ la aĝo de ses monatoj, precipe tiuj kun alta risko. La Eŭropa Centro por Kontrolo kaj Preventado de Malsanoj ankaŭ rekomendas ĉiujaran vakcinadon por grupoj altriskaj. Ĉi tiuj grupoj inkluzivas gravedajn virinojn, maljunulojn, infanojn inter ses monatoj kaj kvin jaroj, tiujn kun aliaj sanproblemoj, kaj tiujn, kiuj laboras en kuracejoj aŭ aliaj publikaj ejoj kun kontakto amase al multaj homoj.

Kontraŭvariola vakcino[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kontraŭvariola vakcino.
Kontraŭvariola vakcino administrata. Notu la dupintan pinglon.[16]

Kontraŭvariola vakcino, la unua vakcino sukcese disvolvigita, estis enkondukita de Edward Jenner en 1798. Li sekvis siajn proprajn observojn ke laktistinoj kiuj jam estis suferintaj pro bovovariolo ne suferis poste variolon kio indikis, ke inokuli bovovariolon protektas kontraŭ variolo. La vorto vaccine (vakcino) derivas el Variolae Vaccinae (tio estas variolo de bov(in)o), termino dezajnita de Jenner por aludi al la bovovariolo kaj uzita en la longa titolo de sia verko Inquiry into the...Variolae Vaccinae... known...[as]... the Cow Pox.[17] Vakcinado, nome la termino kiu tuje anstataŭis inokulado de bovovariolo kaj vakcina inokulado, estis dekomence uzita presite de amiko de Jenner nome Richard Dunning en 1800.[18] Dekomence, la terminoj vakcino/vakcinado aludis al variolo, sed en 1881 Louis Pasteur proponis, ke honore al Jenner la termino ampleksiĝu por kovri la novajn protektajn inokuladojn enkondukitajn.

Vakcino de COVID-19 de Sinopharm BIBP[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vakcino de COVID-19 de Sinopharm BIBP.
Vakcino kontraŭ KOVIM-19 de Sinopharm BIBP.

La vakcino kontraŭ la kronvirusa malsano de 2019 de Sinopharm BIBP, ankaŭ nomita BBIBP-CorV,[19] la vakcino kontraŭ la kronvirusa malsano de 2019 de Sinopharm,[20]vakcino BIBP,[20][21][22] estas unu el du vakcinoj kontraŭ la kronvirusa malsano de 2019 de malaktivigitaj virusoj, kiujn kreis la Instituto de Biologiaj Produktoj de Pekino de Sinopharm (BIBP aŭ BBIBP).[23] Ĝi finis triafazajn provojn en Argentino, Barejno, Egiptio, Maroko, Pakistano, Peruo, kaj la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE) kun pli ol 60 000 partoprenantoj.[24] BBIBP-CorV uzas similan teknologion kiel CoronaVac kaj Covaxin, aliaj vakcinoj de malaktivigitaj virusoj kontraŭ la kronvirusa malsano de 2019.[25] Ĝia produkta nomo estas Vakcino SARS-CoV-2 (Vero Cell),[26][27][28] kvankam CoronaVac havas vakcinon kun simila nomo.[29][30]

Rezultoj eldonitaj en JAMA de triafazaj provoj en UAE kaj Barejno montris, ke BBIBP-CorV havas efikecon je 78.1% kontraŭ simptomhavaj kazoj kaj 100% kontraŭ severaj kazoj (21 kazoj en vakcinhava grupo kontraŭ 95 kazoj en placeba grupo).[31] En decembro 2020, la UAE antaŭe anoncis provizorajn rezultojn montrantajn efikecon de 86%.[32]

Inversa vakcino[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Inversa vakcino.

Inversa vakcino, estas vakcino kiu trejnas la imunsistemon ne respondi al certaj substancoj. Sub laboratoriaj kondiĉoj, inversa vakcino pruviĝis kontraŭbatali memimunajn malsanojn. Memimunaj malsanoj atakas la proprajn ĉelojn kaj substancojn de la korpo, la celo de inversa vakcino estas kontraŭstari tiujn atakojn. La nuna metodo por kontraŭbatali la efikojn de memimunaj malsanoj estas subpremi la tutan imunsistemon, sed tio povas malhelpi la korpon kontraŭbatali infektojn.

Grupa imuneco[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Grupa imuneco.
Kio estas grega imuneco? Video de la jutuba kanalo Scivolemo.

