Ĉefpreĝejo de Ulm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉefpreĝejo de Ulm
kristana preĝejo [+]

LandoGermanio
Federacia landoBaden-Virtembergo
SituoUlm
- koordinatoj48° 23′ 55″ N, 9° 59′ 33″ O (mapo)48.3986111111119.9925Koordinatoj: 48° 23′ 55″ N, 9° 59′ 33″ O (mapo)

ArkitektoUlrich Ensinger

Estiĝo1377

Ĉefpreĝejo de Ulm (Badenio-Virtembergo)
Ĉefpreĝejo de Ulm (Badenio-Virtembergo)
DEC
Ĉefpreĝejo de Ulm
Ĉefpreĝejo de Ulm
Lokigo de Badenio-Virtembergo en Germanio
Map
Ĉefpreĝejo de Ulm

Vikimedia Komunejo:  Ulm Minster [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La ĉefpreĝejo de Ulm

La ĉefpreĝejo de Ulm (germane Ulmer Münster) estas la ĉefa preĝejo de la urbo Ulm en Germanio.

Ĝi estas konstruita laŭ gotika arkitekturo de la libera regna urbo Ulm dum la 14-a jarcento.

Ne vere temas pri katedralo, ĉar la urbo de Ulm, neniam estis episkopujo.

Unue katolika preĝejo, ĝi iĝis post la reformoj de 1529 en Ulm la plej granda protestanta preĝejo en la mondo.

Prezentado[redakti | redakti fonton]

La 161,53 metrojn alta katedralo estas ĝis nun la plej alta preĝejo de la mondo. La konstruaĵo estas longa je 123,56 m kaj larĝa je 48,8 m kaj kovras do areon de 8.260 m². Tiel ĝi estas la plej granda protestanta preĝejo en la mondo.

Ĝi entenas 2.000 sidlokojn al kiuj oni povas aldoni aliajn por atingi 4.500 lokojn, ekzemple dum la Württembergischer Landesposaunentag.

Dum la mezepoko kunvenis en ĝi ĝis 20.000 personoj, ĉar tiam oni staris dum la meso.

La ĉefan turon oni povas surgrimpi ĝis la alto de 150 m per 768-ŝtupa ŝtuparo por ĝui panoraman vidon al la urbo de Ulm kaj ties ĉirkaŭaĵo. Dum bela vetero oni povas eĉ vidi la Alpojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Abendmahl (Eŭkaristio), Hans Leonhard Schäufelein, 1515, Ĉefpreĝejo de Ulm.

En 1944 la katedralo estis detruite je 81% post aeratako.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]