Čedca

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Čedca estas unu el la plej altaj slovenaj akvofaloj kaj laŭ formiĝo inter la plej junaj. Iam estis pli fama ol nun, kvankam ĝi estas facile alirebla akvofalo. Ĝis akvofalo gvidas nin preskaŭ promena vojo. Estas ankaŭ de malproksime videbla longa tufo de 138 m (oficiale 130 m) falanta trans ruĝetaj rokoj. Akvofalon provizas neĝakvo de sub pintoj de Jezerska Kočna (2540 m) kaj Veliki kup (2126 m) Plej elstara estas de la fino de aprilo ĝis la komenco de julio, kiam degelas la neĝo. Tiam kaj en la pluvperiodo ĝi ricevas sian ĝemelon, do tiam falas kiel dutufa akvofalo.