Tiu imperio estis malsimila al tiuj de ĉefaj eŭropaj imperiaj potencoj ĉar ĉirkaŭ 98% el ĝi estis nur unu kolonio (ĉirkaŭ 76 fojojn pli granda ol la metropolo Belgio mem) — nome la Belga Kongo — kiu originiĝis kiel persona posedaĵo de la reĝo de la lando, Leopoldo la 2-a de Belgio, pli ol esti akirita per politika aŭ milita agado de la Belgia ŝtato.
Eŭropa misiisto, New Antwerp Mission (Bangala), antaŭ 1905
Belgoj tendencas aludi siajn transmarajn posedojn kiel 'la kolonioj' pli ol kiel 'la imperio'.[1] Malkiel ĉe aliaj landoj de la periodo havantaj eksterlandajn koloniojn, kiaj la britoj aŭ la germanoj, Belgio neniam havis monarkon nomta kiel 'Imperiestro'.