Ĉinio
El Vikipedio
| Ĉi tiu artikolo temas pri La historia Ĉinio kaj la ŝtato nomata oficiale Popolrespubliko Ĉinio. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Ĉinio (apartigilo). |
| 中华人民共和国 | |
| Zhōnghuá rénmín gònghéguó | |
| Popolrespubliko de Ĉinio | |
(Detaloj) |
(Detaloj) |
| Nacia himno: Yìyǒngjūn Jìnxíngqǔ (义勇军进行曲) La Marŝo de la Volontuloj | |
| Nacia devizo: Kalkuli je siaj propraj fortoj | |
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Pekino |
| Ĉefa(j) lingvo(j) | Ĉina. |
| Plej ofta(j) religio(j) | Budhismo, Islamo, Konfuceismo, Taoismo, Katolikismo, Protestantismo, Ŝamanismo... |
| Areo % de akvo |
9.596.960 km² 2,8% |
| Loĝantaro | 1.315.844.000 (2006, takso) |
| Loĝdenso | 140/km² |
| Loĝantoj | ĉinoj |
| Horzono | UTC+8 |
| Interreta domajno | .cn |
| Landokodo | CHN |
| Telefona kodo | +86 |
| Politiko | |
| Politika sistemo | Socialista respubliko |
| Ŝtatestro | prezidento Hu Jintao (ekde 2002) |
| Ĉefministro | Wen Jiabao |
| Nacia tago | 1-a de oktobro, 2-a de oktobro (1949, Fondiĝo de la popolrespubliko) |
| Sendependiĝo | Antikveco |
| Ekonomio | |
| Valuto | Renminbi-juano (CNY) |
| Esperanto-movado | |
| Landa E-asocio | Ĉina Esperanto-Ligo |
Ĉinio aŭ Ĉinujo (tradicie ankaŭ Ĥinio, ĉine: 中华人民共和国; Zhōnghuá rénmín gònghéguó, lauvorte la Meza Regno) estas lando en orienta Azio kaj la plej multhoma nacio en la mondo. Ĉinio estas lando kun plurmiljara historio.
Nuntempe du ŝtatoj uzas la nomon Ĉinio: Popolrespubliko Ĉinio (en la kontinento) kaj Respubliko Ĉinio (en Tajvano). Tiu ĉi artikolo temas ĉefe pri la unua, pri la alia vidu: Tajvano)
Enhavo |
[redakti] Geografio kaj loĝantaro
Ĉinio estas la tria plej granda lando en la mondo, post Rusio kaj Kanado. Tamen nur 10 elcentoj de la areo estas semotaŭgaj.
Ĉirkaŭ 32 elcentoj de la loĝantaro loĝas en urboj.
Laŭ taksoj el la jaro 2000, la loĝantaro kreskas je 0,9 elcentoj ĉiujare. Inter 1000 homoj estas 16,12 naskoj kaj 6,73 mortoj ĉiujare. Virinoj havas averaĝe du 1,82 infanojn. 28,92 el 1000 naskitaj beboj mortas. La vivo daŭras avaraĝe 71,38 jarojn (69,6 ĉe la viroj, 73,3 jarojn ĉe la virinoj).
81,5 elcentoj de la loĝantoj kapablas legi kaj skribi (89,9 elcentoj de la viroj, 72,7 elcentoj de la virinoj - taksoj el 1995).
[redakti] Ĉefaj urboj
La nombroj de loĝantoj estas el la jaro 2007:
Vidu ankaŭ: Listo de urboj de Ĉinio Inter la ĉefaj urboj de Ĉinio estas :
| Urbo | Loĝantaro |
|---|---|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
- Aliaj mezgravaj urboj :Fuzhou Hefei Huhehot Lanzhou Laso Nanchang Nanning Taiyuan Shenzhen Suzhou Urumuqi Wuxxi Xining
[redakti] Etnoj
Oni distingas en Ĉinio diversaj etnoj kaj homgrupoj. La plimulto (91,9 %) estas konata kiel hanoj (kelkfoje, erare, ĉinoj). Inter la ceteraj oni povas mencii: ĝuangoj, mjaŭoj, ujgura, jia, mongola, tibeta, bujia, korea, jaŭa, kazaĥa, taja, ktp. La ne-hanoj estas plejparte en la monta sudokcidento (Junano, Tibeto, ktp) kaj la dezerta nordo kaj okcidento (suda Mongolio, Manĉurio, Orienta Turkestano, ktp). La restaĵoj de la ĉina imperio.
