Ĉeĥa Fervojista Esperanto-Asocio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉeĥa Fervojista Esperanto-Asocio (ĉeĥe Český železničářský esperantský svaz, mallongigo ČŽES) estas asocio de esperantistaj fervojistoj fondita la 24-an de oktobro 2009 kiel daŭriganto de Ĉeĥa Fervojista Sekcio. La asocio estas membro de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio

La asocio estis registrita ĉe Ministerio por Internaj Aferoj de Ĉeĥa Respubliko jam la 23-an de julio 2009.

La prezidanto de la nova asocio estas Jindřich Tomíšek, honora membro de ĈEA kaj IFEF. La membroj samtempe restas membroj ankaŭ de ĈEA, sed la memstareco de la iama fervojista sekcio ebligas pli elastan kaj pli rapidan agadon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]