Ĝiismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ĝiismo proponas uzi la jam ekzistantan triapersonan pronomon ĝi kiel seksneŭtralan triapersonan homan pronomon. Tiu solvo estas utila kiam la sekso ne estas konata aŭ ne grava.

Ekzemple kiam oni parolas pri la murdinto de krimromano, oni ne povas uzi liŝi, ĉar fakte oni ne scias, ĉu la murdinto estas vira aŭ ina, ĝis kiam oni ne scias la finon de la historio, aŭ ĉar oni rakontas historion kaj ne volas doni indicojn pri la fino.

La uzon de ĝi kiel seksneŭtrala triapersona homa pronomo individue agnoskis ankaŭ kelkaj akademianoj kaj ekster kaj en sia ofico, inter ili: Werner Bormann en 1980,[1] Markos Kramer en 2014,[2] kaj Cyril Brosch en 2015.[3]

PMEG avertas, ke tia uzo de ĝi povas impresi kiel objektiga kaj ofenda. Krome PMEG avertas, ke tia uzo povas esti aparte ofenda, se oni uzas la pronomon ĝi pri neduuma homo, sed tamen plu uzas la pronomojn li kaj ŝi por viraj kaj inaj personoj.[4]

Prezento[redakti | redakti fonton]

Laŭ ĝiismo la triapersonaj pronomoj estas[5]:

  • ĝi por
    • homo kies sekso estas nekonata aŭ negrava (nova uzo anstataŭ li, li aŭ ŝi, kaj variantoj)
    • objekto, besto, infano (same kiel laŭ la fundamento)
  • li por vira homo (same kiel laŭ la Fundamento)
  • ŝi por ina homo (same kiel laŭ la Fundamento)
  • ri por neduuma homo (nova pronomo); tiu pronomo aldoniĝis dum la 2010-aj jaroj kiam la fenomeno neduumeco iĝis socie pli konata kaj priparolata

Ekzemplo de nova uzo:

  • Kiam venas nova klubano, ĝi ricevas laŭdojn.

Kelkaj homoj (ekzemple la fama YouTube‑komediisto Richard DELAMORE konata kiel Evildea) proponis radikalan ĝiismon kun ĝi kiel unu sola triapersona pronomo.

Zamenhof[redakti | redakti fonton]

Zamenhof plurfoje esprimis sian ideon pri la pronomo ĝi kiel pri "senseksa pronomo" apud la pronomoj li kaj ŝi en Lingvaj Respondoj:[6]

