Ŝerco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝerco estas

  1. diro, kiu celas ridigi aŭ ridindigi (ĉi-okaze oni parolas pri malica ŝerco) iu(j)n,
  2. samcela ago
  3. ofte uzata kun la signifo de spritaĵo.

La diferenco inter ŝerco kaj spritaĵo estas supozeble, ke ĉe ŝerco sufiĉas la intenco atingi komikan efikon, kontraste de spritaĵo oni atendas, ke nepre enestu almenaŭ unu tiel nomata "pinto" aŭ "logika fuŝkontakto" kiel kulmino de la dirita kaj "eksplodigilo" de la rido.

Komparu kun: spritaĵo, anekdoto, komiko, humuro, ironio, satiro, moko, parodio, karikaturo, cinikismo, skerco

La strukturo de ŝerco kaj la pintumo[redakti | redakti fonton]

La tipa kaj ofta formo de ŝerco konsistas el tri partoj, foje nomataj AAB. Kutime, la unuaj du partoj de AAB-ŝerco dividos iun komunan denominatoron. la unua servas kiel malfermo por ŝerco en kiu la roluloj estos prezentitaj (se ili ekzistas) aŭ la eventoj, kiel ekspozicio, dum la alia prezentos fiksan rakonton, laŭ kiu la detaloj rivelitaj en la malfermo antaŭenigos apartan intrigon. La tria parto de la ŝerco estos la pintumo, kiam fariĝos devio de la komuna denominatoro de partoj A kaj B, kio kaŭzos surprizon inter la aŭskultantoj kaj tiel kreos humuron.

Sekvas ekzemplo de ŝerco de AAB:

  • A - Unu sciencisto volis testi, ĉu araneo povas salti eĉ sen kruroj. Li mallevis ĉiujn krurojn al la araneo kaj diris al li: "Saltu!". La araneo ne saltis.
  • A - La sciencisto diris al li denove "Saltu!". La araneo ne saltis.
  • B - Do la sciencisto tiris konkludojn: araneo sen kruroj ne aŭdas.

Etapoj A reklamas ripetan rakonton, dum kiu la scienculo ordonas al la araneo salti sen kruroj. Laŭ tio, kio estas dirita en la unua parto A, la formita konkludo estas ke araneo sen kruroj ne kapablas salti, sed tiam parto B, la pintumo, devias de ĉi tio kaj alportas neatenditan konkludon, do la humuron.

Ekzistas ankaŭ AB aŭ AAAB-ŝercoj, sed ili estas malpli oftaj. Eĉ en aliaj ŝercoj la frapa linio ĉiam tenos la kondiĉojn de la kontraŭdiro, kiu kondukas al la surprizo, kiu kreas humuron.

Ekzemploj de ŝercoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tio estas anekdotoj. Se vin dubigas la angla lingvo, vidu la anekdotojn en Fundamenta Krestomatio.

Asepsa vivo[redakti | redakti fonton]

Raportisto intervjuis 95-jaran maljunulon. "De Kio dependas viaopinie, ke vi atingis tiun aĝon kun tiel bona sano?" „Mi opinias," diris la maljunulo, pripensante, „ke kiam mi venis en la mondon, la bakterioj plejparte ankoraŭ ne estis malkovritaj".

Inteligenta[redakti | redakti fonton]

La sesjara filino de kirurgo el Kolonjo malfermis la pordon de la kabineto por paciento de sia patro. „Bedaŭrinde, Paĉjo ne deĵoras hodiaŭ. Li estas en la hospitalo. Ĝuste nun li faras apendicektomion." „Ho! Kaj ĉu vi scias, kion tio signifas, etulino?" „Kompreneble. Mil kvincent markojn!"

Fumu zorge[redakti | redakti fonton]

Kuracisto diris al paciento: „Vi devas ĉesigi la fumadon." „Mi ne kuraĝas, doktoro." „Kial ne?" „Ĉar la lastan fojon kiam mi ĉesis fumi, eksplodis la dua mondmilito."

Kie estas la avinjo?[redakti | redakti fonton]

En la hospitalo oni engipsigas la rompitan kruron de avinjo Maria, kiu falis de sur ŝtupetaro. Poste, ĉar ŝi estis maljuna sed mirinde moviĝema, la kuracisto ŝerce atentigis ŝin, ke dum kelkaj semajnoj ŝi restu trankvila kaj ne proksimiĝu al iu ajn ŝtupetaro. Post dudek tagoj venis la avinjo por sciiĝi, ĉu nun estas permesate grimpi sur ŝtupetaro. „Kial tio estas tiel urĝa por avinjo?" „Kia demando! Ĉu vi scias, doktoro, kiel malfacile estas al mi jam la trian semajnon grimpi al la subtegmento laŭ la pluvtubo?"

Absurda medikamento[redakti | redakti fonton]

Viro vizitis kuraciston, ĉar li malbone aŭdas. „Ĉu vi aŭdas, kion mi diras?" demandas la kuracisto per flustra, obtuza voĉo. „Mi aŭdas tion." „Nu, kion vi ne aŭdas?" „Ekzemple, mian propran tusadon." „Do, atendu, mi preskribos medikamenton." „Ĉu pro tio mi pli bone aŭdos?" „Ne. Sed vi pli laŭte tusos."

