Émile Duclaux

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Émile Duclaux
Fizikisto, biologo, kemiisto protreto ĉ 1890
Fizikisto, biologo, kemiisto
protreto ĉ 1890
Persona informo
Naskonomo Pierre Émile Duclaux
Naskiĝo 24-a de junio 1840
en Aurillac, Cantal
Morto 2-a de majo 1904
en Parizo, Francio
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Supera normala lernejo • Lycée Saint-Louis
Familio
Edz(in)o Agnes Mary Frances Duclaux
Infano Jacques Eugène Duclaux
Okupo
Okupo biologokuracistoesperantistoprofesorokemiistofizikisto • biokemiisto • mikrobiologo • universitata instruisto • botanikisto
vdr

Émile DUCLAUX (Aurillac, 24-a de junio 1840 - Parizo, 2-a de majo 1904) estis franca fizikisto, biologo kaj kemiisto, sekvanto de Louis Pasteur en 1895 en la samnoma instituto.

Samtempe akceptita, post sukceso en la ekzamenoj por eniro en la Politeknika Lernejo kaj Supera Porinstruista Lernejo, li elektis la duan. En 1862, li estis asistanto en la laboratorio de Louis Pasteur.

En 1866, li estis nomita anstataŭanto por la katedro de kemio en la Fakultato de sciencoj de Clermont-Ferrand. Li kunlaboris kun Louis Pasteur en studado de la malsano de la bombiksoj en Pont-Gisquet.

En 1873, li edziĝis kun Mathilde Briot, filino de la matematikisto, kiu naskis du filojn, Pierre kaj Jacques.

Li poste komencis karieron de profesoro en Tours en 1865, Clermont-Ferrand en 1866, Liono en 1873 kaj Parizo en 1878.

Dum plej granda parto el sia kariero, li estis asociita al la laboro de Louis Pasteur.

La laboro de Duclaux koncernis ĉefe la kampojn de kemio, bakteriologio kaj agrikulturo. Kun Louis Pasteur, li kunlaboris en la studado de la bombikso kaj partoprenis ankaŭ en eksperimentado por refuti la teorion de la spontana generado. Duclaux entreprenis studojn pri filoksero, afidsimila parazito, kiu atakas la vitejojn. Li faris esploradojn ĉefe pri kemia transformiĝo de la lakto al fromaĝo, same kiel la procezoj de fermentado de la biero. Kiel profesoro de universitato, li faris kursojn de sciencoj de la Terglobo (Meteorologio) kaj de fiziko.

En 1880, mortis lia unua edzino pro puerpera febro post naskiĝo de tria infano.

En 1887, kun Charles Chamberland, Jacques-Joseph Grancher, Edmond Nocard kaj Émile Roux, li estis la unua estro de publikigado de la Instituto Pasteur. De 1895 ĝis 1904, post la morto de Pasteur, Duclaux fariĝis direktoro de la Instituto kun Émile Roux kaj Charles Chamberland kiel vic-direktoroj.

Duclaux estis multverka aŭtoro. Liaj plej konataj publikaĵoj estas “Traité de microbiologie“, “L'hygiène sociale“, “Ferments et des maladies“ kaj “Pasteur, histoire d'un esprit“ kiu estas biografio dediĉita al Pasteur. Pasteur opiniis ke scienco ne havas limojn.

Émile Duclaux apartenis al la patrona komitato de la Internacia Scienca Asocio Esperanta, kies prezidanto estis generalo Hippolyte Sébert.

En 1898, li partoprenis en la defendo de kapitano Dreyfus dum la afero. Li estis nomumita vic-prezidanto de la Franca Ligo por la defendo de la homaj rajtoj kaj de la civitano (france: Ligue française pour la défense des droits de l'homme et du citoyen) kies kunfondinto li estis.

En 1901, li edziĝis kun s-ino James Darmesteter (naskita Agnès Marie Françoise Robinson). La dua edzino de Duclaux, Agnès Marie Françoise Duclaux estis bone konata aŭtoro kaj ŝia filo Jacques Eugène Duclaux, renoma kemiisto.

Titoloj kaj distingaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Membro de la Akademio de sciencoj, en la sekcio pri kampara ekonomio (1888).
  • Vic-direktoro de la Instituto Pasteur (1888-1895).
  • Direktoro de la Instituto Pasteur (1895-1904)
  • Direktoro de publikigaĵoj de la Instituto Pasteur
  • Vic-prezidanto de la Franca Ligo por la defendo de la homaj rajtoj kaj de la civitano, kies kunfondinto li estis.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • "Traité de microbiologie" (Traktaĵo pri mikrobiologio)
  • "Pasteur, histoire d'un esprit" (Pasteur, historio pri spirito), Presejo Charaire, 1896 [en la franca, senpage elŝutebla sur la retejo Gallica http://gallica.bnf.fr/ark:/12148/bpt6k764468]
  • "L'hygiène sociale" (Socia higieno), 1902
  • "Ferments et des maladies" (Fermentoj kaj pri malsanoj)