Ĝisostulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ĝisosta)

Ĝisostulo estas vorto, uzata sinonime por tre fervora homo, kiu laŭ sia konvinko persiste agemas, strebas kaj ne cedas, ofte kun Konservemadogmema tendenco. Pri ĝi oni diras en Esperantio: "Li/Ŝi estas ĝisosta Esperantisto!" Tio povas esti laŭda, sed ofte ankaŭ ironia komento. En la lingvuzo oni trovas aplikon ne nur pri esperantistoj, sed ankaŭ pri stalinistoj, katolikoj aŭ aliaj persongrupoj kun iom rigora mondrigardo.

Kvazaŭ prototipo de ĝisostulo estis rigardata de multaj Théophile Cart.

El "Informacje" de esperanto.pl: "Unu ghisostulo el Toronto bezonis preskaŭ 5 flughorojn por atingi la konferencejon, kaj tio jam por la kvara sinsekva jaro!"[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pri "Sukcesa okcident-kanada E-kunveno" (NOREK 2002)