Listo de dukoj de Burgonjo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Listo de dukoj de Burgundio)
Duko de Burgonjo
Duc de Bourgogne
Duka blazono.
Duka blazono.
Ludoviko de Francio (1682-1712) - La plej konata el la dukoj de Burgonjo
Ludoviko de Francio (1682-1712) - La plej konata el la dukoj de Burgonjo
listartikolo en Vikimedio
De 880 (unua duko de Burgonjo)
Ĝis 5-an de januaro 1477 (reiro en la reĝan domenon)
Unua Rikardo la Juĝrajta
Lasta Karlo la Brava
Situo Dijon (ĉefurbo de Burgonjo)
vdr

Duklando BurgonjoDuklando Burgundio (en franca lingvo Bourgogne en arpitana lingvo Borgogne) estis francia duklando establita en 880 de Bozono, kiu fondis la Burgonja reĝo. Tiam Ludoviko la Tria kaj lia frato Karlomano la Dua estis franciaj reĝoj.

Rikardo la 2-a (kromnomata Rikardo la Juĝrajta) establita de Bozono estis nomumita markizon poste unuan dukon de Burgonjo kaj unu el la ses originaj laikaj pajroj de Francio fare de lia suzereno la reĝo Ludoviko la Tria.

La duko de Burgonjo estas mem suvereno de la sekvantaj graflandoj :

  • graflando de Chalon, graflando Charolais, graflando de Mâcon, graflando de Autun, graflando de Nevers, graflando de Avallon, graflando Sancerre, graflando de Tonnerre, graflando de Senlis, graflando de Auxerre, graflando de Sens, graflando de Troyes, graflando de Auxonne, graflando Burgonjo (nuna Franĉ-Konteo), graflando Burgonjo (nuna Franĉ-Konteo), graflando de Montbéliard, graflando de Bar.

Duklando Burgonjo (habsburga titolo)[redakti | redakti fonton]

Blazono de Maksimiliano la Unua, sur kiu videblas la ŝildo de Burgonjo sur la centra ŝildo. La blazono de Burgonjo estas videbla ankaŭ sur la blazonoj de liaj posteuloj.

Edziĝante al Maria de Burgonjo, Maksimiliano de Habsburgo akiris la restantajn posedaĵojn de Burgundia dinastio, Burgundia Nederlando (nuna Benelukso), graflando Burgonjo (nuna Franĉ-Konteo), la dukan titolon, la ordenon de la Ora Ŝaffelo kaj ilian blazonon.

Habsburgoj daŭre postulis la duklandon Burgonjo, sed devis rezigni pri tio unue per la traktato de Cateau-Cambrésis en 1559, poste per la traktato de Nijmegen en 1678. Tiu lasta traktato donis Franĉ-Konteon (antaŭe konata kiel graflando Burgonjo) al Francio, escepte la graflando de Montbéliard, kiu fariĝis, laŭvole, franca nur en la 18-a de oktobro 1793.

Fine de milito de hispana sukcedo, per la traktato de Utrecht (1713), la habsburgoj de Aŭstrio ricevis nederlandon, postulis Ordenon de la Ora Ŝaffelo (de tiam estas du ordenoj, unu aŭstra, la alia hispana). Ili daŭre titoliĝis duko de Burgonjo. Imperiestro Marie-Thérèse uzas ĝin en oficialaj dokumentoj, kaj ŝajnas esti la lasta, kiu faris tion. Post ŝi, la titolo duko de Burgonjo ŝajnas malesti en la imperia titulo (vidi Habsburgojn). La titolo aliris al la hispanaj burbonoj kaj, dum respublikaj periodoj, al la estro de hispania dinastio. La reĝo Johano Karlo ankoraŭ tradicie uzas ĝin. La hispana Konstitucio de 1978 konsentas al li la titolon reĝo de Hispanio sed precizigas ke li rajtas uzi la aliajn titolojn, kiuj apartenas al la krono.

Habsburgaj dukoj de Burgonjo :

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Courtépée, Claude. (1777) Histoire abrégée du duché kaj Description de la Bourgogne..
  • de Barante, Prosper. (1824) Histoire des ducs de Bourgogne de la domo de Valois, en 13 volumoj (in-8)..

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]