Ádám Patachich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ádám Patachich
hungara episkopo
Persona informo
Naskiĝo 18-an de februaro 1717 (1717-02-18)
en Budinščina
Morto 19-an de julio 1784 (1784-07-19) (67-jaraĝa)
en Kalocsa,  Sankta Romia Imperio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj kroata vd
Ŝtataneco Kroatio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo vd
Ĉefepiskopo de Kalocsa
Dum 1766–
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Barono Ádám PATACHICH [pataĉiĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Patachich Ádám estis kroata-hungara katolika pastro, ĉefepiskopo, episkopo, preposto, kanoniko, abato. Lia nobela antaŭnomo estis zajezdai. Lia frato estis Gábor Patachich.

Ádám Patachich

Ádám Patachich [1] naskiĝis la 18-an de februaro 1717 en Kroatio en Zajezda. Li mortis la 19-an de julio 1784 en Kalocsa.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ádám Patachich lernis en Zagrebo, Graz, Vieno kaj Romo. En 1739 li doktoriĝis el teologio. Komence li estis pastro, sed en 1740 li atngis la titolon abato, en la sekva jaro li estis kanoniko en Zagrebo. Inter 1743-1751 li estis preposto en Kaposfő. En 1751 li estis elektita episkopo, samtempe eterna departementestro de Bihar. En 1766 li iĝis ĉefepiskopo en Kalocsa, kie li zorgis pri la altnivela ekleziaj edukado kaj muziko. Ekde 1777 li gvidis la edukadon en plena Hungara reĝlando. En 1780 li konstruis episkopan palacon, kie li establis bibliotekon.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Divi Ladislai Hungariae regis panegiricus... (1734)
  • Divus Stephanus primus Hungariae rex... (1764)
  • Rede an die adeliche Jugend (1777)
  • Eucharisticon... (1780)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]