Áron Márton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Áron Márton
katolika episkopo
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1896 (1896-08-28)
en Sândominic, Departemento Ciuc,  Aŭstrio-Hungario
Morto 29-an de septembro 1980 (1980-09-29) (84-jaraĝa)
en Alba Iulia
Tombo Katedralo de Sankta Mikaelo vd
Religio Katolika Latina Ekleziokatolika eklezio vd
Lingvoj rumanahungara vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • homrajta aktivulo • katolika episkopo vd
episkopo de Alba Iulia
Dum 1939
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

MÁRTON Áron estis rumania hungara predikulo, eklezia kaj edukscienca verkisto, katolika episkopo de Transilvanio, Rumanio naskita la 28-an de aŭgusto 1896 en komunumo Csíkszentdomokos, Hungario kaj mortinta la 29-an de septembro 1980 en Alba Iulia, Rumanio.

Áron Márton

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post la fino de la gimnaziaj studoj en Ĉikŝomjo, Csíkszereda kaj Gyulafehérvár en 1915, dum la Unua mondmilito li servis kiel leŭtenanto kaj sur la itala fronto li vundiĝis. Hejmenveninte, li kamplaboris en sia naskiĝvilaĝo, sed baldaŭ li finstudis la teologion en Alba Iulia en 1924. Li estis ordinita pastro kaj li prezentis sian unuan sanktmeson la 13-an de julio 1924 en Sândominic. Poste li laboris kiel pastro en komunumo Ditrău, en urboj Gheorgheni kaj Târgu Mureş. En 1929 li estis studprefekto en la Orfejo terezkvartala en Sibiu. En 1930 oni nomumis lin sekretario episkopa en Alba Iulia kaj poste universitata pastro en Kluĵo. Inter 1933 kaj 1939 kune kun Lajos György li redaktis la fakrevuon titolitan Erdélyi Iskola pri la instruaj aferoj de la junularo kaj pri la popoledukado. En 1938 li estis nomumita parokestro de la sama urbo. Li estis ordinita episkopo la 12-an de februaro en 1939 en Kluĵo en preĝejo Sankta Mikaelo. La 18-an de majo 1944 en pasia prediko li komdamnis la deportadon de la judoj de Nord-Transilvanio. Je la komenco de la jaro 1946 li adresis memorandon al d-ro Petru Groza, ĉefministro de Rumanio por certigi la rajtojn de la hungara nacimalplimulto de Rumanio sekve de la pactraktato de Parizo. En 1949 li estis arestita kaj en spektakla proceso li estis kondamnita por dumviva prizono. Antaŭ la ĝeneva konferenco la 25-an de marto en 1955 oni metis lin en liberstato, sed ĝis 1967 li ne rajtis forlasi sian loĝdomon. Li mortis je kancero.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Házasság, család, 2010.
  • Keresztség, hit, 2010.
  • Oltáriszentség, krisztus király, 2010.
  • Papság, 2010.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Szőke János: Márton Áron. (Thaur bei Innsbruck, 1988)
  • Virt László: Márton Áron, a lelkiismeret apostola (Bp., 1988)
  • Domokos Pál Péter: Márton Áron, Erdély püspöke (Bp., 1989).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Diocezo de Alba Iulia[1]