Kiam sufiĉe da homoj en iu grupo estas vakcinata, mikrobo ne povas infekti sufiĉe da homoj por disvastiĝi. Pro tio, eĉ tiuj, kiuj ne ricevis vakcinon estas protektataj. Oni nomas tion grupa imuneco.

Kelkaj homoj ne povas ricevi vakcinon ĉar ili havas alergion aŭ havas malfortan imunan sistemon. Tamen, tiu grupa imuneco estas facile rompita se elcento de la popolo decidas ĉesi vakcinadon pro personaj kredoj aŭ similaj tialoj. Tio endanĝerigas aliajn homojn kaj reaperigas malsanojn en lokoj kie ili antaŭe malaperis.[33]

Internaciaj klopodoj[redakti | redakti fonton]

La Fondaĵo GAVI (antaŭe la GAVI Alianco, kaj antaŭe la Tutmonda Alianco por Vakcinoj kaj Imunizado, angle Global Alliance for Vaccines and Immunization [34]) estas tutmonda publika-privata partnereco bazita en Ĝenevo kaj Vaŝingtono. Unu el la ĉefaj fondintoj estas Bill Gates, kiu partoprenas kun sia edzino Melinda Gates pere de la Fondaĵo Bill kaj Melinda Gates. Ĝia celo estas plibonigi aliron al vakcinado, precipe por infanoj, kontraŭ eviteblaj, vivminacaj malsanoj en evolulandoj [35]. Specife, ĝi laboras por faciligi aliron al vakcinoj por infanoj en malriĉaj landoj. Ĝi estas internacia kunlaboro inter ŝtataj kaj privataj donacantoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Difino de vakcino en PIV, Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2020, Vortaro.net. Alirita 25a de Aprilo 2021.
  2. Ĉu unu injekto sufiĉos por ĉiuj vakcinoj?. Alirita 15a de Septembro 2017.
  3. Needham, Joseph (2000). «Science and Civilization in China: Volume 6, Biology and Biological Technology, Part 6, Medicine». Cambridge University Press. (Cambridge): 154. Alirita la 15an de aprilo 2020.
  4. Williams, Gareth. Palgrave Macmillan, eld. Angel of Death. Basingstoke. ISBN 978-0230274716.
  5. de Arana Amurrio, José Ignacio. Historias curiosas de la medicina. (1994) Madrid; Espasa Calpe. ISBN 84-239-9111-3.
  6. José Tuells "La introducción de la variolización en Europa", en Asociación Española de Vacunología, 17/08/2006, artikolo elprenita de la libro de J. Tuells kaj S. M. Ramírez Balmis kaj aliaj, Valencia: Eld. Generalitat Valenciana, 2003: [1] Alirita la 15an de aprilo 2020.
  7. Carlos Franco-Paredes, Lorena Lammoglia, kaj José Ignacio Santos-Preciado (2005). “The Spanish Royal Philanthropic Expedition to bring Smallpox vaccination to the New World and Asia in the 19th Century” 41 (9), p. 1285–1289. doi:10.1086/496930. 
  8. La Coruña: A progressive city, historia informaro kiel parto de la oficiala retejo de la urbo Korunjo. Alirita la 2005-03-03.
  9. McIntyre, John W.R. MB BS; kaj Houston, C. Stuart MD (1999). Medicine in Canada: Smallpox and its control in Canada. Canadian Medical Association Journal 161(12), 1543-1547. PMID 10624414.
  10. de Romo, Ana Cecilia Rodríguez (1997). Inoculation in the 1799 smallpox epidemic in Mexico: Myth or real solution?. Antilia:Spanish Journal of History of Natural Sciences and Technology.
  11. «COVID-19 vaccine tracker». www.raps.org.
  12. WHO recommendations for routine immunization - summary tables. Monda Organizaĵo pri Sano (MOS). Ĝisdatigita en 26/02/2014. Konsultita en 23/04/2014.
  13. «Office of Medical History». history.amedd.army.mil. Arkivita el originalo la 16an de februaro 2017. Konsultita la 24an de aprilo 2018.
  14. 14,0 14,1 Fischetti, Mark (19a de novembro 2020). «The COVID Cold Chain: How a Vaccine Will Get to You». www.scientificamerican.com. Scientific American. Arkivita el la originalo la 19an de novembro 2020. Konsultita la 20an de decembro 2020.
  15. Derek Lowe (31a de aŭgusto 2020). «Cold Chain (And Colder Chain) Distribution». Science Translational Medicine. Konsultita la 5an de septembro 2020.
