Ĉielenpreno de Maria

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉielenpreno)
Ĉielenpreno de Maria far Johann Gebhard ca. 1750 en la preĝejo de Reichenbach, Bavario

La Ĉielenpreno de Maria estas eksterbiblia doktrino de katolikismo laŭ kiu Sankta Maria, la patrino de Jesuo, estis prenita kaj levita korpe al la ĉielo kaj ne mortis fizike aŭ estis revivigita tuj post la morto. Tio estis difinita kiel dogmo fare de la papo Pio la 12-a la 1-an de novembro 1950 per la encikliko "Munificentissimus Deus" ("en la enhavo de la fido kristana ... troviĝas ankaŭ la alpreno de virgulino Maria al la ĉielo") en la nura fojo kiam papo parolis sub la mantelo de neerareco. Poste ĝi estis menciita en la encikliko "Lumen gentium" de 1964 de Paŭlo la 6-a.

La Ĉielenpreno de Maria de Petro Paŭlo Rubens

La celebra festo de la ĉielenpreno okazas ĉiujare la 15-an de aŭgusto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]