Citaĵo
 La pronomoj «li» kaj «ŝi» estas uzataj nur por personoj; por aferoj, objektoj kaj ankaŭ por bestoj ni uzas la pronomon «ĝi», ĉar en tiaj okazoj la sekso ne ekzistas. Se ni tamen, parolante pri objektoj aŭ bestoj, volas esprimi difinitan sekson (viran aŭ virinan), tiam ni povas uzi «li» kaj «ŝi». 
— L. L. Zamenhof, Esperantisto
Citaĵo
 En ĉiu lingvo ĉiu vorto havas (tute ne logike) difinitan sekson, kaj tial, uzante por ĝi pronomon, ni prenas tiun, kiu respondas al la gramatika sekso de la vorto (tial la franco diras pri infano «il», la germano diras «es»); sed en la lingvoj angla kaj Esperanto la vortoj havas nur sekson naturan, kaj tial, parolante pri infanoj, bestoj kaj objektoj, kies naturan sekson ni ne scias, ni vole-ne-vole (sen ia ofenda intenco) uzas pronomon mezan inter «li» kaj «ŝi» — la vorton «ĝi». Tiel same ni parolas ankaŭ pri «persono». Cetere, parolante pri infano, pri kiu ni scias, ke ĝi ne estas knabino (aŭ almenaŭ ne scias, ke ĝi estas knabino), ni povas uzi la vorton «li». 
— L. L. Zamenhof, Esperantisto
Citaĵo
 Kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson, tiam estus regule uzi la pronomon «ĝi» (kiel ni faras ekzemple kun la vorto «infano»), kaj se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava. Sed ĉar la vorto «ĝi» (uzata speciale por «bestoj» aŭ «senvivaĵoj») enhavas en si ion malaltigan (kaj ankaŭ kontraŭkutiman) kaj por la ideo de «homo» ĝi estus iom malagrabla, tial mi konsilus al vi fari tiel, kiel oni faras en la aliaj lingvoj, kaj uzi por «homo» la pronomon «li». Nomi tion ĉi kontraŭgramatika ni ne povas; ĉar, se ni ĉiam farus diferencon inter «homo» kaj «homino», tiam ni devus por la unua uzi «li» kaj por la dua «ŝi»; sed ĉar ni silente interkonsentis, ke ĉiun fojon, kiam ni parolas ne speciale pri sekso virina, ni povas uzi la viran formon por ambaŭ seksoj (ekzemple «homo» = homo aŭ homino, «riĉulo» = riĉulo aŭ riĉulino k.t.p.), per tio mem ni ankaŭ interkonsentis, ke la pronomon «li» ni povas uzi por homo en ĉiu okazo, kiam lia sekso estas por ni indiferenta. Se ni volus esti pedante gramatikaj, tiam ni devus uzi la vorton «ĝi» ne sole por «homo», sed ankaŭ por ĉiu alia analogia vorto; ekzemple ni devus diri: «riĉulo pensas, ke ĉio devas servi al «ĝi» (ĉar ni parolas ja ne sole pri riĉaj viroj, sed ankaŭ pri riĉaj virinoj). 
— L. L. Zamenhof, La Revuo
Citaĵo
 La vorton «ĝi» ni uzas, kiam ni parolas nek pri viro, nek pri virino, sed pri io, kio ne havas sekson aŭ kies sekso estas por ni nekonata aŭ indiferenta 
— L. L. Zamenhof, La Revuo
Citaĵo
 Kiam oni parolas pri bestoj, mi konsilas ĉiam uzi nur la senseksan pronomon «ĝi», — ne sole kiam (en la plimulto da okazoj) la sekso de la priparolata besto estas por ni indiferenta, sed eĉ en tiaj okazoj, kiam ni parolas precize pri la sekso de la besto. En la tre maloftaj okazoj, kiam la precizeco povas nepre postuli, ke ni montru la sekson de la besto per la uzata pronomo, la teorio ne malpermesas al ni uzi la vorton «li» aŭ «ŝi»; sed en ĉiuj ordinaraj okazoj mi konsilus uzi la pronomojn «li» kaj «ŝi» nur por homoj. 
— L. L. Zamenhof, La Revuo

En Esperanto-kulturo[redakti | redakti fonton]

La pronomo ĝi estis uzita de Zamenhof parolante pri nekonato en kelkaj liaj tradukoj. Ekzemple en la traduko de dramo La Revizoro (dua akto, unua sceno) estas skribite: "Oni frapas; certe ĝi estas li."[7][8]

Ankaŭ en dramo Georgo Dandin aperas dialogo kie ĝi estas uzata universale malgraŭ tio, ke la parolantoj scias ke la homo estas sinjoro:

Georgo Dandin:
Certe! Kaj kia estas la nomo de tiu, kiu vin sendis tien?
Lublin:
Ĝi estas la sinjoro de nia loko, sinjoro vicgrafo de ...
Pesto! mi neniam memoras, kiel al la diablo, oni elparolaĉas tiun nomon; sinjoro Kli ... Klitandro.
Georgo Dandin:
Ĉu ĝi estas tiu juna kortegano, kiu loĝas ...
Lublin:
Jes, apud tiuj arboj.[9]

Kaj ankaŭ en Zamenhofa traduko de romano Marta oni uzas pronomon ĝi parolante pri persono: "En la ĉambro estis tri personoj, el kiuj unu leviĝis renkonte al Marta. Ĝi estis virino de meza aĝo."[10]

Kontraŭ ĝiismo[redakti | redakti fonton]

Malklareco[redakti | redakti fonton]

La pronomo ĝi estas uzata por aĵoj kaj konceptoj, do en frazoj kie ankaŭ troviĝas aĵoj kaj konceptoj (aldoni al homo(j)), estas malklare al kio la pronomo referencas.

"Marko faris la manĝon, do ĝi estas bona."

Ĉi tie malklaras ĉu tio, kio estas bona estas Marko, pro la manĝofarado, aŭ la manĝo, pro bongusto. Tamen, kunteksto kaj kutimoj povas foje helpi kompreni ĝuste.

"Marko faris la manĝon, do ĝi ŝatis ĝin."

