Áron Balló

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Áron Balló
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1967 (1967-11-23)
en Kluĵo
Morto 7-an de julio 2006 (2006-07-07) (38-jaraĝa)
Mortokialo trafikakcidento
Tombo Tombejo Házsongárd
Familio
Patro Zoltán Balló
Patrino Zsuzsanna Balló
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

BALLÓ Áron [pro. balo:] estis rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro. Li naskiĝis en Kluĵo la 23-an de novembro 1967 kaj mortis la 7-an de julio 2006 pro trafikakcidento inter Satmaro kaj Kluĵo. Li estas la filo de pupaktorino Zsuzsanna Balló kaj pupaktoro Zoltán Balló, la edzo de pupaktorino Krisztina Lázár.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Áron Balló akiris diplomon pri hungara-angla lingvoj en UBB de Kluĵo en 1993. De 1990 li estis ĵurnalisto de la distrikta gazeto Szabadság de Kluĵo. Inter 1990 kaj 1995 li estis redaktoro de la porjunulara programo Diákperiszkóp de la hungarlingva radiodisaŭdigo de Kluĵo. De 1995 ĝis 1998 li estis vicĉefredaktoro, poste ĝis sia morto ĉefradaktoro de la gazeto.

Fonto[redakti | redakti fonton]