MO S-11 "U Posedu" (Esperante Ĉe Arbĉasloko) estas infanteria fuorto konstruita en arbaro nomata „Nigra arbaro“. Irante al ĝi el municipo Šilheřovice ni renkontos en linio de ĉeĥoslovakaj antaŭmilitaj fortikaĵoj ankaŭ ties najbarojn. Ĉar tiu ĉi objekto situas en ondiĝinta arbara tereno, projektistoj de la objekto projektis en ĝi ankaŭ kazematon por speciala fortikaĵ-minĵetilo, kiu estis ŝargota de malantaŭe. La objekto estas rekonstruata kaj vizitebla jam nun.