Brakumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĉirkaŭbraki)
Brakumo en parfuma muzeo de Belgio.
Brakumo en parfuma muzeo de Belgio.

Brakumo aŭ pli precize tenera brakumo estas ago inter homoj, kiu konsistas en (inter)volviĝo de unu(j) en alies brakoj.

Striktasence, "brakumi" signifas nur "preni en siaj brakoj", ne nepre kun tenera celo, kiel bone montras la proverbo: "brakumi malamikon, sed nur por lin sufoki!".

Estas ankaŭ interrilato inter la nombro da brakumoj, kiujn oni donas kaj ricevas ĉiutage kaj la longvivecon de paroj[1].

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Brakumo povus indiki amon, amikeconsimpation.[2] Ĝi povas varii de mallonga brakumo, al pli longa. Brakumo povus por homo kiun oni ne vidis delonge. Se la implikitaj homoj estas amantoj, iliaj koksoj povus tuŝi.

Kulturaj aspektoj[redakti | redakti fonton]

En multaj kulturoj brakumo/knuflo estas akceptata kaj eĉ alkuraĝigata kiel formo de korpa intimeco.

Depende de la kulturaj referencoj al brakumo, ĝi povas esprimi diversajn kaj diversgradajn sentojn.

Per ĝi oni povas saluti, karesi, esprimi amikecon (-> knuflo), amon, kompaton, sopiron, gratulecon, aŭ eĉ timon, sekurbezonon, k.t.p.

Brakumoj ne maloftas ankaŭ en seksaj praktikoj, tial brakumi/knufli kun seksa intereso oni nomas amindumi.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (franca) Céline Rivière, Câlinothérapie Arkivigite je 2018-11-30 per la retarkivo Wayback Machine, Psychologie Magazine, Ecole de pierre, p. 2 (PDF Arkivigite je 2018-10-08 per la retarkivo Wayback Machine)
  2. Kathleen Keating. (1994) The Hug Therapy Book. Hazelden PES. ISBN 978-1-56838-094-0.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]