  16. (1980) “A note on the development of the bifurcated needle for smallpox vaccination”, WHO Chronicle 34 (5), p. 180–1. 
  17. (1999) “Edward Jenner's Inquiry; a bicentenary analysis”, Vaccine 17 (4), p. 301–7. doi:10.1016/S0264-410X(98)00207-2. 
  18. Bailey, Ian (1996). “Edward Jenner (1749–1823); naturalist, scientist, country doctor, benefactor to mankind”, Journal of Medical Biography 4 (1), p. 63–70. 
  19. (Januaro 2021) “Safety and immunogenicity of an inactivated SARS-CoV-2 vaccine, BBIBP-CorV: a randomised, double-blind, placebo-controlled, phase 1/2 trial”, The Lancet. Infectious Diseases 21 (1), p. 39–51. doi:10.1016/s1473-3099(20)30831-8. 
  20. 20,0 20,1 "The Sinopharm COVID-19 vaccine: What you need to know", World Health Organization, 10a de Majo 2021. Kontrolita 5a de Julio 2021.
  21. "Coronavirus: Vietnam approves Sinopharm's vaccine, but will people take it?", South China Morning Post, 5a de Junio 2021.
  22. "What we now know about the efficacy of China's Covid-19 vaccines", Quartz, 16a de Junio 2021.
  23. "WHO lists additional COVID-19 vaccine for emergency use and issues interim policy recommendations", World Health Organization, 7a de Majo 2021. Kontrolita 3a de Julio 2021.
  24. Reuters Staff. "China Sinopharm's coronavirus vaccine taken by about a million people in emergency use", Reuters, 19a de Novembro 2020. Kontrolita 9a de Decembro 2020.
  25. "How the Sinopharm Vaccine Works", The New York Times, 26a de Aprilo 2021.
  26. WHO lists additional COVID-19 vaccine for emergency use and issues interim policy recommendations. World Health Organization (7a de Majo 2021). Alirita 13a de Junio 2021. “The Sinopharm product is an inactivated vaccine called SARS-CoV-2 Vaccine (Vero Cell).”.
  27. (18a de Julio 2020) “A Phase III clinical trial for inactivated novel coronavirus pneumonia (COVID-19) vaccine (Vero cells)”, Chinese Clinical Trial Registry. Alirita 13 June 2021..  Arkivigite je 2020-10-11 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-10-11. Alirita 2022-12-06.
  28. Yang Y. "A Study to Evaluate The Efficacy, Safety and Immunogenicity of Inactivated SARS-CoV-2 Vaccines (Vero Cell) in Healthy Population Aged 18 Years Old and Above". Arĥivita de la originala je la 14a de septembro 2020. Alirita la 13an de junio 2021.
  29. "Sinovac's Coronavac™, SARS-CoV-2 Vaccine (Vero Cell), Inactivated, Announces Approval for Phase I/II Clinical Trial in Adolescents and Children" (Press release). Beijing: Bloomberg. Business Wire. 23a de septembro 2020. Alirita la 13an de junio 2021.
  30. A Multi-center, Randomized, Double-blind, Placebo-controlled Phase II/III Clinical Trial to Evaluate the Safety and Immunogenicity of a SARS-CoV-2 Inactivated (Vero Cell) Vaccine in the Elderly 60–80 Years of Age, Coronovac ENCOV19 Study. Philippine Health Research Registry. Alirita 13a de Junio 2021.
  31. (26a de Majo 2021) “Effect of 2 Inactivated SARS-CoV-2 Vaccines on Symptomatic COVID-19 Infection in Adults: A Randomized Clinical Trial”, JAMA 326 (1), p. 35–45. doi:10.1001/jama.2021.8565. 
  32. UAE: Ministry of Health announces 86 per cent vaccine efficacy. Alirita 13a de Decembro 2020.
  33. Socia justeco kaj publika sano kiel principoj fronte al la neatendita kontraŭstara sinteno al vakcinoj. Arkivita el la originalo je 2017-09-16. Alirita 15an de Septembro 2017. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-09-16. Alirita 2017-09-15.
  34. GAVI – The Global Alliance for Vaccines and Immunizations. Arkivita el la originalo je 2022-04-05. Alirita 2022-05-26.
  35. . Green light from Gavi for cervical cancer vaccine. Guardian (17a de Novembro 2011). Alirita 29a de Aprilo 2014.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vacuna en la hispana Vikipedio.