Donato Bramante

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bramante)
Donato Bramante
(1444-1514)
Bildo de Donato Bramante.
Bildo de Donato Bramante.
Persona informo
Donato Bramante
Naskiĝo 1444
en Fermignano, Italio
Morto 11-a de marto 1514
en Romo, Italio
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Italio vd
Profesio
Okupo arkitekto • pentristo • inĝeniero vd
Laborkampo arkitekturopentrado vd
Verkado
Verkoj Santa Maria Nuova ❦
Santa Maria presso San Satiro ❦
Christ at the Column vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Donato Bramante, Donato di Pascuccio d’Antonio, (naskiĝis 1444 en Fermignano, mortis la 11-an de marto 1514 en Romo), estis itala arkitekto kaj pentristo. De la avo patrinflanka li ricevis la kromnomon Bramante, kio signifas "la vidanto", "la forte deziranto". Li enkondukis la fruan Renesanc-stilon en Milano kaj la altan Renesanc-stilon en Romo, kie lia plej konata verko estas la Baziliko Sankta Petro en Romo kaj ankaŭ la templeto de San Pietro in Montorio.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Urbino[redakti | redakti fonton]

Bramante estis naskita sub la nomo Donato d'Augnolo, Donato di Pascuccio d'Antonio, aŭ Donato Pascuccio d'Antonio en Fermignano proksime de Urbino. Ĉi tie, en 1467, Luciano Laŭrana aldonis al la Duka palaco arkaĵan korton kaj aliajn renesancajn karakterizaĵojn al la duka palaco de Federico da Montefeltro. La arkitekturo de Bramante superbrilis liajn pentrokapablojn: li estis samtempulo de la farbistojn Melozzo da Forlì kaj Piero della Francesca, kiuj estis interesitaj pri la reguloj de la perspektivo kaj iluziismaj trajtoj en la pentraĵo de Andrea Mantegna.

Milano[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 1474, Bramante translokiĝis al Milano, urbo kun profunda gotika arkitektura tradicio, kaj konstruis plurajn preĝejojn en la novkreita Antikva stilo. La duko, Ludovico Sforza, igis lin praktike lia kortega arkitekto, komenciĝante en 1476, kun komisionoj kiuj kulminis per la fama pentrotrompa koruso de la preĝejo de "Santa Maria presso San Satiro" (1482-1486). Spaco estis limigita, kaj Bramante kreis teatran absidon en bareliefo, kombinante la pentraĵajn artojn de perspektivo kun romaj detaloj. Ekzistas okangula sakristio, surmetita per kupolo. En Milano, Bramante ankaŭ konstruis la tribunon de Santa Maria delle Grazie (1492-99); kaj aliaj ĉefaj laboroj inkludas la Klostrojn de Sant'Ambrogio, Milano (1497-1498), kaj aliajn konstruojn en Pavio (kie li laboris en la Katedralo, kreinte la dezajnon krom la kripton kaj parton de la absido) kaj eventuale Legnano. Tamen, en 1499, tiam kiam lia patrono Ludovico Sforza estis forpelita de Milano fare de la invada franca armeo, Bramante faris sian vojon al Romo, kie li jam estis konata de la potenca kardinalo Pietro Riario (1445–1474) .

Romo[redakti | redakti fonton]

En Romo, li baldaŭ estis rekonita fare de kardinalo Della Rovere, kiu poste iĝis papo Julius la 2-a. Al Ferdinando de Aragono kaj Izabela de Kastilio aŭ eventuale Julio la 2-a, Bramante dizajnis unu el la plej harmoniaj konstruaĵoj de la Renesanco: la Tempietto[1] (1502) de San Pietro in Montorio sur la "Janiculum"[2].

Malgraŭ ĝia eta skalo, la konstruaĵo havas ĉiujn rigorajn proporciojn kaj simetrion de la Klasikaj strukturoj, ĉirkaŭitaj de sveltaj dorikaj kolonoj, surmetitaj per kupolo. Laŭ pli posta kuprogravuro de Sebastiano Serlio (1475-1554), Bramante planis meti ĝin ene de kolonita korto. En novembro 1503, Julius dungis Bramante por la konstruado de la plej grandioza eŭropa arkitektura komisiono de la 16-a jarcento, la kompleta rekonstruado de la Baziliko de Sankta Petro. La bazŝtono el la unua de la grandaj pilastroj de la transirejo estis lanĉita kun ceremonio la 17an de aprilo 1506.

Tre malmultaj desegnaĵoj de Bramante pluvivas, kvankam kelkaj estis konservitaj de liaj asistantoj, montrante la amplekson de la teamo kiu ekzistis. La vizio de Bramante por la Katedralo de Sankta Petro, nome ia greka kruca plano centrigita, kiu simbolis subliman perfektecon por li kaj lia generacio (komparu Santa Maria della Consolazione ĉe Todi, influita per la laboro de Bramante) estis principe ŝanĝita pro la etendaĵo de la navo post lia morto en 1514.

La plano de Bramante antaŭvidis kvar grandajn kapelojn plenigantajn la angulspacojn inter la egalaj transeptoj, ĉiu kovrita per pli malgranda kupolo ĉirkaŭanta la grandan kupolon super la transirejo. Do la origina plano de Bramante estis multe pli Romano-bizanca en siaj formoj ol la baziliko kiu estis fakte konstruita.

Bramante ankaŭ laboris pri pluraj aliaj komisionoj. Inter liaj plej fruaj verkoj en Romo, antaŭ ol la konstruado de la Baziliko estis survoje, estas la klostro (1500-1504) de Santa Maria della Pace proksime de Piazza Navona.

Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Milano

  • Santa Maria presso San Satiro; proks. 1480
  • Santa Maria delle Grazie (ĥorejo kun kupolo); 1492-98

Romo

  • San Pietro in Montorio (Tempietto); 1502
  • Santa Maria della Pace (abateja korto kun klostro); 1504
  • San Pietro in Vaticano (Baziliko de Sankta Petro de Romo); ekde 1506

Aliaj

Verkaro, ekzemploj[redakti | redakti fonton]


  1. Eta templo
  2. "Janiculum" estas eta monto en la historia parto de Romo.