Ádám Balogh

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ádám Balogh [balog], (vaste konata ankaŭ Ádám Béri Balogh) laŭ hungarlingve kutima nomordo Balogh Ádám estis hungara militestro, kolonelo, oficiro.

Busto pri Ádám Balogh
Reliefo pri Ádám Balogh

Ádám Balogh [1] naskiĝis supozeble en 1665? en Hegyhátkisbér (nun Bérbaltavár). Li mortis la 6-an de februaro 1711 en Buda.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ádám Balogh komencis militservon jam en juna aĝo en fortikaĵo de Csobánc, kie li partoprenis en la kontraŭturkaj militoj. En 1704 li aliĝis al armeo de Sándor Károlyi (militestro), li varbis taĉmenton, fine li batalis eĉ en proksimeco de Vieno. En 1706 li venkis taĉmenton de Habsburgoj inter Győrvár kaj Egervár. En 1708 li havis jam altan rangon, li denove venkis en Kölesd. En 1710 li militkaptitiĝis, Francisko Rákóczi la 2-a faris ĉion por la liberiĝo, sed en la sekva jaro oni estis kondamnita je morto.

Balogh havis edzinon, kiu naskis 7 gefilojn.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]