Saltu al enhavo

Pollingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Pola Vikipedio)
Pollingva Vikipedio
Retadreso pl.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo pola
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 9-a de junio 2024
Artikolnombro 1 618 401
Profundeco 33.9
Paĝoj 3 738 628
Redaktoj 73 747 290
Uzantoj 1 312 135
Aktivaj uzantoj 4 624
Administrantoj 98
Dosieroj 269
vdr

La pollingva Vikipedio (pole Wikipedia polskojęzyczna) estas pola aŭtonomeca eldono de Vikipedio. Ĝi estis fondita la 26-an de septembro 2001 de Krzysztof Jasiutowicz kaj Paweł Jochym.

La 14-an de majo 2008 la pola vikipedio ekhavis 500 milojn de artikoloj. Aktuale ĝi apartenas - laŭ nombro da artikoloj - al la plej grandaj vikipedioj, cedante lokon al la angla, germana, franca, nederlanda, itala, hispana kaj rusa vikipedioj. Kaj ĝi estas dua plej larĝa inter la slavlingvaj (stato en decembro 2012). La 9-an de junio 2024 ĝi enhavas 1 618 401 artikolojn.

Laŭ esploro de Megapanel PBI/Gemius, farita julie 2009, en Pollando ĝi kalkulis 7,4 mln de uzantoj, okupiĝante la 10-an lokon inter ĉiuj TTT-ejoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]