Új Út

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Új Út (Nova Vojo) estis hungarlingva demokratia juda semajngazeto aperinta en Kluĵo de majo 1946 ĝis 20-a de marto 1953 kiel daŭrigo de Egység de 11-a marto 1949 (de numero 146-a). La Juda Demokratia Komitato memdisiĝis la 16-an de marto 1953. La lasta numero de la gazeto aperis la 20-an de marto.

Redakcianoj[redakti | redakti fonton]

Ĝis la fino de 1951 ĉefredaktis Sámuel Kahána, en 1952–53 Miklós Kallós, la redakcia sekretario estis László Erős.

Kunlaborintoj[redakti | redakti fonton]

Interna, poste eksterna ĉefkunlaboranto estisOttó Rappaport. La bazhomoj de la gazeto estis Lajos Erdélyi, György Fekete, András Gáll (Glancz) , László Nussbaum, Éva Róth, Márta Stein, Sári Tabák, Oszkár Weisz.

Fonto[redakti | redakti fonton]