Ĉeĥa turismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉeĥa turismo (angle: Czech Tourism, ĉeĥe: Česká centrála turistického ruchu) estas oficiala turisma reta reprezentiĝo de la Ĉeĥa Respubliko.

En 18 lingvoj ĝi proponas al enlandaj kaj eksterlandaj turistoj informojn pri Ĉeĥio en pluraj rubrikoj:

  • Bonvenu en Ĉeĥio: Ĉeĥio aktuale - Feriado kun infanoj - Feriado por junularo - Romantika feriado - Trankviliga rilaksa feriado - Pasko en Ĉeĥio - Kristnasko en Ĉeĥio - Aktiva feriado - Banurba feriado - Senbariera feriado - Kongresa turismo
  • Kion vidi en Ĉeĥio: Turismaj regionoj - Ĉeĥaj urboj - Prago - Memorindaĵoj de Unesko - Burgoj kaj kasteloj - Ekleziaj memorindaĵoj - Banurboj - Naturparkoj kaj interesaĵoj - Grotoj - Zoo - Skanzenoj
  • Praktikaj informoj: Oftaj demandoj - Czech Tourism - retejo Czech Tourism - Utilaj ligoj - Mapo de Ĉeĥio - Vetero
  • Interesaĵoj: Gastronomio - Fotogalerio - Filmita en Ĉeĥio - Bildkartoj - Videospotoj - Virtualaj vizitoj - Afiŝoj
  • Novaĵoj kaj konsiloj: Arkivo de novaĵoj
  • Mapo de Ĉeĥio

En ĉiu lingvo ankoraŭ sekvas specialaj informoj por turistoj el tiuj landoj, kie oni parolas la lingvon, precipe kie troviĝas ilia ambasadejo aŭ konsulejo.

Ĉiu rubriko estas ornamita per bela foto, sub kiu troviĝas informaj tekstoj kun atentokaptaj frapfrazoj:

  • Ĉeĥio - simfonio de travivaĵoj,
  • 10 motivoj por familioj kun infanoj viziti Ĉeĥion: fabeloj, zoologiaj kaj botanikaj ĝardenoj, historio kaj arkitekturo per ludado, ekskursoj en la naturon, feriado apud akvo, muzeoj kaj galerioj iom alimaniere, astronomiaj observejoj kaj skanzenoj, frandaĵoj, malaltaj prezoj kaj rabatoj, aĉetado de ludiloj kaj donacoj
  • 10 motivoj por studentaj feriadoj en Ĉeĥio: nokta vivo kun koncertoj kaj danco, adrenalinaj sportoj kaj travivaĵoj, la kulturo en la koro de Eŭropo, subĉielaj festivaloj, biciklado kaj turismo, malkara trafiko kaj rabatoj por studentoj, malkara loĝado, noktaj ekskursoj, la plej bona biero en la mondo, spuroj de historio
  • 10 motivoj por romantika feriado ebn Ĉeĥio: nuptotago en rolo de gereĝidoj, romantiko en Prago, romantiko kaj vino, burgoj kaj kasteloj piede kaj bicikle, nokta vivo - muziko, danco, teatro, filmo, romantiko de ĉeĥaj urboj, romantiko de la ĉeĥa naturo, baloj, adrenalinaj sportoj, nokta vivo
  • 10 motivoj por rilaksa feriado sendepende de la aĝo: klasika muziko kaj ĵazo, galerioj kaj muzeoj, memoraĵoj de Unesko por emeritoj, ĉeĥa gastronomio, la naturo kaj aktiva feriado, kuracado kaj rilaksado, amikaj prezoj, popolaj tradicioj kaj folkloro, viva historio, aĉetado,
  • 10 motivoj por Pasko en Ĉeĥio: Pasko en skanzeno, printempo - sezono de amo, Pasko gastronomia, Pasko en burgo aŭ kastelo, Pasko muzika, Pasko kaj rilaksado, Pasko en la naturo, Pasko spitira, amikaj prezoj
  • 10 motivoj por travivi Kristnaskon en Ĉeĥio: Kristnaskaj donacoj, Kristnasko gastronomia, Kristnaskaj tradicioj, Kristnasko en skanzeno, Kristnaskaj betlehemoj, Kristnaskaj donacoj, Kristnasko muzika, Kristnasko spirita, Silvestra amuzo, Vintra amuzo
  • 10 motivoj por aktiva feriado: golfo, bicikla turismo, montara turismo, rajdado, aviaj sportoj, fiŝado, akvosportoj, akvoturismo, vintraj sportoj
  • 10 motivoj por ferii en ĉeĥaj banurboj: naturaj kuracfontoj, tradicioj kaj gravaj gastoj, bandomoj por ĉiuj, bankuracaj proceduroj, banurbaj specialaĵoj, banurba etoso, altnivela medicina flegado, kiam la naturo kuracas, sportado kiel permova kuracado, ĝuado de kulturo
  • 10 motivoj por handikapuloj viziti Ĉeĥion: loĝado kaj trafiko sen barieroj, romantiko en Prago, memoraĵoj de Unesko por emeritoj, profesia bankuraca flego, natur-unikaĵoj sen barieroj, efika rekapabligo per ĉevaloj, kinejo sen barieroj, palp-ekspozicioj por blinduloj, muzikejoj kaj teatroj sen barieroj, sportejoj sen barieroj
  • 7 motivoj por kongresi en Ĉeĥio: lontempe sekura lando, spertoj kaj alta kvalito de servoj, kongresaj spacoj, ideala situo kaj alireblo, malkara kaj altkvalita loĝado, aranĝoj laŭ via deziro kaj fantazio, Prago - urbo de la historio kaj nuntempo
  • Ĉeĥaj manĝoj kaj trinkaĵoj: supo estas bazo, viando, por vegetaranoj, knedliko aŭ terpoma flano?, regionaj specialaĵoj, festotagaj manĝoj, tradiciaj ĉeĥaj dolĉaĵoj, biero, vino, Becher-brando, internacia kuirado

Fotogalerio Arkivigite je 2007-10-01 per la retarkivo Wayback Machine proponas 2313 fotojn, kiujn oni rajtas libere uzi, sed sen komercaj celoj kaj se eble mencii kiel fonton Czech Tourism.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Retejo de Ĉeĥa turismo