Manĝu la ostron freŝan[redakti | redakti fonton]

„Doktoro, en mia vivo mi manĝis ostron nur unu fojon kaj nun infere doloras mia stomako. Ĉu povas esti, ke la ostro estas la kaŭzo?" „Tre facile. Diru al mi, ĉu ĝi estis freŝa?" „Tion mi vere ne scias." „Ĉu vi ne rigardis ĝin, kiam vi malfermis la ŝelon?" „Malfermi la ŝelon?"

Kuracisto[redakti | redakti fonton]

„Vi vidos, kiel rapide vi resaniĝos kaj staros sur du piedoj post la operacio," certigas la ĥirurgo. „Jam je la unua tago vi devos promeni kvin minutojn, je la dua tago dek minutojn, je la tria tago tutan horon " „Bela perspektivo," diras la paciento, „sed mi esperas, ke dum la operacio vi permesos ke mi kuŝu."

Eĉ guto falanta...[redakti | redakti fonton]

La kuracisto pri internaj malsanoj rigardas la jam senvestitan pacienton, poste ekparolas: „Ne malutilos al vi bani vin." „Mi banas min ĉiutage, doktoro." „En tiu okazo ne malutilos kelkfoje ŝanĝi la akvon."

Helpkuracisto[redakti | redakti fonton]

„Doktoro, mi estas edziniĝinta jam kvin jarojn kaj mi ankoraŭ ne naskis infanon." „Mi provos helpi vin, sinjorino. Bonvolu senvestigi vin." „Nun? Ĉi tie?" „Kompreneble, tie ĉi senvestigu vin." „Sed doktoro, ĉu ne estus pli ĝuste, ke almenaŭ mia unua infano estu de mia edzo?"

Inflacio[redakti | redakti fonton]

„Kiom da cigaredoj vi fumas tage?" kuracisto demandis malsanulon. „Dek." „Sed por la daŭro de la kuracado mi permesis al vi nur kvin." „Tio estas vera. Sed mi estis ĉe alia kuracisto, kaj ankaŭ tiu permesis al mi kvin."

Pliboniĝo[redakti | redakti fonton]

„Kial via vizaĝo estas bandaĝita?" „Mia aŭto koliziis kaj mia kapo estis vundita." „Ho, vi kompatindulo. Tio estas terura." „Jes, sed laŭ la plastia ĥirurgo la operacio remetos ĉion en ordo. Kiam li forprenos la bandaĝojn, mia vizaĝo aspektos same kiel antaŭ la akcidento." „Ho, vi kompatindulo. Tio ja estas eĉ pli terura."

Kara! kara! Ĉu vi dormas?[redakti | redakti fonton]

Kuracisto vizitas virinon kies malsana edzo kuŝas hejme. „Sinjorino, via edzo bezonas plenan ripozon. Mi preskribos bonegan trankviligaĵon." „Kaj kiom ofte en la tago mi devas doni ĝin al li?" „Eĉ ne unu fojon. Male, vi prenu ĝin mem kiel eble plej ofte."

Ŝanĝebleco[redakti | redakti fonton]

Fama aktoro telefonis al ĥirurgo. „Profesoro, mi petas vin veni tuj. Mia edzino suferas pro apendicito." „Tio ne eblas. Antaŭ preskaŭ unu jaro mi mem operaciis ŝin je apendicito, kaj ne ekzistas apendico kiu denove kreskas." „Vi ne komprenas, profesoro. Ne la apendico sed mia edzino estas nova."

Multe da nenio[redakti | redakti fonton]

„Doktoro, mi deziras vivi almenaŭ cent jarojn." „Ĉu vi kutimas manĝi grasajn manĝaĵojn?" „Ne." „Drinki alkoholaĵojn?" „Ne." „Kio pri virinoj?" „Ne." „Kial je la diablo vi volas vivi cent jarojn?"

Observu la kuraciston[redakti | redakti fonton]

„Kio okazis al tiu belega blonda virino kun kiu mi kutimis vidi vin? Ĉu vi ĉesigis la rilaton kun ŝi?" „La kuracisto malpermesis al mi esti kun ŝi." „Kial? Ĉu vi estas malsana?" „Tute ne. La kuracisto estas ŝia edzo."

Fokusa[redakti | redakti fonton]

„Mi havas plendon pri mia vidkapablo, doktoro," diris viro al okulisto. „Nigraj punktoj daŭre vibras antaŭ miaj okuloj." „Atendu, mi metos sur vin prov-okulvitrojn. Ĉu tio estas pli bona?" „Jes ja! Nun mi vidas la nigrajn punktojn multe pli klare."

Longatempa kunulo[redakti | redakti fonton]

La kuracisto rigardas la raporton pri la sanstato de maljuna viro. „Estu tute trankvila," li diras. „Kun tiu ĉi malsano vi povas vivi ĝis cent jaroj." „Tio ne konsolas min," grumblas la maljunulo. „Mi deziras vivi cent jarojn sen malsano."

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri ŝerco en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  • Citaĵo
     Ŝerce dirite, cele pensite. 
  • Citaĵo
     Diablo ŝercon ne komprenas, vokite li venas. 
  • Citaĵo
     Ne ekzistas en komerco amikeco nek ŝerco. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-23.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]