Ŝota Rustaveli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŝota Rustaveli
Persona informo
შოთა რუსთაველი
Naskiĝo ĉirkaŭ 1172
en Rustavi,  Kartvela reĝlando
Morto ĉirkaŭ 1216
en Jerusalemo
Tombo Monaĥejo de la Kruco vd
Lingvoj kartvela vd
Ŝtataneco Kartvela reĝlando vd
Alma mater Monaĥejo Gelati vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • reĝa trezoristo (meĉurĉletuĥucesi) vd
Aktiva dum 12-a jarcento–13-a jarcento vd
Verkado
Verkoj La kavaliro en panterfelo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Ŝota Rustaveli, fresko de la Monaĥejo de la Kruco, Jerusalemo.

Ŝota RUSTAVELI, kartvele შოთა რუსთაველი (naskiĝis en ĉirkaŭ 1172 en Rustavi, Kartvelio, kaj mortis en ĉirkaŭ 1216 en Jerusalemo), estis grava kartvela poeto. Li estas konsiderata de multaj unu el la plej grandaj reprezentantoj de la mezepoka literaturo. Li estas aŭtoro de "La kavaliro en panterfelo" (kartvele ვეფხისტყაოსანი, Vepĥis tq'aosani), nacia eposo de Kartvelio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Malmulto estas certa pri la vivo de Ŝota Rustaveli. Laŭ la klasika, kvazaŭ legenda, historio Ŝota Rustaveli orfiĝis dum sia infanaĝo kaj estis zorgita de sia onklo, kiu estis monaĥo. Tiu frue enkondukis Ŝotan al la religia afero, kio forte influis lin en lia verkado. Estas multe da historioj pri la edukado kaj postaj vojaĝoj de Ŝota al Arabujo, Bizanco kaj Grekujo. Oni diras, ke li iris al Jerusalemo, kiam maljuniĝis, kaj tie mortis en kartvela monaĥejo. Fakte en la Monaĥejo de la Kruco, en Jerusalemo, ekzistas fresko, kiu reprezentas, laŭ akademia konsidero, figuron de Ŝota Rustaveli maljuna. Alia historio ankaŭ rakontas, ke li verkis multe da poemoj por la reĝino Tamaro de Kartvelio, kiu regis dum la 12-a jarcento, kiam Kartvelio atingis sian oran epokon, montrante grandegan povon kaj influon. Kiel premion, Tamaro donis al li la titolon kasiston de la korto, kaj tiam Ŝota Rustaveli estus enamiĝinta pro la reĝino.

Nuntempe tio, kion la historiistoj fakte konsideras, estas, ke li naskiĝis en ĉirkaŭ 1172, en la kartvela urbo Rustavi, kaj mortis en ĉirkaŭ 1216, en Jerusalemo. Ankaŭ estas sekura la aŭtoreco de Ŝota Rustaveli pri la eposo "La kavaliro en panterfelo", krom kelkaj aliaj poemoj.

Verko[redakti | redakti fonton]

La verkoj de Ŝota Rustaveli estas tre ofte religiaj kaj filozofiaj pro la influo de religio en lia vivo. Krom tiaj poemoj, li ankaŭ verkis la grandiozan eposon "La kavaliro en panterfelo", kiu iĝis nacia eposo de Kartvelio. Lia verkaro estas gravega por la mezepoka literaturo, tamen precipe por la kartvela literaturo, ĉar Ŝota Rustaveli estas konsiderata bazo de la literatura moro de tiu lando.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

De Ŝota Rustaveli aperis en Esperanto

  • dulingva (kartvela, Esperanto) kolekto de Aforismoj. Tbilisi: Mecniereba, 1983.
  • Kavaliro en tigra felo. Trad. Zurab Makaŝvili. Tbilisi: Sabĉota sakartvelo, 1989. Dua, redaktita eld. [Embres-et-Castelmaure]: Monda Asembleo Socia (MAS), 2018.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]