Klement Urban

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klement Urban
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1880 (1880-11-22)
Morto 1-an de marto 1973 (1973-03-01) (92-jaraĝa)
en Prago
vdr

Klement URBAN (naskiĝis la 22-an de novembro 1880 en Všemina apud Vizovice, Ĉeĥio - mortis la 1-an de marto 1973 en Praha) estis ĉeĥa esperantisto, mezlerneja prof., prelegis en E-kluboj eksterlande pri Ĉeĥoslovakio, atentigis pri Esperanto en geografia kongreso.

Gimnazion li studis en Valašské Meziříčí. Tiam li ekŝatis geografion kaj historion, kiujn li poste profunde studis en la filozofia fakultato en Praha. Grave lin influis tiama prof. Augustin.

Fininte la universitatajn studojn li profesoriĝis, en la jaro 1905 li ekinstruis en Prostějov. Post kvar jaroj li transiris al mezlernejo en Litovel.

Dum la unua mondmilito li ellernis la anglan kaj italan lingvojn, sed nur pli poste ankaŭ Esperanton.

Post la milito li daŭrigis la instruadon en Kyjov kaj depost la jaro 1924 li vivas en Praha, kie li estis profesoro en reallernejo en Ječná strato. En 1939 li emeritiĝis. Dum la sekvaj longaj jaroj li multe verkis, precipe por la tiam tre konata geografia revuo "Širým světem" (Tra la vasta mondo), kies konstanta kunlaboranto li estis dum multaj jaroj. Li verkis fakajn artikolojn por la Geografio de František Machát, aperinta en tri eldonoj, pri okcidenta kaj norda Eŭropo.

En 1927 li redaktis gravan verkon "Ĉeĥoslovakio en Bildoj“. En 1930 aperis lia granda libro NIA MONTARO kaj en kunlaboro kun František Zpěvák li aperigis plurajn eldonojn de diversaj geografiaj lernolibroj. Laŭ lia instigo estis verkita kaj eldonita KOLEKTO DE REGIONAJ GEOGRAFIAJ STUDAĴOJ.

Klement Urban ofte vojaĝis. Li vizitis Francujon, Skandinavajn landojn, Sovet-Union, Britujon, Italujon, Rumanujon kaj aliajn landojn. En Britujo li studis lernejsistemon, pri kiu li poste verkis artikolojn kaj ofte prelegis.

Por siaj vojaĝoj al eksterlando li estis lingve kaj fake tre bone preparita. Ne estas konate, kiam li ellernis la internacian lingvon, sed lia unua artikoleto „Mia vojaĝo tra Granda Britlando“ aperis en la revuo La Progreso 1/1931, p. 18.

Dum la jaroj 1947-1949 li kiel rekonita faklektoro prelegadis en Brno kaj Praha, pri metodiko en Geografio. Sed li profunde interesiĝis ankaŭ pri la bela literaturo kaj verkis nekutiman studaĵon: Rilato de geografio al bela literaturo. Krome li havas intiman rilaton al poezio. Sur tiu kampo li ne nur legis la plej diversajn poeziajn verkojn, sed ankaŭ mem skribis poemojn.

Al la klubo EK Praha li aniĝis en 1931.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Co má každý občan věděti o své republice (Kion ĉiu civitano sciu pri sia respubliko, 1936)
  • Československá republika - Učebnice zeměpisu pro čtvrtou třídu středních škol (Ĉeĥoslovaka respubliko - Lernolibro de geografio por la kvara klaso de mezlernejoj, 1946, kun František Zpěvák)
  • Československá vlastivěda s národním hospodářstvím pro každého (Ĉeĥoslovaka patruj-priskribo kun nacia ekonomio por ĉiu, 1937)
  • Československo v obrazech. Města, hrady, kroje, zemědělství, průmysl a příroda (Ĉeĥoslovakio en bildoj. Urboj, burgoj kaj kasteloj, folkloraj vestoj, agrikulturo, industrio kaj la naturo, 1927)
  • Francie (Francio, 1937)
  • Svaz sovětských socialistických republik (Unio de sovetiaj socialismaj respublikoj, 1938, 1946)
  • Učebnice zeměpisu pro každého (Lernolibro de geografio por ĉiu ajn, 1937¨)

Fontoj[redakti | redakti fonton]