Ĵ. Dan' kaj B. Hor'

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĵ. Dan’ kaj B. Hor’
Muzikistaro
Jean Waterkeyn alinome Ĵ. Dan’
B. Hor’
Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Ĵ. Dan’ kaj B. Hor’ estas esperantista duopo el Francio kiu ludas kantaŭtorajn kanzonojn. Ili eldonis du kompaktdiskojn kiuj ambaŭ estas esperantigitaj versioj de franclingvaj originaloj. La kompilaĵo Nune futuren publikiĝis en 1998 en Rennes, ĉefurbo de la administra regiono Bretonio de Francio, kaj la dua kompaktdisko, Destino tero, ekvendiĝis en 2000, publikigita en Saint-Gilles, en la Brusela Ĉefurba Regiono de Belgio. Malantaŭ la pseŭdonimo Ĵ. Dan’ kaŝiĝas la muzikisto Jean Waterkeyn.

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • Nune futuren
    1. Naskiĝinta tro frue
    2. Prenu tempo ami min
    3. Futbalo (gitare)
    4. La vivo en harmonio
    5. Lasu min vivi
    6. Fumo anĝela
    7. 3150 mesaĝo el futuro
    8. Ho am-rabio
    9. Danco Brazilia, jen mambo
    10. Jen la destino
    11. Sian bluson ludas rok'
    12. Ĉi-tiuj manoj
    13. Futbalo (akordione)
  • Destino tero
    1. Vojaĝigu min
    2. Atommilito neniam
    3. Pasiaj plezuroj
    4. Himno por la virino
    5. Amo sen kialo
    6. Fini vivon sub la sun'
    7. 27000 tagonoktoj
    8. La printemp' de l'aŭtuno
    9. La vizitanto ekstertera
    10. Revoj de la vivo
    11. Tute pite
    12. 7 tagoj, 7 notoj
    13. Renn' logas jen

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]