Kelkaj diras, ke per uzo de nur la pronomo ĝi je la tria persono, oni perdus valoran distingon inter aĵoj kaj personoj.[11].

Tamen ekzistas lingvoj, kiel la hungara, kiuj havas nur unu triapersonan pronomon.

Miskomprenigo de pasintaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas tre ofta vorto, sed ĝi preskaŭ neniam estis uzata por paroli pri personoj. Se tia uzo populariĝus, la signifo de ĝi ŝanĝiĝus al io malsama ol en la pasinta literaturo de la lingvo. Aperus la problemo de malklareco en la legado de malnovaj tekstoj. Se anstataŭ ŝanĝi la uzadon de tradicia vorto oni uzas alian vorton, la vorto en antaŭaj tekstoj restos same komprenebla.

Malaltiga bestigo aŭ objektigo de homoj[redakti | redakti fonton]

En Esperanto, la pronomo ĝi, kiam ĝi estas uzata por vivaĵoj, estas tradicie ne uzata por homoj, sed por bestoj. En multaj kulturoj, bestoj estas konsiderataj kiel malsuperaj al homoj. Homoj povas ofendiĝi se oni uzas ĝi por ili, pro ŝajna komparo al besto aŭ aĵo. En multaj lingvoj kaj kulturoj de la mondo, similigo al objekto aŭ besto estas konsiderata kiel io ofenda.

Citaĵo
 la vorto «ĝi» (uzata speciale por «bestoj» aŭ «senvivaĵoj») enhavas en si ion malaltigan (kaj ankaŭ kontraŭkutiman) kaj por la ideo de «homo» ĝi estus iom malagrabla 
— L. L. Zamenhof, La Revuo

Tamen ĉe multaj aliaj lingvoj oni uzas samajn tripersonajn pronomojn por homoj, bestoj kaj ne-vivantaj aferoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bormann, Werner (1980-04). “Kontraŭ seksisma lingvo-uzo”, Sekso kaj Egaleco (2), p. 21–24. Alirita 2018-01-28.. “por eviti la ambaŭseksan uzon de li, mi ĉiam en tiuj kazoj diras "li aŭ ŝi", kvazaŭ nova pronomo liaŭŝi, kiam mi kuraĝas al nekutima lingvouzo, mi aplikas ĝi aludante al homoj ĝenerale”. 
  2. Kramer, Markos. Esperanto kaj sekso. Lingva Kritiko (2014-10-16). Alirita 2018-01-28. “Se oni volas eviti la uzon de nova pronomo kaj tamen uzi koncizan esprimon, oni povas preferi ĝi por paroli pri ne-specifa persono de ajna sekso; ja en ĉi tiu ne-specifa uzo ĝia humiliga nuanco kutime ne povas esti miskomprenata kiel insulto.”.
  3. Brosch, Cyril. Seksa egaligo en la lingvo – laŭfundamente. Lingva Kritiko (2015-01-31). Alirita 2018-01-28.
  4. Wennergren, Bertilo. PMEG Tria persono (2015-08-16). Alirita 2019-06-26.
  5. https://cyrilbrosch.net/bd/ghi-parentismo
  6. Zamenhof, Ludoviko Lazaro. (2001) “Personaj pronomoj”, Lingvaj Respondoj (PDF), p. 55–59. ISBN 91-7303-109-7.
  7. Markos (2014-10-16). Esperanto kaj sekso. Alirita 2015-09-06.
  8. Gogol, Nikolaj Vasiljeviĉ. La revizoro Akto dua. Alirita 2015-10-08. “Oni frapas; certe ĝi estas li.”.
  9. Molière (oktobro 2001). Georgo Dandin, p. 7. eLibro. Arkivita el la originalo je 2015-12-08. Alirita 2014-10-08.
  10. https://tekstaro.com/pl/prenitutantekston.pl?nomo=marta&id=as131&serchesprimo=[Ee]n%20la%20%C4%89ambro%20estis%20tri%20personoj,%20el%20kiuj%20unu%20levi%C4%9Dis%20renkonte%20al%20Marta\.%20%C4%9Ci%20estis%20virino%20de%20meza%20a%C4%9Do\.?&sekcio=Marta-2#as131
  11. Hagemann, Ole (oktobro 1979). “Egaleco kaj la Internacia Lingvo”, Sekso kaj Egaleco (0), p. 4–6. Alirita 2015-09-07.. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]