Saltu al enhavo

Amalriko la 1-a (Jerusalemo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amalriko la 1-a
Persona informo
Naskiĝo 1136
Morto 11-an de julio 1174 (1174-07-11)
en Jerusalemo,  Jerusalema reĝlando
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Disenterio Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtataneco Jerusalema reĝlando Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Anĵua dinastio vd
Patro Fulk, reĝo de Jerusalemo Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Melisendo de Jerusalemo Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Matilda of Anjou (en) Traduki, Sibylla (en) Traduki, Gotfredo la 5-a, Elias II, Count of Maine (en) Traduki, Baldueno la 3-a de Jerusalemo kaj Sibylla of Anjou (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Maria Komnene (en) Traduki (1167–)
Agnes of Courtenay (en) Traduki (1157–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Baldueno la 4-a de Jerusalemo
 ( Agnes of Courtenay (en) Traduki)
Sibylla (en) Traduki
 ( Agnes of Courtenay (en) Traduki)
Elizabeto la 1-a de Jerusalemo
 ( Maria Komnene (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo monarko Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Amalriko (latine Amalricus, france Amaury; naskiĝis en 1136, mortis la 11-an de julio 1174) estis Reĝo de Jerusalemo ekde 1163, kaj Grafo de Jafo kaj Askalono antaŭ sia reĝiĝo. Li estis la dua filo de Melisendo kaj Fulko de Jerusalemo, kaj sukcedis sian pli aĝan fraton Baldueno la 3-a. Dum lia regado, Jerusalemo iĝis pli forte aliancita kun la Bizanca Imperio, kaj ambaŭ ŝtatoj lanĉis nesukcesan invadon de Egiptio. Dume, la islamaj teritorioj ĉirkaŭ Jerusalemo ekunuiĝis sub Nur ad-Din kaj poste sub Saladino. Li estis la patro de tri estontaj regantoj de Jerusalemo, nome Sibila, Baldueno la 4-a, kaj Isabela la 1-a.

Iamaj fakuloj miskomprenis la du nomojn Amalriko kaj Aimery kiel variantaj literumoj de la sama nomo, kaj tiel tiuj historiistoj erare aldonis nombrojn, kio faris Amalrikon "Amalriko la 1-a" (1163–74) kaj la reĝon Aimery (1197–1205) "Amalriko la 2-a". Nuntempaj fakuloj agnoskas, ke ambaŭ nomoj ne estis la sama kaj ne plu aldonas nombron por ĉiu reĝo. Konfuzo inter ambaŭ nomoj estis ofta eĉ inter nuntempuloj.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. George Francis Hill, A History of Cyprus, vol. 2 (Cambridge University Press, 2010 [1947]), p. 45 n. 1.