Árpád Károly

El Vikipedio, la libera enciklopedio

KÁROLY Árpád (ka:roj) estis hungara priĝardena inĝeniero, kandidato pri agrikulturaj sciencoj (1979). Li naskiĝis en Armăşeni la 18-an de julio 1924 kaj mortis en Segedo la 25-an de aprilo 1987.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Árpád Károly studis agrikulturon en Radnót (1940), finis la mezlernejon en Csíkszereda. Li havigis diplomon en la Universitato pri Agrarscienco en Budapeŝto 1952. Ĝis 1958 li instruis en Gyula kaj li estis ĉefĝardenisto de porinstruada mastrumado. Ekde 1958 li instruis en katedro pri ĝardenoj Mosonmagyaróvár. Li estis inter la unuaj en Hungarujo, kiuj enkondukis la legomproduktadon sub folio en Kocsér. Ekde 1973 li estis en Kecskemét scienca vicdirektoro de la Instituto Esplora pri Legomprodukto ĝis sia pensiiĝo (1984).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • K. M.: Dr. K. Á. 1924-1987 (Kertészet és szőlészet, 1987. 23. sz.).

Fonto[redakti | redakti fonton]