Ádám Szabó T.
Ádám Szabó T. | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de marto 1946 en Kluĵo |
Morto | 7-an de decembro 1995 (49-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | rumana • hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario • Rumanio |
Alma mater | Universitatea Babeș-Bolyai |
Familio | |
Patro | Attila Szabó T. |
Frat(in)o | Attila Szabó T. E. |
Parencoj | Anna Szabó T. |
Okupo | |
Okupo | lingvisto |
SZABÓ T. Ádám estis hungara lingvisto naskita en Kluĵo la 12-an de marto 1946 kaj mortinta en Budapeŝto la 7-an de decembro 1995. Li estis la filo de lingvisto Attila Szabó T., la frato de biologo Attila Szabó T. E..
Kariero[redakti | redakti fonton]
Ádám Szabó T. diplomitiĝis pri hungara lingvo kaj literaturo en UBB de Kluĵo (1968). En 1968 li translokiĝis Hungarion, poste li studis en la universitatoj de Hamburgo (1969–73) kaj de Helsinki (1973–77). Li doktoriĝis kun la disertacio pri Kodekso de Munkeno en 1977. Inter 1978–80 li instruis en Universitato de Groningen, li estis docento en Nederlando. Sekve de sia dua gedzeco li revenis Hungarion. De 1981 li estis scienca esploristo en ELTE de Budapeŝto.
Fonto[redakti | redakti fonton]
- RMIL Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine
- Biografiaj indikoj