Ŭ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ŭ ŭ

Ŭ, minuskle ŭ, estas la litero U kun hoketo (luneto aŭ duonarko) super ĝi. Ĝi estas la 26-a litero de la Esperanta alfabeto, kies prononco, laŭ IFA, estas [u̯] (nesilaba proksima malantaŭa ronda vokalo), kaj kies nomo estas "ŭo",[1] "u-hoko" aŭ "u luneta".

Uzo en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Esperanto, la litero Ŭ estas unu el la 28 literoj de la Esperanta alfabeto. Ŭ neniel estas alofono de U (nek de V). Tamen, en krucvortenigmoj oni ofte rigardas Ŭ kiel anstataŭigeblan per U.

Diftonga uzo de Ŭ[redakti | redakti fonton]

En Esperanto, Ŭ estas ĉefe uzata por marki diftongojn kiel duonvokalo; ĝi sone simile rilatas al U kiel duonvokala J al I.[2] Ĝia ĉefa funkcio en Esperanto estas estigi diftongojn kaj . En la h‑sistemo, kaj en plej multaj Krucvortenigmoj, ĝi eĉ ne troviĝas, skribata samlitere kiel vokala U. Tamen tia ĉi metodo povas kelkfoje kaŭzi konfuzon: aldone al hiataj vortoj kiel balau, kreu, naura.

La diftongo troviĝas maloftege en iuj vortoj en la vortaro; ekzemple:

Hoŭlando, poŭlo ("pullo"), poŭpo ("pobo"), toŭfuo ("tofuo" aŭ "tohuo")

Konsonanta uzo de Ŭ[redakti | redakti fonton]

Alia ofta uzo estas por redoni la konsonanton [w] de IFA en esperantaj prononchelpiloj, ekzemple: Wales [ŭejlz]. Laŭ la Fundamento de Esperanto, "Ŭ" povas aperi nur post vokaloj.

Komenca Ŭ havas en Esperanto onomatopean efikon; redonanta infanan kriadon, ranoblekon ks.: ŭa‑ŭa, ŭaks. Escepto al la Fundamenta regulo, ke "Ŭ" ne aperu post vokalo, estas la propra nomo de la litero ("ŭo") kaj ekkriaj vortoj kiel "ŭa". La malmultaj vortoj kun ne‑postvokala "Ŭ" plejparte montriĝis nestabilaj (ekzemple nun estas preferata vato al ŭato, kaj por eviti ŭoko aperis la alternativoj kurba pato kaj uoko).

Vortoj kun silabkomenca Ŭ:
ŭ, ŭa, ŭa‑ŭa, ŭaks, kŭaks, ŭaŭ, ŭato, ŭono/ŭeno, ŭoko, ŭonbulismo

Surogataj skribosistemoj[redakti | redakti fonton]

Kiel surogata skribosistemo, eblas eviti la lunetan supersignon en situacioj kiam uzo de la normala litero ŭ teknike problemas. Tradicia helpa kodo en Esperanto estas la h‑sistemo, en kiu la litero "ŭ" simple anstataŭiĝis per sensupersigna litero "u", kvankam en la 20‑a jarcento pli kaj pli uziĝis la x‑sistemo, do reprezentigo de la litero per kombino "ŭ" (avantaĝa por aŭtomata anstataŭigo per la vera ĉapelita litero). Aliaj sistemoj malpli ofte uzatas: el ili menciindas la uzo de la kombinoj u˘ kaj u', aŭ anstataŭigo per alia, teknike en la konkreta situacio ebla, supersigno, do ú, ù, û, ũ, ů, ǔ aŭ ū — la lastaj kvar alternativoj tamen kutime ne pli facile tajpeblas ol la origina litero ŭ kaj tial malofte funkcius kiel elturniĝo.

Aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La litero ŭ estas ankaŭ uzata en latinigo de la ĉi-subaj lingvoj[3]:

La hoketo estas kelkfoje uzata en latino por marki mallongajn vokalojn (kontraste kun la longaj vokaloj); ekz. stătŭs (singulara), stătūs (plurala).

La belorusa lingvo estas kelkfoje skribata per la latina alfabeto, nomata Łacinka; tiukaze oni uzas la literon Ŭ, respondantan al la cirila litero Ў.

En komputiloj[redakti | redakti fonton]

En Unikodo, Ŭ kaj ŭ havas la kodojn 364 (deksesume U+016C) kaj 365 (deksesume U+016D), respektive.

Signo &#x016C ; &#x016D ;
Unikoda nomo LATIN CAPITAL LETTER U WITH BREVE LATIN SMALL LETTER U WITH BREVE
Enkodigo dekume deksesume dekume deksesume
Unikodo 364 U+016C 365 U+016D
UTF-8 197 172 C5 AC 197 173 C5 AD
HTML Ŭ Ŭ ŭ ŭ
Nomita referenco en HTML Ŭ ŭ
ISO 8859-3 221 DD 253 FD


Historio[redakti | redakti fonton]

La analoga cirila litero ў estis proponita de Pjotr Aleksejeviĉ Bessonov (ruse Пётр Алексеевич Бессонов) en 1870 por la belorusa lingvo. En la Pra-Esperanto de 1878 ŝajne ne ekzistis la litero Ŭ.[4] La latina litero Ŭ unue troviĝas en la Pra-Esperanto de 1881;[4] ĝi estas ŝajne bazita sur de la belorusa alfabeto.[5][6] L. L. Zamenhof publikigis la literon en 1887 en la Unua Libro, kune kun la aliaj literoj de la Esperanta alfabeto. Alia, aŭ aldona hipotezo pri la litera deveno estas, ke en la 19-a jarcento la litero ŭ estis universale uzata por ĉiuj manskribaj formoj de la litero u en la germana lingvo, por pli bona diferencigo de la manskribita litero "n", kiu vere en manskriboj tiam frape similis. Tiu norma germana manskribo estis kutima plej malfrue ekde la komenco de la 16-a jarcento.

En la morsa kodo[redakti | redakti fonton]

Cetere: jen la morsa kodo de la litero ŭ kaj samtempe ankaŭ de la umlaŭta litero ü: Pri tiu ĉi sono aŭskulti.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto: ŭo
  2. Pokrovskij, Sergio. Duonvokaloj kaj diftongoj (esperante). Lingva Kritiko (2014).
  3. Letter Database.
  4. 4,0 4,1 Kiselman, Christer (2011). “Variantoj de Esperanto iniciatitaj de Zamenhof”, Esperantologio / Esperanto Studies (eo) 5, p. 79–149. 
  5. Uzunov, Nikola. Influo de la Slavaj Lingvoj en Esperanto (Prelego en Karlovo) (esperante) (2010-06).
  6. Gliński, Mikołaj. How much Polish is there in Esperanto (angle). Culture.pl. Instituto Adam Mickiewicz (2016-11-14).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.