Diskuto:Hispana lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Uzo de la hispana en Brazilo?[redakti fonton]

Eble neniu en Brazilo havas la hispanan kiel patrina lingvo. Ĝi estas parolata kiel la anglan aŭ la francan, kiel fremda lingvo de kelkaj homoj. Kompreneble en landlimoj estas transiro de homoj de hispanparolantaj landaj al Brazilo kaj male, sed ne estas stabla komunumo de hispanparolantoj en Brazilo.

Laŭ la angla vikipedio,
Standard Spanish and Ladino may also be spoken natively by some Spanish-descended Brazilians, immigrant workers from neighbouring Spanish-speaking countries and Brazilian Sephardim respectively, who have maintained it as their home language.
(Norma hispana kaj Ladino estas eble ankaŭ parolata denaske de hispanidaj brazilanoj, enmigrintaj laborantoj el najbaraj hispanlingvaj landoj kaj brazilaj Sefardoj, kiuj daŭre uzas ĝin kiel hejma lingvo.)
--Jim Henry 14:58, 9. Aŭg 2006 (UTC)

Mankas al ni paĝon por lerni la hispanan uzante Esperanton . Ĉi oni konas lokon por tio aŭ povas krei ĝi (se one donas al mi spacon, mi povas redakti ion, uzante liberan gramatikon en la hispana, tradukante ĝin al Esperanto, ekzemple).

Plej grava manko estas ke la artikolo apenaŭ diskutas la fonologion kaj gramatikon` de la hispana. --Jim Henry 14:58, 9. Aŭg 2006 (UTC)

Filipinoj[redakti fonton]

Hispana lingvo estas oficiala en Filipinoj

  • Hispana lingvo ne estas oficiala al Filipinoj ekde 1986.

Ortografio[redakti fonton]

  • mi aŭdis pri ortografia reformo de la hispana - kio ŝanĝiĝis? Dominik 13:49, 15. Okt 2008 (UTC)
    • redaktita ortografia sekcio, kun mencio al tiu fakto --Manolo 10:03, 24. Aŭg 2009 (UTC)
  • Mankas la hispana alfabeto kaj prononco de la unuopaj literoj. Narvalo 11:08, 27. Jan 2009 (UTC)
    • Farita! --Manolo 16:01, 24. Aŭg 2009 (UTC)

Pluredaktado de ortografio kaj prononco[redakti fonton]

Mi prilaboras tiujn sekciojn nun. Pro iu ne atentita problemeto, mi redaktis kelkajn ŝanĝojn kiel neensalutinto. --Manolo 13:48, 24. Aŭg 2009 (UTC)

Pri ŝablonoj kaj avertoj[redakti fonton]

Nun videblas averto(j) pri manko de enŝablonigo de datumoj. Tamen, mi konjektas ke tio estas jam farita! Pro mia ne multa sperto pri tiaj teĥnikaj detaloj, mi ne povas ion ajn konkludi. Ĉu pli veterana vikipediisto kontrolu ĉu la ŝablona problemo malaperis, kaj se ne, donu pliajn detalojn por korekto? --Manolo 16:02, 24. Aŭg 2009 (UTC)

Banderolo[redakti fonton]

Mi dankas pro la aldono de tre utila kaj sencohava banderolo pri kiu la kompreno pri la hispana lingvo tute ne eblus sen ĝi. Nun pere de la kapsikaro, ĉio pli klaras.--kani (diskuto) 22:07, 24 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

Mi pensas, ke la foto montriĝas aŭtomate tial, ke ĝi estas aldonita kiel page banner ĉe Vikidatumoj: [1]. Neniu en Vikipedio elektis ĝin. Mi samopinias, ke ĝi neniel rilatas al la hispana lingvo. Arbarulo (diskuto) 20:29, 25 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
Dankon. Ŝajne oni starigis manieron forigi tiujn stultaĵojn.--kani (diskuto) 21:01, 2 apr. 2024 (UTC)[Respondi]