Ĝermolisto de portugalaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z


C[redakti | redakti fonton]

Adelino de Carvalho[redakti | redakti fonton]

Adelino de CARVALHO (naskiĝinta la 13-an de junio 1871, mortinta la 30-an de januaro 1929) estis portugala bankoficisto kaj esperantisto. Li vigle agadis en la Lisbona Esperanto-Societo, aparte en la periodo inter 1914 kaj 1917, kaj menciiĝis en la Enciklopedio de Esperanto de 1934.

Leonel Augusto da Cruz[redakti | redakti fonton]

Leonel Augusto da CRUZ (1900- mortis la 29-an de oktobro 1990 en Queluz, Portugalio) estis UEA-delegito kaj fakdelegito.

L[redakti | redakti fonton]

Acacio Lobo[redakti | redakti fonton]

Acacio LOBO, naskiĝis en Portugalio, estis majoro de infanterio, kiu parolis sep lingvojn. Li estis Esperanto-cenzuristo dum la unua mondmilito.

Verkis: Esperanto tiel kiel oni ĝin parolas kaj gramatikon.

S[redakti | redakti fonton]

António da Silva Almeida[redakti | redakti fonton]

António da SILVA ALMEIDA naskiĝis en Lisbono en 1928, kaj fariĝis esperantisto en 1946. La rolo de li kaj de lia edzino en la posta evoluo de Esperanto en Portugalio estas netrotaksebla. En 1979, kiam la antaŭa pli ol 40-jara malpermeso de Esperanto ne plu validis, li estis inter la kunfondintoj de Portugala Esperanto-Asocio kaj poste elektiĝis ties honora asociano. Li mortis la 21-an de novembro 2014[1] kaj la entombigon partoprenis pluraj reprezentantzoj de PEA.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

T[redakti | redakti fonton]

Jorge Frederico da Costa Teixeira[redakti | redakti fonton]

Jorge Frederico da Costa TEIXEIRA (mortis en aŭgusto 1960) estis tre fervora kaj aktiva esperantisto en Lisbono, Portugalio.