Říčany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo ĉe Prago. Pri municipo ĉe Brno temas artikolo Říčany (distrikto Brno-provinco).
Říčany
germane Ritschan
urbo
Říčany, centrejo trans fiŝlago Mlýnský
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Říčany
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Mezbohemia regiono
Distrikto Distrikto Prago-oriento
Administra municipo Říčany
Historia regiono Bohemio
Montaro Beneŝova montetaro
Situo Říčany
 - alteco 341 m s. m.
 - koordinatoj 49° 59′ 27″ N 14° 39′ 07″ O / 49.99083 °N, 14.65194 °O / 49.99083; 14.65194 (mapo)
Areo 25,80 km² (2 580 ha)
Loĝantaro 16 775 (2023)
Denseco 650,19 loĝ./km²
Plataĵo Praga plataĵo
Unua skriba mencio 1260
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 251 01
NUTS 3 CZ020
NUTS 4 CZ0208
NUTS 5 CZ0208 538728
Katastraj teritorioj 7
Partoj de urbo 7
Bazaj setlejunuoj 22
Situo kadre de Ĉeĥio
Situo kadre de Ĉeĥio
Situo kadre de Ĉeĥio
Situo kadre de la distrikto
Situo kadre de la distrikto
Situo kadre de la distrikto
Vikimedia Komunejo: Říčany (Prague-East District)
Retpaĝo: www.ricany.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Říčany (germane Ritschan) estas urbo en Ĉeĥio, kiu situas ĉe la sudorienta limo de ĉefurbo Prago, en Mezbohemia regiono kaj distrikto Prago-oriento. En 2023 la urbo havis 16 775 loĝantojn.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Světice, Březí, Babice (distrikto Prago-oriento), Tehov (distrikto Prago-oriento), Strančice, Nupaky, Tehovec, Popovičky, Modletice, Křenice (distrikto Prago-oriento) kaj Prago.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unuaj loĝantoj probable estis keltoj. Arkeologiaj fosaĵoj en la urba teritorio trovigis keltajn keramikaĵojn, el postaj epokoj fornojn por fandado de fero el la romia tempo kaj tombojn de unuaj slavoj. La komerca vojo de la loĝloko Hallstadt al Prago, per kiu transportiĝis precipe salo, pasis la lokon Říčany, kaj same pasis ĝin dua komerca vojo al Moravio, Pollando kaj Hungario.

En la 13-a jarcento la ĉeĥa reĝo „fera kaj ora“ Premisl Otakar la Dua donacis la loĝlokon al la nobela familio Všechrom, kies membroj en la reĝlando havis altajn postenojn: el ili aparte skribe menciiĝis Petro en 1260 kaj Andreo. En 1270 Andreo, trezoristo de la reĝlando Bohemio, konstruigis gotikstilan burgon. Pri kiu nun ankoraŭ memorigas ruinoj. Freskoj el tiu tempo ankoraŭ nun videblas en la urba kirko Petro kaj Paŭlo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18692 948
18803 102
18903 159
19003 729
19104 181
19215 121
JaroLoĝantoj
19307 900
19509 215
19619 611
19709 330
198010 703
199110 650
JaroLoĝantoj
200110 876
201414 409
201615 027
201715 236
201815 448
201915 619
JaroLoĝantoj
202015 908
202116 444
202216 182
202316 775

Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]

Urbo Říčany konsistas el sep partoj sur sep katastraj teritorioj:

Ĝis la jaro 2007 estis kiel parto de municipo gvidita ankaŭ domaro Krabošice.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]