Ágoston Marich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ágoston Marich
Persona informo
Naskiĝo 19-an de novembro 1883 (1883-11-19)
en Budapeŝto
Morto 30-an de novembro 1954 (1954-11-30) (71-jaraĝa)
en Reit im Winkl
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

MARICH Ágoston [mariĉ] (naskiĝinta la 19-an de novembro 1883 en Budapeŝto; mortinta eksterlande en 1955) estis hungara esperantisto kaj poŝtoficisto, poste policoficisto; li vivis ankaŭ en Nederlando.

Vivtenado koncize[redakti | redakti fonton]

Li estis esperantisto de 1901 kaj komencis sian agadon kiel sekretario de la unua Esperanto-grupo en Budapeŝto. Baldaŭ li fariĝis kaj ĝis la unua mondmilito restis ĉefa aganto en la hungara Esperanto-movado. Post la milito li havis gravegan rolon en la polica Esperanto-movado. Li fondis kaj eldonis ĉirkaŭ dek gazetojn, sed de kelkaj el ili aperis nur unu numero. Pli gravaj estis la gazetoj La Verda Standardo (fondita en 1907) kaj La Polico (fondita en 1922). Marich verkis propagandan broŝuron en 1909, kiu aperis ankaŭ germane kaj rumane, kompilis gramatikon aperintan en 1908, okupiĝis multe ankaŭ pri la historio de la planlingvoj, ktp.

Li kompilis ankaŭ la konstatojn de Ernest Drezen (Analiza Historio de Esperanto-Movado, paĝoj 63-64, 73), kiu diras interalie, ke Marich apartenis al tiuj, kiuj entreprenis iun faron tute sen atento de normalaj ebloj. Li estis ankaŭ unu el la plej grandaj Esperanto-kolektistoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Malgranda broŝuro, 37 paga, enhavanta kvin humurplenajn kaj bone verkitajn skizojn de la konata hungara samideano Marich. 
— Belga Esperantisto n038 (dec 1911)
Citaĵo
 Kvin agrable verkitaj rakontoj. 
— Belga Esperantisto n077-078 (jul-aug 1921)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.