Ĝangalostilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĝangalostilo fakte ne estas ĝenro de jazo, sed stilelemento, kiun evoluigis Duke Ellington kune kun siaj „Vaŝingtonanoj“ kaj poste kun sia propra orkestro.

Temas pri tio, generi muzikon, kiu karakterizu la ekzotan, magie allogan medion de praarbaro. La verŝajne plej orelfrapa elemento estas la ŝanĝita sono de la trumpeto resp. de la korneto. Ĉi tiu sono estas konata sub la termino grumblego kaj estis ludata de Bubber Miley kaj Cootie Williams, ambaŭ membroj de la orkestro de Ellington. Anstataŭ purajn, klarajn tonojn oni generas helpe de dampilo raŭkajn tonojn, lige kun tirataj melodioj. Sonpentre oni nomas ĉi tiun sonon ankaŭ ŭa-ŭa-efekto.

Kantoj tipaj por la ĝangalostilo estas krom Echos of the Jungle interalie Creole Love Call, The Mooche same kiel East St. Louis Toodle-Oo, ĉiuj de Ellington.

La ĝangalajn elementojn nuntempe oni ofte rilatigas prefere kun krimfilmoj pri la 1920-aj jaroj. Ili ne nur limiĝas je svingo, sed estas uzataj ankaŭ en nuntempa ĵazo, ekzemple de Pierre Dørge.