Édith Cresson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Édith Cresson
politikistino de Francio
Persona informo
Édith Cresson
Naskonomo Édith Campion
Naskiĝo 27-an de januaro 1934 (1934-01-27) (90-jaraĝa)
en Boulogne-Billancourt
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater HEC Paris vd
Partio Socialista Partio vd
Familio
Edz(in)o Jacques Cresson vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatoekonomikisto vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
EU-Komisionano
por  Francio
Dum 19951999
Ĉefministro de Francio
Dum majo 1991 – marto 1992
Antaŭulo Michel Rocard
Sekvanto Pierre Bérégovoy
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Édith CRESSON (naskiĝis la 27-an de januaro 1934 en Boulogne-Billancourt apud Parizo) estas franca politikistino. Ŝi estis urbestro de Châtellerault de 1983 ĝis 1997. Kaj interalie inter majo 1991 kaj marto 1992 estis dum apenaŭ 11 monatoj la ĉefministro de Francio kun ĝis nun plej mallonga oficperiodo, kaj poste estis komisaro en la Eŭropa Komisiono Santer, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 23-a de januaro 1995 ĝis la 15-a de marto 1999. En la Eŭropa Komisiono, ŝi prezidis la fakojn esploro, scienco kaj teknologio. La raportoj pri korupteco, kiuj fine gvidis al antaŭa demisio de la tuta komisiono, temis grandparte pri ŝi. Édith Cresson estas membro de la Socialista Partio (PS) de Francio.