[redakti] Religio
Oficiale: ateismo. La registaro estas malamika al religio organizita ekster la regado de la ŝtato.
Tradicie: taoismo, budhismo, islamo (2–3 %), kristanismo (1 %, takso).
[redakti] Ŝtato
La ŝtato fondiĝis en 1949. Validas konstitucio el 1982. Ĉinio estas komunista diktaturo. La registaro ne ekzistas sendepende de la Komunista Partio. Kelkaj ĉefuloj de la Partio neformale decidas pri la aferoj de la nacio. La Partio provas reformi kapitalisme, sed ne demokrate.
[redakti] Popola armeo de liberiĝo
La armeo de Ĉinio nomiĝas Popola armeo de liberiĝo.
En 2007, la registaro volas kreskigi la buĝeton de la armeo je 17,8 % por novigi siajn militajn rimedojn. Jiang Enzhu, la parolanto de la nacia kongreso de la popolo, deklaris la 4-an de marto 2007 dum konferenco por ĵurnalistoj, ke en 2007 la buĝeto antaŭvidita por la armeo sumos 350,92 miliardojn da juanoj, egalvaloraj al ĉirkaŭ 44,94 miliardoj da dolaroj, do kresko de 17,8 % kompare al 2006. Li deklaris, ke Ĉinio volas disvolviĝi pace kaj ĝia milita volo estas nur defendema. Li aldonis, ke la armeo celas sekurecon kaj unuiĝon de la lando (kun Tajvano) kaj konstruadon de socio modere prospera. Tiu buĝeto konstituas 7,5 % de la tuta buĝeto antaŭvidata. [1]
En 2006, la buĝeto kreskis je 14,7 % kompare al 2005, la militaj elspezoj sumis 283,8 miliardojn da juanoj (36,6 miliardojn de dolaroj).
[redakti] Administra subdivido
La administra strukturo ampleksas unuojn en tri niveloj.
- unua nivelo:
- dua nivelo: autonomaj subprovincoj, gubernioj, autonomaj gubernioj kaj urboj
- tria nivelo: subgubernioj kaj nacimalplimultaj subgubernioj
|
|
|
|---|---|
| Provincoj: Anhujo (Anhui) | Ĉinghajo (Qinghai) | Fuĝjano (Fujian) | Gansuo (Gansu) | Ĝeĝjango (Zhejiang) | Ĝjangsuo (Jiangsu) | Ĝjangŝjio (Jiangxi) | Ĝjilino (Jilin) | Gŭangdongo (Guangdong) | Gujĝoŭo (Guizhou) | Hajnano (Hainan) | Hebejo (Hebei) | Hejlongĝjango (Heilongjiang) | Henano (Henan) | Hubejo (Hubei) | Hunano (Hunan) | Junano (Yunnan) | Ljaŭningo (Liaoning) | Ŝandongo (Shandong) | Ŝanŝjio (Shanxi) | Ŝenŝjio (Shaanxi aŭ Shenxi) | Siĉuano (Sichuan) | Tajvano (depostulita) (Taiwan) | |
| Aŭtonomaj regionoj: Gŭangŝjio (Guangxi) | Interna Mongolio (Neimenggu) | Ningŝjao (Ningxia) | Ŝinĝjango (Xinjiang) | Tibeto (Xizang) | |
| Municipoj: Ĉongĉingo (Chongqing) | Pekino (Beijing) | Ŝanhajo (Shanghai) | Tjanĝino (Tianjin) | |
| Apartaj administraj regionoj: Honkongo (Xianggang) | Makao (Aomen) | |
[redakti] Historio
[redakti] Esperanto en Ĉinio
Vidu apartan artikolon Esperanto-movado en Ĉinio
[redakti] Bibliografio
- Enciklopedieto de Ĉinio, kompilis LI Qiang kaj Zhang Meizhi, tradukis FAN Yizu, Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, 1994.
La libro konigas la ĉinajn historion, geografion, kulturon, pikturon, metiarton, literaturon, turismon, Esperanto-movadon k. a.
[redakti] Bildaro
[redakti] Referencoj
[redakti] Vidu ankaŭ
- Listo de urboj de Ĉinio
- Specialaj Ekonomiaj Regionoj de la Ĉina Popola Respubliko
- Landnomoj
- El Popola Ĉinio
- Ĉiang Kai-ŝek
- Mao Zedong
- Diaoyu-Insularo
- Dramo en Ĉinio
- Ĝungario
[redakti] Eksteraj ligiloj
|
||||
|
||||
